Castelserás [kastelserAS] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la centro de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz. La loknomo Castelserás estas etimologie komprenebla kiel Kastelo de Serás.

Castelserás
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44630
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 795  (2023) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 0° 9′ U (mapo)40.9809416-0.14699540000001Koordinatoj: 40° 59′ N, 0° 9′ U (mapo) [+]
Alto 382 m [+]
Areo 31,519061 km² ( 315 1.9 061 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castelserás (Provinco Teruelo)
Castelserás (Provinco Teruelo)
DEC
Castelserás
Castelserás
Situo de Castelserás
Castelserás (Hispanio)
Castelserás (Hispanio)
DEC
Castelserás
Castelserás
Situo de Castelserás

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castelserás [+]
vdr

Geografio redakti

 
La ponto kaj la preĝejo.

Ĝi estas je 138 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 382 msm de altitudo en la kunfluejo de la riveroj Mezquín kaj Guadalope.​ La municipa teritorio estas en la centro de la komarko en kiu ĝi limas kun kvar aliaj municipoj inter kiuj Alcañiz norde. Ĝi estas laŭ la regiona ŝoseo A-1409 inter Alcañiz norde kaj Torrevelilla sude, kaj krome estas Torrecilla de Alcañiz sudoriente.

Historio redakti

Gravaj restaĵoj atestas pri la pasinteco de la areo jam el Eneolitiko kaj de la epoko de Punikaj militoj inter romianoj kaj kartaganoj. De la epoko de visigotoj estas antropomorfaj tomboj, abundaj sur la terasoj de la rivero Guadalope.

La posta islama dominado de la zono daŭris jarcentojn, malaperis la nomo Castelserás dum la ĉefa loĝloko estis Borgalmohada, termino klare arabdevena. La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento fare de Ramon Berenger la 4-a kaj lia filo Alfonso la 2-a kaj de tiam estas la plej fruaj atestoj pri. Ekde tiam, la aparteno de Castelserás al la Ordeno de Kalatravo el la 13-a jarcento ĝis la mezo de la 19-a jarcento, markis la historion de la loko; kun Molinos kaj Alberite, konstituis malgrandan komunumon encomienda atestita de la Palaco de la Encomienda. La 2an de Oktobro 1402, Castelserás unuiĝis al Alcañiz kaj ĉesis estis sendependa loĝloko. Tio helpis la ekonomian disvolvigon ĉefe per ampleksigo de la teritorio, brutobredado kaj olemuelejo. Sendependiĝo okazis en 1750.

Dum la karlismaj militoj la loko suferis damaĝojn.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Castelserás kie oni malaltiĝis el pli ol 2 100 loĝantoj komence de la jarcento ĝis nunaj 789 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ olivarboj, fruktarboj, migdalarboj), brutobredado kaj sekva nutrindustrio. Iam estis minado, nun apenaŭe. Nune gravas ankaŭ rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la baroka preĝejo, ermitejoj, urbodomo, palaco, blazondomo, ponto, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti