La lonja de Alcañíz [LONĥa] (komercista kunsidejo) estas konstruaĵo de la epoko de malfrua gotiko de la 15a jarcento de Alcañiz, provinco Teruelo, Aragono, Hispanio. Kun la Casa Vonsistorial, nome renesanca konstruaĵo, formas monumentan komplekson situa en la historia urbokerno, kun la Colegiata de Santa María.

Casa Consistorial maldekstre kaj la triarka Lonja dekstre.

Aktuale, ĝi estas konsiderata kiel BIC (Bien de Interés Cultural, Havaĵo de Kultura Intereso, kaj ĝi estis deklarita Histori-arta Monumento apartenanta al la Tesoro Artístico Nacional (Nacia Arta Trezoro) pere de dekreto de 3a de junio 1931)[1]. En 2004 oni publikigis novan etos-deklaron.

La lonja datas de la 15a jarcento kaj konsistas de unu etaĝo sub malferma pere de tri grandaj romp-arkoj kiuj fermas la portikon ornamita pere de malgrandaj arketoj en la intradoso, en ties interna parto. La etaĝo estas kovrita per kruconervuraj volboj.

La supra etaĝo, kiel aragona galerio de ampleksaj duoncirklaj arkoj kun kolonoj, oni aldonis en la 16a jarcento post la konstruo de la casa consistorial. Finfine, ĝi prezentas kiel finaĵo tre ampleksan tegmento-randon de la 18a jarcento.

Referencoj redakti

  1. Dekreto de la Ministerio de Instrucción Pública y Bellas Artes publikigita en la Gaceta de Madrid nº 155 de 4a de junio 1931, disponebla rete en: [1]. Alirita en la 1a de Majo 2017.