Berge (Teruelo)

municipo en Teruel

Berge [BERĥe] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidento de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz.

Berge
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44556
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 226  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 0° 26′ U (mapo)40.858055555556-0.42611111111111Koordinatoj: 40° 51′ N, 0° 26′ U (mapo) [+]
Alto 718 m [+]
Areo 42,637255 km² ( 426 3.7 255 ha) [+]
Berge (Provinco Teruelo)
Berge (Provinco Teruelo)
DEC
Berge
Berge
Situo de Berge
Berge (Hispanio)
Berge (Hispanio)
DEC
Berge
Berge
Situo de Berge

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berge, Aragon [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 108 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 718 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko en kiu ĝi estas sude de tiu de Calanda. La teritorio estas propra de la transiro al la Iberia Sistemo de la Provinco Teruelo, pro kio ĝi estas de alta altitudo kaj kun variaj montetaj zonoj kaj ravinoj.

Berge estas inter Molinos sudokcidente kaj Alcorisa (nordoriente) laŭ la provinca ŝoseo TE-V-8215.

Historio redakti

La historio de la loko estas ligita al la Ordeno de Kalatravo kiu havis sidejon en Alcañiz. Ŝajne en tiu epoko estis kastelo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Berge pro rura elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 237 loĝantoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj). Nune gravas rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la baroka preĝejo (1737), domegoj, turo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kiel la akvorezervejo de Gallipuén ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti