La Mata de los Olmos

municipo en Teruel

La Mata de los Olmos [laMAta deloSOLmos] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la plej sudokcidenta pinto de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz. La loknomo La Mata de los Olmos estas etimologie komprenebla kiel La Ulmarbaro aŭ el araba "mata" (متاع) kiel posedaĵo de Los Olmos, alude al la najbara loĝloko.

La Mata de los Olmos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44557
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 281  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 0° 31′ U (mapo)40.8656072-0.52114040000001Koordinatoj: 40° 52′ N, 0° 31′ U (mapo) [+]
Alto 905 m [+]
Areo 23,727773 km² ( 237 2.7 773 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Mata de los Olmos (Provinco Teruelo)
La Mata de los Olmos (Provinco Teruelo)
DEC
La Mata de los Olmos
La Mata de los Olmos
Situo de La Mata de los Olmos
La Mata de los Olmos (Hispanio)
La Mata de los Olmos (Hispanio)
DEC
La Mata de los Olmos
La Mata de los Olmos
Situo de La Mata de los Olmos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Mata de los Olmos [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 99 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 905 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas la plej sudokcidenta de la komarko en kiu ĝi limas nur kun tiu de Los Olmos. La altitudo gamas inter 1049 m sude, en la limo kun Molinos, kaj 820 m norde. Elstaras la monteto Muela Redonda (964 m) en la norda pinto. La teritorio estas propra de la transiro el la valo de la rivero Guadalope al la Iberia Sistemo de la Provinco Teruelo, pro kio ĝi estas de alta altitudo kaj kun variaj montetaj zonoj kaj ravinoj.

La Mata de los Olmos estas inter Los Olmos kaj Gargallo laŭ la nacia ŝoseo N-211. Laŭ la regiona ŝoseo A-1416 eblas komuniko al Crivillén kaj al Andorra, kaj laŭ la provinca TE-41 eblas komuniko al Molinos.

Nordokcidente: Crivillén Norde: Alloza Nordoriente: Los Olmos
Okcidente: Crivillén   Oriente: Los Olmos
Sudokcidente: Gargallo Sude: Molinos Sudoriente: Berge

Historio redakti

Gravaj restaĵoj atestas pri la pasinteco de La Mata de los Olmos. La arkeologia kuŝejo de la monteto San Cristóbal (1-a jc a.K.) havigis abundan materialon de ceramiko el iberoj kaj romianoj. La historio de la loko estas ligita al la Ordeno de Kalatravo kiu havis sidejon en Alcañiz. En 1179 la reĝo Alfonso la 2-a de Aragono donis La Mata al la Ordeno de Kalatravo. En 1414 ĝi ankoraŭ apartenis al la sama ordeno. Ĝis 1857 ĝi aperis menciita kiel nur La Mata, dum la aktuala nomo, La Mata de los Olmos, estas uzata nur ekde 1860, kio sugestas signifon kiel arbaro anstataŭ kiel posedo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Mata de los Olmos pro rura elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 257 loĝantoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), sed ĉefe brutobredado (porkoj kaj ŝafoj) kaj nutrindustrio (porkobuĉejo). Nune gravas rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, neĝujo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti