Barcelono

ĉefurbo de Katalunio, Hispanio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Barcelona.

Barcelono[1] (Barcelona, katalune [bərsə'lonə] kaj hispane [barθe'lona]) estas la ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo Katalunio, nord-oriente en Hispanio, de la komarko Barcelonès kaj de la Provinco Barcelono.

Barcelono
hispane: Barcelona, katalune: Barcelona
urbo
Fotomontaĵo
Vidoj de Barcelono
  flago
  blazono
Oficiala nomo: Barcelona
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Katalunio
Provinco Provinco Barcelono
Komarko Barcelonès
Transporto -
 - flughaveno Flughaveno de Barcelono
 - haveno Haveno de Barcelono
Najbaras kun Mediteraneo
Memorindaĵoj
Turo Turo Agbar
Riveroj Llobregat, Besòs
Situo Barcelono
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 41° 22′ 57″ N 02° 10′ 37″ O / 41.38250 °N, 2.17694 °O / 41.38250; 2.17694 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 512 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 100,4 km² (10 040 ha)
Loĝantaro 1 621 537 (2008)
Denseco 16 150,77 loĝ./km²
Parko Parko Güell
Fondo 3-a jarcento a.K.
Urbestro Ada Colau
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 08.0XX
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Hospitalo de Sant Pau
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1997 (#21)
Numero 804
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iv
Okazejo Somera Olimpiko 1992
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Katalunio
Situo enkadre de Katalunio
Situo enkadre de Katalunio
Vikimedia Komunejo: Barcelona
Retpaĝo: www.barcelona.cat
Map

La urbo estas la 2-a plej granda en Hispanio (post Madrido) kaj la plej granda de Katalunio, krom la 11-a de la Eŭropa Unio. Ĝi estas centro de la metropola areo de Barcelono (el ĉirkaŭ tri ĝis kvin milionoj da loĝantoj), kun 1 620 343 loĝantoj en 2018.[2] La metropola areo faras ĝin la 6-a plej loĝata de la Eŭropa Unio.

La urbo posedas MEP de 142 223 milionoj da usonaj dolaroj kaj porpersona MEP de po 30 619 usonaj dolaroj, nome MEP PPA de 36 240 usonaj dolaroj,[3] kio faras ĝin la dua metropola areo hispana laŭ ekonomia aktiveco; kaj la 17-a de Eŭropo post: Londono, Parizo, Rejno-Ruhr, Amsterdamo, Milano, Bruselo, Moskvo, Frankfurto ĉe Majno, Munkeno, Madrido, Berlino, Vieno, Romo, Kopenhago, Stokholmo, Birmingham.

Ĝi situas ĉe Mediteraneo, 120 km sude de Pireneoj kaj de la franca limo sur malgranda marborda ebenaĵo limigita kun la maro oriente, kun la montaro Collserola okcidente, kun la rivero Llobregat sude kaj la rivero Besós norde.

La historio de Barcelono esta longdaŭra ja 4000 jaroj, ekde la fino de la Neolitiko, kun la plej fruaj restaĵoj trovitaj en la teritorio de la nuna urbo, ĝis la aktualo. La frua historio de ties loĝantoj kunigas iberojn, romianojn, judojn, visigotojn, islamanojn kaj kristanojn. Kiel ĉefurbo de Katalunio kaj dua plej grava urbo en Hispanio, la tiel nomita Grafurbo (pro la iama Barcelona Graflando) forĝis sin gravecon laŭlonge de la tempopaso, el malgranda romia kolonio ĝis iĝi urbo ege aprezata internacim pro aferoj kiel ties ekonomio, ties arta heredo, ties kulturo, ties sporta vivo kaj ties socia vivo.

Barcelona estis scenejo de diversaj internaciaj eventoj kiuj kontribuis al plifirmigo de ĝia graveco. La plej konataj estis la Internaciaj Ekspozicioj de 1888 kaj de 1929. Poste, en la jaro 1992 okazis la Olimpikoj en Barcelono. Somere 2004 okazis la Internacia Forumo de Kulturoj. Krome la urbo estas sidejo de la sekretariaro de la Unio por la Mediteraneo.[4]

En 1909 okazis en Barcelono la 5-a Universala Kongreso de Esperanto kun ĉeesto de Ludoviko Zamenhof. Inter 1936 kaj 1939 la urbo suferis la tragedion de la Hispana Enlanda Milito, eĉ pli ol aliaj areoj de la lando, sed ĝi ankaŭ spertis la tiaman socian revolucion. Aŭguste 2019 okazis la SAT-kongreso, kiu estis dediĉita al tiuj historiaj eventoj.

