Ebro
Ebro (latine Iberus, hispane Ebro, katalune Ebre) estas granda rivero de norda Hispanujo. Ĝi longas ĉirkaŭ 930 km, kaj ĝia baseno ampleksas ĉirkaŭ 85.000 km².
Ebro | |
---|---|
Baseno de la rivero Ebro | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 930 km |
Akvokolekta areo | 80 093 km² |
Averaĝa trafluo | 426 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 1 980 m |
Enfluejo | Mediteraneo |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Vidu liston |
Ebro parte trafluas la Kantabran Montaron kaj alfluas Mediteraneon proksime al Tortosa formante riveran delton. Tiu delto estas protektita Natura Parko, pro la riĉeco i.a. de birdoj. La rivero estas apenaŭ ŝipebla pro akumuliĝo de drivaĵo (aluvio) pro la digoj.
Ĝi estas la plej akvabunda rivero en la Ibera duoninsulo, kaj fakte donas ĝian nomon al tiu ĉi.
Gravaj urboj situantaj en ĝia proksimeco: Reinosa (Kantabrio), Miranda de Ebro (Kastilio kaj Leono), Logroño (Rioĥo), Tudela (Navaro), Zaragozo (Aragono), kaj Tortosa (Katalunio).
Ĉefaj alfluantoj:
- Aragón (rivero)
- Gállego
- Segre
- Noguera Pallaresa
- Noguera Ribagorzana
- Cinca
- Oca
- Jalón
- Jiloca
- Guadalope