Foz-Calanda

municipo en Teruel

Foz-Calanda [fozkaLANda] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la centro de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz.

Foz-Calanda
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44579
Demografio
Loĝantaro 279  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 0° 16′ U (mapo)40.9223881-0.2657729Koordinatoj: 40° 55′ N, 0° 16′ U (mapo) [+]
Alto 496 m [+]
Areo 37,871407 km² ( 378 7.1 407 ha) [+]
Foz-Calanda (Provinco Teruelo)
Foz-Calanda (Provinco Teruelo)
DEC
Foz-Calanda
Foz-Calanda
Situo de Foz-Calanda
Foz-Calanda (Hispanio)
Foz-Calanda (Hispanio)
DEC
Foz-Calanda
Foz-Calanda
Situo de Foz-Calanda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Foz-Calanda [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 127 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 496 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la centro de la komarko en kiu ĝi limas kun tiuj de Alcorisa, Calanda kaj La Ginebrosa. Ĝi estas trapasata de la nacia ŝoseo N-211 inter la km 220 kaj 223, kiu kunhavas trairadon kun la nacia ŝoseo N-420. La orografio estas markata de la rivero Guadalopillo, kiu formas la karakteran foz (meandra gorĝo), kaj de la ĉirkaŭaj montaroj, nome nordoriente Sierra de la Galga kaj oriente Sierra de Peñas Blancas. Sude estas la ravino Val de la Piedra, kiu etendiĝas ĝis la akvorezervejo de Calanda (oriente de Foz-Calanda). La plej elstara pinto estas konata kiel Morrón sudoriente, kun 790 metroj. La totala altitudo gamas inter 804 m sudoriente kaj 470 m borde de la rivero Guadalopillo, kiu trairas la teritorion.

La urba kerno estas sudokcidente de Calanda kaj okcidente de la akvorezervejo de Calanda.

Nordokcidente: Alcorisa Norde: Calanda Nordoriente: Calanda
Okcidente: Alcorisa   Oriente: Calanda
Sudokcidente: Alcorisa Sude: La Ginebrosa Sudoriente: Calanda kaj La Ginebrosa

Historio redakti

Gravaj restaĵoj atestas pri la pasinteco de la areo jam el Bronzepoko kaj de iberoj.

La historio de la loko estas ligita al la Ordeno de Kalatravo kiu havis sidejon en Alcañiz.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Foz-Calanda kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 271 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj). Nune gravas rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la arkeologia kuŝejo de iberoj, la trinava baroka preĝejo kun elstara sonorilturo, restaĵoj de kastelo, placo kun urbodomo, ceramika forno, neĝujo, ermitejoj kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kiel la akvorezervejo de Calanda, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti