La Cañada de Verich

municipo en Teruel

La Cañada de Verich [lakaNJAda debeRIĈ], kaj en kataluna La Canyada de BericLa Canyada de Berig, estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudoriento de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz. La loknomo La Cañada estas etimologie komprenebla kiel La Gregovojo.

La Cañada de Verich
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44643
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 88  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 0° 6′ U (mapo)40.8657627-0.098964499999994Koordinatoj: 40° 52′ N, 0° 6′ U (mapo) [+]
Alto 738 m [+]
Areo 10,861609 km² ( 108 6.1 609 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Cañada de Verich (Provinco Teruelo)
La Cañada de Verich (Provinco Teruelo)
DEC
La Cañada de Verich
La Cañada de Verich
Situo de La Cañada de Verich
La Cañada de Verich (Hispanio)
La Cañada de Verich (Hispanio)
DEC
La Cañada de Verich
La Cañada de Verich
Situo de La Cañada de Verich

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Cañada de Verich [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 146 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 702 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko en kiu ĝi limas kun kvar aliaj municipoj inter kiuj La Ginebrosa okcidente. Ĝi estas laŭ la regiona ŝoseo A-1409 inter Torrevelilla norde kaj La Ginebrosa okcidente, kaj krome estas La Cerollera sudoriente kaj Belmonte de San José nordoriente; plej parto el kiuj estas en la strio kie oni parolas la katalunan lingvon.

Historio redakti

Gravaj restaĵoj atestas pri la pasinteco de la areo jam el iberoj kaj de epoko de araboj.

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj en 1149 ĝi estis donita al la Ordeno de templanoj. En 1936 la anarkiistoj organizis kolektivaĵon.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Cañada de Verich kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 100 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), brutobredado kaj sekva nutrindustrio. Iam estis minado, nun apenaŭe. Nune gravas ankaŭ rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la gotika ununava preĝejo, ermitejo, neĝujo, kaj olemuelejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti