Tamburo

frapinstrumento

Tamburo estas frapinstrumento, farata el almenaŭ unu maldika streĉita membrano ligita al kadro sur malplena cilindra tubo, malfermata je alia fino. Oni frapas la membranon per tamburbastono, maleo, mano, aŭ alia objekto por produkti la sonon. Persono kiu ludas tamburon estas nomata tamburisto.

Tamburisto en Barato
Taiko-tamburistoj en Nagoya, en la fono Taiko-tamburego kun diametro de 240 cm

La tamburo estas membro de la perkuta grupo de muzikaj instrumentoj. Laŭ la klasiga sistemo de Hornbostel-Sachs, ĝi estas membranofono.[1] Estas kutime resoniga kapo sub la tamburo, tipe kun noto iome pli basa ol la supra tambura kapo. Aliaj teknikoj estis uzataj por okazigi latamburan sonon, kiaj la dikfingra trenado. La tamburoj estas la plej aĝaj kaj plej ĉieaj muzikaj instrumentoj de la mondo, kaj la baza dezajno restis preskaŭ senŝanĝaj dum miloj da jaroj.[1]

Tamburoj povas esti ludataj unuope, tiele ke la ludanto uzas ununuran tamburon, aŭ kiel kelkajn tamburojn kune kiaj la jembeo. Aliaj estas normale ludataj kiel serio de du aŭ pliaj, ĉiuj ludataj de ununura tamburisto, kiaj la bongo kaj la timbalo. Nombro de diferencaj tamburoj ludeblaj kune kun cimbaloj formas la bazan modernan drumon.

Difinoj redakti

En PIV estas kvar difinoj de la termino "tamburo", el kiuj nur la unua korespondas al la muzikinstrumento, dum la aliaj aludas al teknikaj konceptoj similaj pro la formo, nome la jenaj:

 
Skemo de la vibrado de membrano.
  • Instrumento, konsistanta el malplena cilindro, kies ambaŭ bazaj flankoj estas fermitaj per du maldikaj streĉitaj folioj el ledo, kiujn oni frapas per bastonetoj: kaj oni indikas ekzemplojn, nome jenaj: "ili ĉe bruo de tamburoj kaj trumpetoj atakis unu la alian (de Zamenhofo); malsaĝulo kiel tamburo — kiu pasas, lin batas (de Zamenhofo); Provenca tamburo (mallarĝa, longa tamburo, ludata kun akompano de fluteto fare de la sama muzikisto).
  • Cilindroforma objekto aŭ ujo, turnata per mano, motoro k.a.: a) servanta por volvi sur ĝi fadenon, kablon kaj simile (rulilo): ĉentamburo, fadentamburo, kablotamburo; tamburo de barometro, de bremso, de min-elevatoro; b) alicele uzata: lavmaŝina tamburo. ☞ barelo.
  • Parto de teksomaŝino kun provizo de veftobobenoj, aŭtomate ennavedigotaj.
  • Ĉiu el la segmentoj cilindraj, formantaj kolonon, inter alia tiu masiva cilindra parto de korintika aŭ kompozita kapitelo.[2]

Historio redakti

 
Moĉea ceramika ujo montranta tamburiston. Kolekto de la Muzeo Larco. Lima, Peruo.

Oni trovis tamburojn faritajn el haŭtoj de aligatoroj en kuŝejoj de Neolitikaj kulturoj en Ĉinio, datitaj el periodo de 5500–2350 a.n.e. In literaturaj registroj, tamburoj manifestis ŝamanajn karakterojn kaj estis ofte uzitajn en ritaj ceremonioj.[3] La bronzan tamburon Dong Son oni fabrikis jam en la bronzepoka kulutri Dong Son en samnoma vilaĝo de norda Vjetnamio. Tiu kulturo inkludas ankaŭ la tre ornamitan tamburon Ngoc Lu.

