Bajo Aragón

komarko en Aragono

Bajo Aragón (Malsupra Aragono) estas komarko de Aragono (Hispanio) en la nordoriento de la provinco Teruelo. La nomero Bajo (Malsupra) aludas al la rivero Ebro, kies malsupra fluejo en Aragono estas norde de la komarko. Ties administracia ĉefurbo estas Alcañiz. Ĝi havas areon de 1304,30 km² kaj populacion de 28 695 loĝantoj.

Loko de la komarko Bajo Aragón en la nordoriento de la provinco Teruelo en sudo de Aragono.

La komarko enhavas du dek municipojn, ĉiuj el ili apartenantaj al la provinco Teruel kaj al la regiono Aragono. La plej gravaj kaj loĝataj municipoj de la komarko estas Alcañiz (16 000 loĝ.) kaj nur tre malsupre Calanda (3 800 loĝ.).

MunicipojRedakti

 
Municipoj de la komarko Bajo Aragón.

La komarko enhavas la jenajn du dek municipojn:

GeografioRedakti

La komarko limas norde kun la komarko Bajo Aragón-Caspe, okcidente kun Bajo Martín kaj Andorra-Sierra de Arcos, sude kun la provinco Castellón kaj Maestrazgo kaj oriente kun Matarraña. La komarko estas konsiderata parto de la Historia Malsupra Aragono, nomita ankaŭ Bajo Aragón.

La komarko etendiĝas el la valo de la rivero Ebro ĝis la lastaj deklivaroj de la Iberia Montaro, pro kio estas grandaj diferencoj de altitudo super marnivelo en ĝia teritorio. En la teritorioj de la norda parto de la komarko, sur la valo de Ebro, estas altitudoj malsupre de 600 m, kaj Alcañiz estas la municipo malplej alta je ĉirkaŭ 381 msm. Aliflanke la teritorioj sur la suda parto de la komarko estas sur la unuaj montardeklivaroj de la Iberia Montaro, sur altitudoj super 600 m, kaj la municipo plej alta estas La Mata de los Olmos, je 905 msm.

 
Rivero Guadalope ĉe Alcañiz.

La teritorio estas trapasata de la rivero Guadalope, kiu trafluas de sudo norden, kaj ties alfluantoj: Guadalopillo, Bergantes, Mezquín kaj la rojo Regallo. La klimato estas mediteranea, kun ekstremaj temperaturoj kaj malabundaj kaj neregulaj precipitaĵoj, kiuj ne superas 650 mm de precipitado en la zono plej pluvricevakaj kiuj, en la teroj malsupre de 600 m, apenaŭ ricevas 350 mm de jara averaĝa precipitado. La diversa geomorfologio kaj la klimata vario de tiu komarko markas la pejzaĝan plurecon kaj la allogan diversecon de ĝiaj flaŭro kaj faŭno.

Historie la nomo Bajo Aragón referencis al areo multe pli etenda ol tiu ene de la aktualaj oficialaj limoj. Tiama areo, aktuale nomita Bajo Aragón Histórico (Historia Malsupra Aragono), enhavis ankaŭ parton aŭ eĉ la totalon de ĉiu el la kvin aragonaj najbraj komarkoj.

EkonomioRedakti

La komarko estis dependa de la sektoro de servoj, ĉar agrikulturo, brutobredado kaj industrio malmulte kontribuas al la komarka ekonomio. Tio okazas plejparte ĉar la majoritato de la loĝantaro estas en Alcañiz, komarka ĉefurbo, kiu enhavas la tuton de la servoj sansistemaj, juraj, komercaj ktp. Dume en la ceteraj loĝlokoj la plej granda parto de la populacio laboras por la unuaranga sektoro (agrikulturo kaj brutobredado) aŭ ĉe lokoj kiel Calanda por la nutrindustrio.

La agrikultura sektoro celas fundamente la produktadon de migdaloj, olivoj, fruktoj kaj cerealoj. La du kultivoj kiuj iĝis identeco de tiuj teroj estas olivarbaro, kun olivoleo, kaj fruktoj kiel persikoj de Calanda, ambaŭ kun agnoskita devennomo. La Denominación de Origen Protegida Aceite del Bajo Aragón por olivoleo estis aprobita en 2000 kaj la produktareo estas en totalo de 77 municipoj de la Historia Malsupra Aragono.[1] La Denominación de Origen Protegida Melocotón de Calanda por persikoj estis aprobita en 1999 kaj la koncernaj persikoj devenas de la indiĝena variaĵo konata populare kiel “Amarillo Tardío” (malfrua flava) kaj la tradiciaj variaĵoj Jesca, Evaisa kaj Calante[2]

Nuntempe gravas rura turismo pro la interesa historia pasinteco.

KulturoRedakti

 
Casa Consistorial maldekstre kaj la triarka Lonja de Alcañiz dekstre.

Inter ampleksa arkitektura heredo elstaras la urbo Alcañiz kiu posedas mezepokan kastelon el la 12-a jarcento, gotikan lonja, renesancan urbodomon kaj barokan preĝejon. Inter tradicioj elstaras la Sankta Semajno ĉar tri el du dek loĝlokoj formas parton de la Ruta del tambor y el bombo (Tambura Vojo), nome Alcañiz, Alcorisa kaj Calanda. La tambura sono estas, ekde 2018, Nemateria Kultura Heredo de la Homaro fare de Unesko kaj la aro de la aktivecoj de la naŭ loloj kiuj kunformas la Vojon estas konsiderata Festo de Nacia Turisma Intereso ekde 2005 kaj 2014.