En la aktualo, Barcelono estas agnoskita kiel mondurbo pro sia kultura, financa, komerca kaj turisma graveco. Posedas unu el la havenoj plej gravaj de la Mediteraneo kaj ĝi estas ankaŭ grava punkto de komunikado inter Hispanio kaj Francio, pro la facila konekto pere de aŭtoŝoseo kaj rapidtrajnoj. La Flughaveno de Barcelono-El Prat, je 15 km de la urbocentro, estis uzita de pli ol 50,1 milionoj da pasaĝeroj en 2018.[5]

Barcelono el aviadilo.

Geografio

redakti
 
Municipa teritorio de Barcelono en la provinco.

La urbo de Barcelono estas sur la mediteranea marbordo de la Iberia Duoninsulo, ĝuste en la centro de la deltoj de la riveroj Llobregat sudokcidente kaj Besós nordoriente. Ĝia municipa teritorio limas, el sudo nordorienten kaj laŭ laŭhorloĝa direkto, kun la jenaj municipoj: El Prat de Llobregat, Hospitalet de Llobregat, Esplugues de Llobregat, Sant Just Desvern, Sant Feliu de Llobregat, Molins de Rei, Sant Cugat del Vallès, Sardañola del Vallés, Montcada i Reixac, Santa Coloma de Gramanet kaj Sant Adrià de Besòs. La du unuaj kaj la du lastaj estas la municipoj kun kiuj la urbo havas plej fortan kontakton, pere de densa urba reto sinsekva kiu ligas ilin, male San Cugat del Vallés kaj Sardañola del Vallés estas tro fore apartigitaj de Barcelono, ĉar la montaro Litoral kaj la natura parko de la montaro Collserola funkcias kiel naturaj bariloj.

Barcelono havas malgrandan parton de sia municipa teritorio en la deklivo de la rivero Llobregat sur la montaro Collserola. Temas pri Vallvidrera kaj Les Planes, kiuj troviĝas iom interne ene de la natura parko de Collserola. Formas parton de ties municipa teritorio ankaŭ la romanika ermitejo de Santa Creu d'Olorda, inter la Vallès Occidental kaj la Baix Llobregat.

Barcelono estas la ĉefurbo de la komarko Barcelonés, kiu estas formata de la municipoj Barcelono, Hospitalet de Llobregat, Badalona, Santa Coloma de Gramanet kaj Sant Adrià de Besòs. Tiu komarko limas norde kun la Okcidenta Vallés, nordoriente kun la komarkoj Orienta Vallés kaj Maresme, oriente kaj sudoriente kun la Mediteranea Maro kaj okcidente kun la komarko Baix Llobregat.

Limaj urboj:[6]

Nordokcidente: San Cugat del Vallés Norde: Sardañola del Vallés kaj Moncada y Reixach Nordoriente: Santa Coloma de Gramanet kaj San Adrián de Besós
Okcidente: Molins de Rey, San Feliú de Llobregat, San Justo Desvern kaj Esplugas de Llobregat   Oriente: Mediteraneo
Sudokcidente: Hospitalet de Llobregat kaj El Prat de Llobregat Sude: Mediteraneo Sudoriente: Mediteraneo

Distriktoj

redakti
 
Distriktoj de Barcelono.

Kvartaloj de Barcelono estas Pedralbes kaj aliaj. La Eixample (etendaĵo) estas distrikto de Barcelono inter la malnova urbo (Ciutat Vella) kaj kio estis iam ĉirkaŭaj urbetoj (Sants, Gràcia, Sant Andreu ktp.). Konstruita en la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, iuj partoj de la Eixample estis multe influitaj de modernismaj arkitektoj, kies ĉefulo estas Antoni Gaudí. Aliaj distriktoj estis Gràcia, Horta-Guinardó, Les Corts, Sarrià-Sant Gervasi ktp.