Precizan aĝon de la plej malnova tamburo oni ne scias, ĉar tamburojn oni konstruas kaj konstruis de facile degenereblaj materialoj (precipe el ligno). Unuaj konservitaj mencioj pri tamburoj estas de jaro 3000 antaŭ nia erao de Mezopotamio. Popolo de cindraj kampoj elfaradis tamburojn ne nur el ligno sed ankaŭ el argilo, pro tio kelkaj tamburoj konserviĝis. Arkeologoj trovis kelkaj strangajn vazojn sen fundo kaj ĉe mankanta fundo estis truetoj. Poste oni eksciis, ke tiuj strangaj vazoj estas fakte tamburoj. Tiuj tamburoj estis funelformaj.[4]

Bestotamburado redakti

Foje oni sugestis la devenon de tamburado kiel originita en bestokutimaro. En diversaj mondoregionoj oni malkovris, ke makakoj tamburas objektojn en ritma maniero por montri socian dominadon kaj tio estis komprenita kiel procezo je simila maniero en iliaj cerboj al voĉo, sugestante evoluan originon el la tamburado kiel parto de socia komunikado.[5] Aliaj primatoj faras tamburecajn sonojn per brustobatado aŭ manfrapado,[6][7] kaj ankaŭ eĉ roduloj kiel la kanguruaj ratoj de la genro Dipodomys faras similajn sonojn uzante siajn ungojn surgrunden.[8]

Parolaj tamburoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Parola tamburo.
 
Sablohorloĝforma tamburo,

Parola tamburo, ankaŭ pli mallonge paroltamburo,[9] estas tamburoj, per kiuj tamburistoj ĉefe en Orienta Afriko povas vorte komuniki, aparte longdistance. Per tiuj ĉi tamburoj ili povas interŝanĝi mesaĝojn kaj novaĵojn. Alia nomo estas tamo, kiu devenas de la volofa lingvo.

Multaj paroltamburoj havas sablohorloĝo-forman korpon kaj estas surstreĉitaj per du feloj interligitaj per ledoŝnuroj. Oni pinĉas la tamburon sub la brakon kaj ludas ĝin per kurba bastono. Per streĉado kaj malstreĉado de la supra brako oni povas ŝanĝi la tonalton per la ledoŝnuroj. Tiu ĉi apartaĵo ebligas ludi ĉiujn tonlingvojn de Ganao sur la tamburo (la tvian, haŭsa,[10] dagomban ktp.).

Ankaŭ en Srilanko tamburoj estis uzitaj por komunikado inter la ŝtato kaj la komunumo, kaj tio datas el ĉirkaŭ 2500 jaroj.

Tamburoj kiel esprimilo de tre diversaj kulturoj redakti

 
Tre uzita Afrika tamburo.

Tamburado povas esti intenca esprimilo de emocio por distrado, spiritismo kaj komunikado. Multaj kulturoj praktikas tamburadon kiel spirita aŭ religia ceremonio kaj interpretas tamburritmojn simile al parola lingvaĵo aŭ preĝo. Tamburado disvolviĝis laŭlonge de jarmiloj kiel pova artoformo. Tameburado estas ofte konsiderata kiel la radiko de muziko kaj estas foje ludata kiel kinestetika danco. Kiel fako, tamburado koncentras la korpotrejnadon por plenumi, esprimi kaj interpreti muzikan ritman intencon al publiko kaj al la ludanto.

La Antikva Grekio antikvaj grekoj nomis tiun instrumenton tympanontypanon, kaj la romianoj tympanum. Homero menciis la tamburon nek en la Iliado nek en la Odiseado, nome la du plej fruaj gravaj verkoj de la kulturo en Okcidento. En Bakĥantinoj de Eŭripido, Bakho petis al siaj sekvantoj kapti la tamburojn uzatajn de la Frigoj. Li asertas, ke tiuj tamburoj estis "inventitaj de mi mem kaj de Rea aŭ la granda patrino de la dioj, Cibelo". En alia fragmento li diras, ke la Koribantoj inventis ĝin por li. Inter la grekoj oni kredis, ke la frigoj estas la inventintoj de la tamburo dum la romianoj pensis, ke estis sirianoj la inventintoj. Plej probable estis la fakto ke la grekoj kopiis iun tamburon de azianoj kaj de tie ĝi estus pasinta al la romianoj.[11]

 
Ĉinaj perkutistoj tamburludantaj (12-a jarcento).

Por fabriki tamburojn oni uzis felojn el virbovoj, sed plej ofte felojn el azenoj, kiel Kajo Julio Fedro menciis en siaj fabloj, nome en la kvara libro. Tiu tamburo konsistis el cilindro el ligno aŭ metalo kovrita per felo kiu havigis formon de kribrilo. La tamburon oni ludis foje per bastonetoj, sed plej ofte per mano kaj similmaniere kiel oni ludas altuale là tamburinon, al kiu multe similis la tamburo de antikvuloj. Por produkti pli sonoran sonon oni aldonis metalpecojn kaj ankaŭ sonoriletojn kaj tintilojn. La tympanum iĝis iel simbolo de la iniĝo ĉar uzis ĝin ĉefe viroj deediĉitaj al Cibelo. Krome timpanludistinojn oni konsideris maldecaj virinoj. Unu el la aferoj kiujn Sankta Justo deziris forigi disde la bankedoj estas la ludistoj de la grekdevenaj krotaloj kaj de tamburinoj.

Oni ne trovis en Antikveco tamburon dufelan, sed ja ekzistas prie tekstoj en verkoj de Malfrua Romio. Isidoro de Sevilo verkis, ke la nomita simfonia estas instrumento ludata alternative aŭ samtempe duflanke kaj ke la mikso de ambaŭ sonoj kaj basaj kaj malbasaj formis tre agrablan harmonion.[12] Prudencio jam menciis, ke per la simfonia oni elsendis la atakaverton en la Batalo de Aktio.[11]

Kelkaj historiistoj opinias, ke ĉinoj jam uzis tamburon ekde tre antikvaj tempoj. Oni uzas instrumentojn similajn al tamburo ankaŭ en multaj popoloj de Afriko, Ameriko, Oceanio kaj ĉe aliaj popoloj de Azio.

 
Moĉea ceramika ujo montranta tamburiston.

La etimologio de la nomo estas rilata al mezepoka historio de Hispanio, nome al la epoko de la militoj de kristanoj kontraŭ araboj aŭ maŭroj, nome la nomita Reconquista. La maŭroj estis unuaj kiuj uzis en armeoj de tiu mondoregiono tiujn instrumentojn kiujn ili nomis en araba al-tambor (tambor en hispana, tamburo en Esperanto). Eble ankaŭ timbaleoj, nome instrumento propra de la ankva kavalerio konservita ekzemple en kelkaj lokoj de Hispanio en la popolfestoj, estas elpensaĵo de araboj. Ne estas duboj, ke la iberaj popoloj adoptis la tamburon el la araboj jam en la Mezepoko. Post forestigo dum la regado de Amadeo de Savojo, ĝia uzado estis restarigita en 1893 fare de la generalo López Domínguez.[13]

En la kultura anda areo, la tamburoj estis uzataj por akompani ceremoniojn kaj festojn. Instrumentoj kiel la "tinja" estis sufiĉe komunaj. Ĉe la suda marbordo, la nazkaoj disvolvis sian propran tipan tamburon, kiu karakteriziĝis pro sia ornamita kaj skulpta nivelo.

Milituzoj redakti

 
Tamburkadenco A


Tamburkadenco B


Tamburkadenco Kvar Flamoj

Tamburetaj tamburkadencoj luditaj de la Bando de la Usona Mararmeo

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiujn dosierojn? Vidu helpon.

Ĉinaj trupoj uzi tamburojn tàigǔ por motivigi trupojn, por helpi la ritmon de marŝado, kaj por elsendi ordonoj aŭ aliajn anoncojn. Por ekzemplo, dum milito inter Qi kaj Lu en la jaro 684 a.n.e., la efikon de tamburado super la moralo de soldatoj oni uzis por ŝanĝi la rezulton de grava batalo. Ankaŭ flut-tambura korpuso de svisaj pagsoldatoj uzis tamburadon. Ili uzis fruan version de la tambureto portata sur la dekstra ŝultro de la portanto, pendita pere de zonledaĵo (tipe ludita per unu mano uzante tradician tamburbatadon. Precize al tiu instrumento aludis por la unua fojo la nune konata anglalingva vorto "drum" (el kio ankaŭ esperantlingva drumo).