En la municipoj Aguaviva, Belmonte de San José, La Cañada de Verich, La Cerollera, La Codoñera, La Ginebrosa kaj Torrevelilla, krom la hispanan, oni parolas surloke variaĵojn de la kataluna, pro kio ili apartenas al la nomita Franja de Aragón (katalunlingva Aragona Strio). En la ceteraj municipoj oni parolas nur kastilian.

Historio kaj heredoRedakti

 
Parta vidaĵo de la mozaiko de la vilao de Camino de Albalate (Calanda).

De prahistoria epoko estas rokpentraĵoj ekzemple ĉe Val del Charco del Agua Amarga (proksime de Alcañiz) kaj setlejoj de iberoj ĉe Cabezo de la Guardia de Alcorisa kaj Tiro de Cañón de Alcañiz. Ankaŭ romianoj lasis restaĵojn kiel mozaiko de Camino de Albalate de Calanda. La araboj lasis ĉefe kastelojn, muregojn kaj aliajn defendilojn.

En 1179, Alcañiz kaj ĝiaj domaroj estis donitaj al la Ordeno de Kalatravo fare de Alfonso la 2-a kaj tiel startis longa etapo de dominado de senjoroj en tiu teritorio. Estas malmultaj restaĵoj de romanika kaj gotika artoj. En la 16-a jarcento male, la Renesanco hegemoniis. La urboj transformiĝis ĉirkaŭ nova strukturo nome placo kun urbodomo: la municipaj konsilantaroj tiel montris sian forton kontraŭ la senjoreca povo de la militordeno de Kalatravo. Tio okazis eĉ ĉe relative malgrandaj loĝlokoj kiel La Codoñera, Belmonte de San José, Torrecilla de Alcañiz, Castelserás kaj Valdealgorfa. Ankaŭ la palaco renesanca estos nova elemento de nova socio, kiu iel anstataŭos la militdefendan kastelon.

 
Sonorilturo de Valdealgorfa.

La baroka spirito hegemoniis en la 17-a kaj 18-a jarcentoj, plenigis tiun zonon de novaj kaj nombraj religiaj kaj civilaj konstruaĵoj, kaj modifis multajn antaŭajn. Simila fenomeno kiel tiu de la urbodomoj okazis en la 18-a jarcento, kiam enmodiĝos nova modelo de templo nomita “pilarista”, ĉar ĝi inspiriĝis el la granda baziliko Pilar de Zaragozo. En tiuj grandaj barokaj temploj elstaras du elementoj: retablo-pordegoj kaj sonorilturoj. Kelkaj el ili montras interesan dekoracion el briko. Krome, en tiu komarko, dum la baroka periodo, oni konstruis ankaŭ grandan nombron de ermitejoj kaj konventoj.

En la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento disvastiĝis burĝa modelo de arkitekturo kongrua kun modernismo.

DemografioRedakti

 
Demografia variado inter 2008 kaj 2018. Plej granda perdo en ruĝa sudoriento. Norde plej ampleksa teritorio de Alcañiz, kiu ne suferis fortan perdon.

Kvankam ŝajnas, ke dum la lasta jarcento la teritorio kiu ekde 2002 formas la komarkon Bajo Aragón ne suferis perdon de loĝantaro tiom fortan kiom ĉe la cetero de la Provinco Teruelo, ĉar en la censo de 1901 la 20 municipoj enhavis totalon de 32 459 lokanoj kontraŭ 28 695 de la censo de 2020, la ĝeneralaj datumoj maskas fortan perdon de loĝantaro en la vilaĝoj malparalele al pliiĝo de loĝantaro de la komarka ĉefurbo.

Se en 1901 Alcañiz havis 7 699 lokanojn, kio estis 24% de la nuna komarko, laŭ la censo de 2020 la ĉefurbo havis 16 006 lokanoj, kio estas 55% de la loĝantoj de la komarko.

La cetero de la 19 loĝlokoj ja suferis gravan perdon de loĝantaro en la lasta jarcento, escepte ĉe Calanda kaj Alcorisa, kiuj retenis nombrojn similajn en 2020 kompare kun 1901.

En la lastaj jaroj la municipoj kiuj suferis plej grandan perdon de loĝantaro estas tiuj de la sudorienta zono de la komarko. Tiu estas zono pli montara, kun ekonomio bazita sur la agrikultura sektoro kaj tre for de la komarka ĉefurbo kaj de la industriaj centroj.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

BibliografioRedakti

  • BENITO MARTÍN, Félix (1991). Inventario arquitectónico: Teruel. Zaragoza: Departamento de Cultura y Educación de la Diputación General de Aragón. ISBN 84-7753-171-4.
  • MICOLAU ADELL, José Ignacio, THOMSON LLISTERRI, Teresa (kunord.) (2005). Comarca del Bajo Aragón. Zaragoza: Gobierno de Aragón, Colección Territorio, núm. 18. ISBN 84-7753-391-1.
  • PUCHE GINER, José (kunord.) (2005). Bajo Aragón. Zaragoza: CAI, Prames y Gobierno de Aragón, Colección Rutas CAI por Aragón, núm. 23. ISBN 84-96007-47-2.
  • SEBASTIÁN LÓPEZ, Santiago (1974). Inventario artístico de Teruel y su provincia. Madrid: Ministerio de Educación y Ciencia. ISBN 84-369-0347-1.

Eksteraj ligilojRedakti