Taragono
Taragono (hispane kaj katalune Tarragona) estas urbo en Katalunio, Hispanio. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco (la plej suda en Katalunio) kaj de distrikto (comarca) Tarragonès.
Taragono | |
---|---|
Flago | Blazono |
![]() Vidaĵo de Taragono | |
Oficiala nomo | Tarragona |
Ŝtato | ![]() |
Aŭtonoma Komunumo | ![]() |
Provinco | Taragono |
Komarko | Tarragonès |
Poŝtkodo | 43001–43008 |
Areo | 65,91 km² |
Alteco | 68 m. |
Distanco | 100 km de Barcelono |
Loĝantaro | 137.536 loĝ. (2008) |
Riveroj | Francolí |
Retejo | http://www.tarragona.cat |
Koordinatoj | 41° 07′ N 1° 15′ O / 41.117 °N, 1.250 °O (mapo) |
![]() | |
Taragono estis tre grava en la Romiaj tempoj, kiam ĝi estis nomata Tarraco kaj estis la ĉefurbo de la provinco Hispania Tarraconensis.
Ankoraŭ bone konserviĝas la restaĵoj de tiu epoko, kiuj fariĝis turisma altiraĵo, kune kun la Arkeologia Muzeo. Tiu parto estis agnoskita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Tarragona havas tre gravan havenon, unu el la plej gravaj en Hispanio, gravan industrian areon, kaj novan universitaton, Universitat Rovira i Virgili.



Partneraj urboj Redakti
Inter la partneraj urboj de Taragono estas:
Provinco Redakti
Taragono estas ĉefurbo de samnoma provinco, havanta 930.000 loĝantojn. Ĝi estas turisma altiraĵo, ĉefe pro la marbordo, la t.n. Costa Daurada (Ora Marbordo). Ĉefaj urboj: Reus, Tortosa, Salou kaj Amposta.
Referencoj Redakti
- ↑ Les villes amies (La amikaj urboj) (france). Orléans. Alirita 2019-11-15.
- ↑ Jumelages (Ĝemelurboj) (france). Avignon. Alirita 2023-03-17.