Malfermi la ĉefan menuon

Calanda [kaLANda] estas municipo de la komarko de Malalta Aragono, provinco Teruelo, en la aŭtonoma komunumo Aragono, Hispanio. Ĝi havas 3 846 loĝantojn (2016).

ToponimioRedakti

Ties aktuala nomo derivas el la keltibera setlejo kiu jam estis tie kun la nomo de "Kolenda".

GeografioRedakti

La urbo, situa ĉe la deklivoj de la Iberia Sistemo, estas irigaciata de la riveroj Guadalope kaj Guadalopillo. Ĝia etendo estas de 112.070 m². Elstaras la pejzaĝo de la Akvorezervejo de Calanda, situa inter la montoj Clocha kaj Tolocha, same kiel la pinaro de la Dezerto de Calanda.

EkonomioRedakti

Famaj produktoj de Calanda estas persikoj, olivoleo, olivoj ktp. Turismo estas allogata de la Sankta Semajno, el kiu oni konas la faman ludadon de tamburoj kaj tamburegoj, kaj ĉefe de la Sankta Vendredo.

KulturoRedakti

Plej fama filo de la urbo estis la kinarta reĝisoro Luis Buñuel.