 
Militista tamburo portita de John Unger, Kompanio B, 40a Regimento de Novjorka Veterana Volontula Infanterio, Mozart Regimento, 20a de decembro, 1863.

Simile, dum la Angla Enlanda Milito ŝnur-tensiajn tamburojn portis junajn oficirojn kiel rimedo elsendi ordonojn el veteranaj oficiroj super la batalbruo. Ankaŭ tiujn oni portis sur la ŝultro de la tamburisto kaj tipe oni ludis per du tamburbastonetoj. Diversaj regimentoj kaj kompanioj havis diferencajn, distingeblajn kaj unikajn tamburbatadojn kiujn nur la anaro povis rekoni. Meze de la 19-a jarcento, la skota militistaro ekaligis sakŝalmojn en siaj regimentoj de la Altaj Teroj.[14]

Dum la militado de antaŭ-kolumba epoko, oni scias, ke Aztekoj uzis tamburojn por sendi signalojn al la batalantaj militistoj. La Navatla vorto por tamburo estas iom tradukita el huehuetl (kio iel funkcias kiel onomatopeo de la tambursonado).[15]

La Rigvedo, unu el la plej antikvaj religiaj skribaĵoj en la mondo, enhavas kelkajn referencojn al la uzado de Dundhubi (milittamburo). Arjaj triboj batalatakis je batado de milittamburo kaj ĉantado de himno kiu aperas en la Libro 6a de la Rigvedo kaj ankaŭ ĉe la Atarva Vedo.[16] La dundhuhi (alia onomatopeo de la tambursonado) estis konsiderata sakra kaj kapti unu el tiuj en batalo estus signalo de venko super la malamiko.[17]

La Tamburisto de Bruch estas legendo formita el okazaĵoj de 1808 kadre de la Milito de Hispana Sendependigo. Supozeble tamburisto Isidro Llusá i Casanovas (Santpedor, 1791-1809) trompis la francajn trupojn, kiuj je la eĥo de la tambursonado kontraŭ montoj de Montserrat miskomprenis la kvanton de pli malgranda hispana armeo, kaj tiel estis venkitaj.[18] La realaj bataloj okazis la 6an kaj 14an de junio 1808 kaj ili gravis historie ĉar jam komence de la milito montriĝis, ke la franca armeo ne estis nevenkebla. Pri aliaj milittamburoj vidu suben pri Distant Drums ĉe ĉapitro "En arto".

Formoj redakti

 
Ludado je funela tamburo

Malnovaj tamburoj estis funelformaj. Funela formo taŭgas precipe por sololudado aŭ ludado kun similaj, ritmaj instrumentoj sed tute ne por kunludado kun alikvotaj instrumentoj. Pro tio poste ekaperis ankaŭ cilindraj tamburoj sonantaj per harmonaj tonoj. Por ludado kun alikvotaj (aŭ eĉ harmoniaj) instrumentoj do ĝis nun estas uzataj cilindraj tamburoj.

Uzado redakti

Tamburoj estas kutime ludataj per manoj aŭ tamburbastonoj. Krom muziko estas uzataj en iuj religiaj ceremonioj. Ankaŭ estas popularaj en muzikterapio, precipe mane ludataj pro ilia natureco kaj facileco de ludado.

Mantamburo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mantamburo.

Mantamburo estas tamburo, kiun oni kutime ludas frapante per unu aŭ ambaŭ manoj anstataŭ martelobastonetoj aŭ aliaj frapiloj. Oni distingas unumanajn tamburojn tenatajn per unu mano disde la dumanajn tamburojn starantajn sur la grundo aŭ pendantajn antaŭ la korpo. La plej simpla formo de mantamburo estas la kadrotamburo, kiu plejofte konsistas el cirkloronda kadro surstreĉita sur unu flanko per tamburfelo. Mantamburo estas ludoteĥnika, sed ne instrumentofaka kategorio. Kiel mantamburo fakte uzeblas ĉiu tamburtipo.

Tipoj de tamburoj redakti

 
Kavo-fendotamburo de la Bamilekoj en Kameruno.

Paroltamburoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Paroltamburo.

Parola tamburo, ankaŭ pli mallonge paroltamburo,[9] estas tamburoj, per kiuj tamburistoj en orienta Afriko povas vorte komuniki. Per tiuj ĉi tamburoj ili povas interŝanĝi mesaĝojn kaj novaĵojn. Alia nomo estas tamo, kiu devenas de la volofa lingvo (vd. malsupren).

Fendotamburoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fendotamburo.

La fendotamburo, ankaŭ tomtomo, estas tradicia idiofona frapinstrumento, kiu estas uzata kiel komunikotamburo, en rita muziko kaj kiel signalinstrumento. En muzikistaro ĝi precipe fiksas la takton por la ceteraj ritmaj instrumentoj.

Drumo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Drumo.
 
Normaranĝo de frapinstrumentaro
1. cimbalo 2. startamo 3. pendotamoj 4. tamburego aŭ bastamburo 5. tambureto aŭ knartamburo 6. ĉarlestono

Drumofrapinstrumentaro estas kombinaĵo de frapinstrumentoj (tamburoj, cimbaloj kaj aliaj), aranĝita tiel ke ununura muzikisto povas ludi ĝin. Dumpase de la historio establiĝis depende de la muzikstilo plej malsamaj aranĝoformoj de la frapinstrumentaro. Al la nuntempa normoformo apartenas tambureto, tamburego, tamo, ĉarlestono, diversaj cimbaloj kaj perkutinstrumentetoj kiel ekz. lignobloko, bovsonorilotintilringo. Ĉi tiun kombinaĵon la muzikisto povas individue kunmeti kaj aranĝi helpe de starigiloj aŭ fiksigaj stangoj. Krom la akustika frapinstrumentaro nuntempe ekzistas ankaŭ elektronika frapinstrumentaro. Frapinstrumentan muzikon oni notas helpe de la kutima notacio. Por distingo servas la tiel nomata neŭtra klefo.

La individuaj instrumentoj de frapinstrumentaro apartenas aŭ al la idiofonoj („memsonantoj“) aŭ al la membranofonoj („felosonantoj“). La selekto de la instrumentoj dependas de la muzika kunteksto, de la stilo kaj de la imagoj de la frapinstrumentisto. La grandoj de la tamburoj kaj cimbaloj estas indikataj per colo. Kvankam tuta aro da normoj venkis, la varieco de la grandoj intertempe surmerkate haveblaj estas preskaŭ senlima. Preskaŭ ĉiam la bazon de frapinstrumentaro formas kombinaĵo de jenaj instrumentoj.

Historio de drumo redakti

 
Joe LaBarbera ludante frapinstrumentaron.

Decida por la evoluo de la frapinstrumentaro estas la invento de la unua bastambura pedalo en la jaro 1887 fare de J. R. Olney. Sekvis en la jaro 1899 ĝia unua seria produktado fare de William F. Ludwig kaj sur la kultura kampo kontraŭtamburadaj leĝoj: Ĉi tiuj en Usono malpermesis al sklavoj ludi siajn mantamburojn, kio rezultigis, ke la nigruloj zorgis pri sia ja ege ritma muzikkulturo per eŭropaj kaj arabaj-okcidentaziaj frapinstrumentoj. La unua kompleta frapinstrumentaron vendis en 1918 la firmao Ludwig.

Kiel en multaj aliaj ekonomiaj branĉoj ankaŭ je la produktado kaj disvendado de frapinstrumentaroj venkis tutmondiĝo kaj internaciiĝo. Ĝis en la 1960-jaroj la pintaj produktoj devenis el Usono (Ludwig, Gretsch), Britio (Premier) kaj Germanio (Sonor, Trixon).

Ekde la 1960-aj jaroj tamen malkaraj produktoj pli kaj pli konkurencis: malmultekostaj frapinstrumentaroj venis komence el Japanio, poste el Tajvano kaj Sud-Koreio. Japanio kaj Tajvano jam ekde la 1970-aj jaroj proponis pintajn produktojn (Tama, Yamaha), kiuj premegis la pintajn frapinstrumentarojn el Usono, Britio kaj Germanio sur la merkato kaj finfine transprenis grandajn merkatporciojn de la tradiciaj produktantoj.

Dumpase de la 1980-aj jaroj aparte Tajvano fariĝis la plej favore produktanta akcesoraĵo-liveranto de preskaŭ ĉiu frapinstrumentaro-produktanto de la mondo. Kun la tutmondiĝo ekde proksimume 1990 la internacia dependeco-rilato kvazaŭ renversiĝis: iamaj pintproduktantoj eniris en dependecon de antaŭaj produktantoj de malkaraj frapinstrumentaroj (Sonor ekzemple eniĝis en dependecon de ĉina kapitalo).

Aktuale Brazilo premas per favorprezaj frapinstrumentaroj de la firmao RMV de relative alta kvalito sur la tutmondan merkaton.

La formo de drumo kiel estas konata en la moderna epoko estas plejparte atribuita al la ĵaza tamburisto, Gene Krupa. La sistemo kombinas tamburojn kaj cimbalojn. La sistemo havas bazan kaj konatan strukturon, sed ĉiu ludanto povas ŝanĝi la strukturon de la sistemo laŭ sia plaĉo kaj adaptigi ĝin al la muzika bezono.

Ekzemploj de tamburoj redakti

 
Bastamburego.

Famaj tamburistoj redakti

 
Taiko-tamburistoj en Aichi

En arto redakti

Distant Drums estas usona filmo de 1951 reĝisorita de Raoul Walsh kun stelulado de Gary Cooper. La agado okazas dum la Dua Seminola Milito en la 1840-aj jaroj, en kiu Cooper estas kapitano de roto kiu estas persekutita en Evergladoj de grupo de indiĝenaj Seminoloj. La minaco de la indianoj konstantas en la filmo per la aŭdado de la malproksimaj tamburoj (Distant Drums) kiuj alproksimĝas minace al la roto de blankuloj. La filmo ege interenciiĝis kaj kontribuis al la famigo de Gary Cooper, Tiukadre la titolo de hispanlingva filmo Tacones lejanos de Pedro Almodóvar estas parodio de la hispanlingva titolo Tambores lejanos (Malproksimaj tamburoj) por la menciita anglalingva filmo Distant Drums de Gary Cooper, ikono por la hispana kinkulturo; tamen tie tute ne temas pri tamburoj, sed pri kalkanumoj, kies ritma sonbatado simile aludas al alproksimiĝo de iu.[19]

 
La lada tambureto (germane Die Blechtrommel) de germana verkisto Günter Grass en esperanta traduko, kun la infana tamburisto sur la kovrilpaĝo.

La lada tambureto (germane Die Blechtrommel) estas romano de la germana verkisto Günter Grass. Ĝi aperis en 1959 kiel parto de lia trilogio Danziger Trilogie ("Danciga Trilogio") kaj apartenas al la plej signifaj romanoj de la germana literaturo post la Dua Mondmilito. En 1979 la verko estis filmigita de Volker Schlöndorff kun scenaro de Volker Schlöndorff mem, Jean-Claude Carrière kaj Franz Seitz kaj la aktoroj Mario Adorf, Charles Aznavour, David Bennent, Heinz Bennent, Daniel Olbrychski, Katharina Thalbach, Angela Winkler kaj aliaj. La filmo ricevis Oskar-premion kiel plej bona ne-anglalingva filmo kaj la Oran palmon de Cannes.

La romano rakontas la dramon de infano kiu ludas ladan tambureton por esprimi sian malkontenton pri la vivo de plenkreskuloj en la epoko de la ascendo de naziismo en la Tria Regno. Estante trijaraĝa, Oskar ricevas kiel donaco ladan tambureton kiun li konstante ludas. Li seniluziiĝas je la vivo de plenkreskuloj kiam malkovras la ekstergedzan perfidon de sia patrino kun ŝia kuzo Jan kaj decidas ne plu kreskiĝi: tiucele li falas intence el ŝtuparo pro kio ricevas fortan kapobaton kiu haltigas lian kreskoprocezon. Plenkreskuloj ne kontentas kun la konstanta infaneco de Oskar kaj ofte baraktas por elpreni lian tambureton kiun li obsede ludas, sed tiam li kriegas rompante ĉiun proksimajn vitrojn (fenestroj, ujo, okulglasoj ktp.). La romano estis tradukita en Esperanton de Tomasz Chmielik kaj aperis en la Serio Oriento-Okcidento (n-ro 33).[20] Unu el la herooj de la romano Jan Broński, fakte Bernard Binnebesel estis la unua polo-esperantisto el Malborko.

En kulturo redakti

 
Romper la hora, kolektiva tamburludado en Híjar (Teruelo).

En diversaj mondoregionoj okazas festivaloj en kiuj tamburludado, ĉefe kolektiva, estas gravaj eventoj. Ekzemple menciendas la Tamborrada de Donostio, Eŭskio, Hispanio, kie samtempe bandoj de infanoj tamburludas maskitaj je napoleonaj soldatoj aŭ kuiristoj; kaj la nomitaj Tamborileros de la ŝtato Tabasco, Meksiko. En multaj lokoj de Hispanio popularaj tambureventoj rilatas al la procesioj de Sankta Semajno, ofte kun trumpetaro, ofte nur per tamburoj, kiel ĉe Hellín, Provinco Albaceto. Aparta mencio meritas la Sankta Semajno en la provinco Teruelo. Iĝis speciale konataj kaj ege partoprenataj la Rompidas de la hora de Calanda, Andorra kaj Híjar. La aragona reĝisoro Carlos Saura internaciigis tiun praktikon propran de la naskoloko de la sama aragona reĝisoro Luis Buñuel en sia filmo Peppermint Frappé. Ekde tiam populariĝis la nomita Ruta del tambor y el bombo (Itinero de tamburo kaj tamburego) en almenaŭ naŭ loĝlokoj de la provinco.

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri tamburo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[21]:

  •  
     Malsaĝulo kiel tamburo, kiu pasas, lin batas. 

