Betonmiksilo
Betonmiksilo estas maŝino por miksado de betonmiksaĵo kaj mortero.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/33/CementTruck.jpg/220px-CementTruck.jpg)
Ekzistas la jenaj tipoj:
- Cikla miksilo estas miksilo funkcianta en cikloj, kiuj konsistas el plenigado de tamburo, miksado kaj malplenigado.
- Kontinua miksilo estas miksilo por kontinua plenigado de komponentoj de betonmiksaĵo, seninterrompa miksado kaj elverŝado de preta miksaĵo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ea/Cement_mixer2.jpg/220px-Cement_mixer2.jpg)
- Liberfala miksilo estas miksilo, kies fikse ligitaj padeloj al rotacia mikstamburo levas, ŝutas kaj samtempe laŭakse puŝas la miksaĵon kaj tiel homogenigas la komponentojn.
- Trudmiksilo estas miksilo, en kiu la miksaĵo estas movata aŭ en vertikala cilindra tamburo per padelsistemo aŭ en horizontala aŭ oblikva trogo per padeloj fiksitaj al rotacia ŝafto.
- Vibra miksilo estas miksilo, en kiu la komponentoj estas miksataj nur per cirkula movo sub efiko de vibratoro.
- Aktiviga miksilo estas maŝino por miksado de mortero, en kiu samtempe aktiviĝas la ligento.