Batalo de Ebro

(Alidirektita el Batalo de la Ebro)

La Batalo de Ebro, estis lasta granda atako de respublikanoj dum la Hispana Enlanda Milito, en Tarragona kun partopreno de Internaciaj Brigadoj.

Batalo de Ebro
Konflikto: Hispana Enlanda Milito
batalo
Daŭro: 25-a de julio - 16-a de novembro 1938
Loko: Taragono, Hispanio
Rezulto:
Flankoj
Dua Hispana Respubliko
Internaciaj Brigadoj
Stariĝitaj fortoj
Nazia Germanio
Itala reĝlando
Komandantoj
Vicente Rojo Lluch
Juan Modesto
Enrique Líster
Manuel Tagüeña
Etelvino Vega
José del Barrio
Hans Kahle
El Esquinazau
Francisco Franco
Fidel Dávila Arrondo
Juan Yagüe
Rafael García Valiño
Francisco Delgado Serrano
Fernando Barrón
El Mizziam
Perdoj
10.000 mortintoj 6.500 mortintoj
vdr

Celo redakti

Komence de 1938 Dua Hispana Respubliko havis grandajn problemojn. Eŭska provinco estis falinta, POUM estis detruita de internaj bataloj en respublika kampo, kaŭzitaj de influo de multaj fremdaj registaroj.

Reage al tiu situacio, la hispana ĉefministro Juan Negrín aprobis planon de Vicente Rojo Lluch por ekataki la ĉefajn naciistajn armeojn antaŭirante al Valencia. La celo estis halti la marŝo sur Katalunio. Alia celo estis montri al najbaraj registaroj ke al la respublika-partio restis ebleco de venko en la milito.

La batalo redakti

La batalo komencis en la 25-a de julio 1938, kiam la respublikaj fortoj sub kolonelo Juan Modesto atakis alian riverbordon de Ebro. La komenco estis sukceso sed la naciistaj trupoj, kiu havis pli bonan aviadilan protektanton (Legión Cóndor) rezistis kaj forigis la respublikanojn. La batalo daŭris ĝis la 16-a de novembro 1938.

La batalo estis kondukita de ambaŭ armeoj per strategio simila al tiu de Unua Mondmilito en uesta-fronto kun frontaj atakoj kiuj funkciis, sed kaŭzis gravajn perdojn al ambaŭ.

Tiu estis lasta ago de la internaciaj brigadoj kiuj estis venkitaj je la 23-a de septembro paralele de italaj kaj germanaj soldatoj.

Sekvo redakti

La respublika armeo retroiris al siaj originaj pozicioj sed ili ankaŭ estis rompitaj kaj ĝi ne ĉesis perdi terenon ĝis la fino de la milito.

Konfliktoj en 1938