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Grove, George. (Januaro 2001) Stanley Sadie: The New Grove Encyclopædia of Music and Musicians, 2‑a eldono, Grove's Dictionaries of Music, p. Volume 4, 38–649. ISBN 1-56159-239-0.
  2. PIV NPIV Alirita la 16an de aŭgusto 2020.
  3. Liu, Li (2007). The Chinese Neolithic: Trajectories to Early States. Cambridge: Cambridge University Press. (ISBN 0-521-01064-0), p. 123
  4. Rodná cesta: BUBNY DOBY – BUBNY NAŠEJ DOBY
  5. (2009) “Monkey drumming reveals common networks for perceiving vocal and nonvocal communication sounds”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 106 (42), p. 18010–5. doi:10.1073/pnas.0909756106. 
  6. (2004) “A comparison of buttress drumming by male chimpanzees from two populations”, Primates; Journal of Primatology 45 (2), p. 135–9. doi:10.1007/s10329-003-0070-8. 
  7. (2009) “Hand-clapping as a communicative gesture by wild female swamp gorillas”, Primates 50 (3), p. 273–5. doi:10.1007/s10329-009-0130-9. 
  8. (2001) “Evolution and Function of Drumming as Communication in Mammals”, American Zoologist 41 (5), p. 1143–1156. doi:[[doi:10.1668%2F0003-1569%282001%29041%5B1143%3AEAFODA%5D2.0.CO%3B2|10.1668/0003-1569(2001)041[1143:EAFODA]2.0.CO;2]]. 
  9. 9,0 9,1 Afrikaj etnomuzikaj sciencistoj rifuzas la terminon parola tamburo, ĉar pli vere ĉiu tamburo parolas. Komparu Samuel Akpabot The Talking Drums of Nigeria African Music vol. 5 (4)(1975/1976): 36sj.
  10. Hermann Jungraithmayr (Funktion und Bedeutung der musikalischen Tonhöhe in afrikanischen Sprachen, en: Artur Simon (eldoninto): Musik in Afrika, Berlino 1983, p. 66ff.) emfazas tamen, ke la Haŭsoj ne havas tonlingvon, ĉar en tiu ĉi lingvo la tonaltoj precipe havas gramatikajn funkciojn, sed havas fundamentan signifon.
  11. 11,0 11,1 Bastús y Carrera, Joaquin, Buenas anotaciones al Ingenioso e Hidalgo don Quijote de la Mancha, pp. 3-4.
  12. Pedrell, Felipe, Diccionario técnico de la música, Editorial MAXTOR, isbn 978-84-9761-637-9, p. 432
  13. Diccionario Enciclopédico popular ilustrado Salvat (1906-1914)
  14. . Brief History of Drumming (1996). Arkivita el la originalo je 15a de Marto, 2010. Arkivigite je 2010-03-15 per la retarkivo Wayback Machine
  15. Aguilar-Moreno, Manuel. (2006). [Handbook to Life In the Aztec World]
  16. Blades, J.. (1992) Percussion Instruments and Their History. Bold Strummer. ISBN 978-0-933224-61-2.
  17. Halid, R.I.B.R.. (2022) The Malay Nobat: A History of Power, Acculturation, and Sovereignty, The Lexington Series in Historical Ethnomusicology: Deep Soundings. Lexington Books. ISBN 978-1-6669-0089-7.
  18. Pujol y Camps, Celestino. «El tambor del Bruch». Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes. Konsultita la 9an de majo 2021. «De los libros parroquiales obtuvo, que el futuro tambor fué bautizado con los nombres de Isidro, José y Juan, Llusá y Casanovas, nacido el 15 de Marzo de 1791. »
  19. «Tacones lejanos, de Pedro Almodóvar». Arkivita el la originalo la 21an de aŭgusto 2016. Konsultita la 23an de oktobro 2018.
  20. Günter Grass, La lada tambureto, traduko de Tomasz Chmielik, Serio Oriento-Okcidento (n-ro 33), Bielsko-Biała: Kelks, 2000. — ISBN 8371940793.
  21. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-22.

Literaturo redakti

  • Klaus Hubmann, Gerlinde Haid: Trommel. In: Oesterreichisches Musiklexikon. Online-Ausgabe, Wien 2002 ff., ISBN 3-7001-3077-5; Druckausgabe: Band 5, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 2006, ISBN 3-7001-3067-8.
  • Karl Peinkofer, Fritz Tannigel: Handbuch des Schlagzeugs. Praxis und Technik. Schott, Mainz 1969 ff., S. 76–109
  • Robert Goute, Le tambour d'ordonnance, sa pratique, son enseignement, vol I.
  • Robert Goute, Le tambour d'ordonnance, sa pratique, son enseignement, cours complémentaire, vol. II, Domont, 1981.
  • Philippe Vignon , Le Tambour, méthode complète en deux volumes, memeldono, 1996].
  • Robert Goute, Le tambour d'ordonnance, répertoire du tambour français, et recueil de compositions étrangères. Éditions Robert Martin.
  • David LEFEBVRE, Au son du tambour, répertoire du tambour français avec CD. Éditions Pierre LAFITAN.
  • David LEFEBVRE, Impact volume 1, répertoire du tambour français avec CD. Éditions Alfonce Productions.
  • David LEFEBVRE, Impact volume 2, répertoire du tambour français avec CD. Éditions Alfonce Productions.

Vidu ankaŭ redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Drum en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tambor en la hispana Vikipedio.