Antibloka Sistemo

(Alidirektita el Antibloka sistemo)

Antibloka Sistemo (ABS) estas sekureca sistemo de veturilo. Ĝi preventas ke la radoj de veturilo (ekzemple aŭtomotorciklo) blokas dum forta bremsado. La celo estas teni la veturilon bone regebla ekzemple dum urĝohalto. Ĉar radhava veturilo ne povas esti stirata kiam la radoj ekglitas aŭ joras.

Simbolo por ABS
ABS bremsoj sur BMW motociklo
Bazoskemo de ABS.1) elektronika regilo 2) Hidraŭlika modulatoro 3) Elektonika detektilo de rapideco 4) Bremsopinĉilo 5) Hidraŭlika premtubo

Historio redakti

ABS estis en 1929 disvolvigita de Gabriel Voisin por uzado en aviadiloj. En 1958 oni faris la unuajn provojn kun ABS muntita sur motorciklo. Dum la 1960-aj jaroj la unuaj mekanikaj ABS-oj estis aplikataj en aŭtomobiloj. La unua moderna ABS por aŭtoj estis enmerkatigita en 1978 de Robert Bosch GmbH. ABS pliposte estis devige enkondukita por ĉiuj novaj aŭtomobiloj en la Eŭropa Unio.

Vidu ankaŭ redakti