Gravaj avenuoj de Barcelono estas Diagonala Avenuo kaj Meridiana Avenuo.

Historio

redakti

Laŭ sagao, la urbo (Barcino) estis fondita de Hamilkar Barka, patro de Hanibal Barka el Kartago. Post tio trakonstruis la urbon la romianoj al kastro . La centro de la urbo kuŝis sur Mons Taber, sur malgranda monteto proksime al la tiama Konsildomo (Plaça de Sant Jaume). Oni povas ankoraŭ hodiaŭ trovi restaĵojn de la romia urbomuro en la praurba parto. Gravaj romiaj trovitaĵoj estas ekspoziciitaj ĉe Plaça del Rei. En la 5-a jarcento la urbon konkeris visigotoj, en la 8-a jc. la maŭroj. En 801 konkeris la urbon la franca reĝo. Je 985 disrabis Barcelonon Al-Mansur, armeestro de Kordovo.

 
Hospitalo de Sant Pau - Monda heredaĵo de Unesko

En la mezepoko Barcelono estis ĉefurbo de Reĝlando de Aragono kaj elstara mara kaj komerca potenco en la okcidenta Mediteranea maro, kun gravaj posedaĵoj, kiel Sardio kaj Sicilio. Ekde la 15-a jarcento, post la Kompromiso de Caspe (1412) kaj la enlanda milito (1462-1472), la urbo perdis potencon, unue favore al Valencio kaj poste al kastiliaj urboj. La malvenko en la milito de hispana sukcedo (1701-1714) post sieĝo kaj la postaj reprezalioj de Filipo la 5-a de Kastilio plimalfortigis kaj katenis la urbon ĝis meze de la 19-a jarcento, kiam estiĝis permeso malkonstrui la urbomurojn.

 
Palaco de la Kataluna Muziko. Enirejo.

La ekonomia bonfarto permesis rapidegan plilarĝigon de la urbo, kiu ensorbis diversajn antaŭurbojn kiel Sants, Gràcia kaj Sarrià. Partoj de la urbo aldoniĝis post eventoj, kiel la internaciaj ekspozicioj de 1888 kaj 1929, la Olimpikaj ludoj (1992) aŭ la Forumo de la Kulturoj (2004).

Dum la Hispana Enlanda Milito la urbo suferis multajn militajn malfacilaĵojn inter kiuj malsatego kaj mortiga konstanta bombardado.[7]

Vidindaĵoj

redakti
 
Torre Agbar

Pro sia historio Barcelono havas elstaregan gotikan arkitekturon, kiu konserviĝis pro la stagnado de la urbo dum jarcentoj. Nova etapo de ekonomia bonfarto koincidis kun la ekspansio de la urbo, tial ke ĝia impona kolekto de modernismaj konstruaĵoj (kun ok Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko) ne stariĝis sur la malnovaj mezepokaj palacoj. Nuntempe Barcelono plu aperigas novajn elstarajn konstruaĵojn, kiel Turon Agbar (2005).

Plej elstaraj vidindaĵoj:

Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko en Barcelono:

 
Casa Milà.

Servoj

redakti

Transportoj

redakti

Historie, Barcelono posedis grandan tramreton. La unua tramlinio de la urbo malfermiĝis en 1872, sed preskaŭ ĉiuj el tiuj historiaj linioj estis fermitaj en 1971, estante anstataŭitaj de busoj kaj de la vastiĝanta Metroo de Barcelono. La sola restanta linio, "Tramvia Blau", estis konservita kiel turisma vidindaĵo, uzante la historian veturantan materialon. Tamen komence de la 21-a jarcento, du novaj tram-sistemoj, "Trambaix" kaj "Trambesòs", malfermiĝis en la ĉirkaŭurboj de la urbo.[8]

 
Terminalo 1 de la Flughaveno de Barcelono.

La Flughaveno de Barcelono (IATA: BCN, ICAO: LEBL), ofte konata kiel Flughaveno El Prat, estas je 10 km sudokcidente de Barcelono, fakte kuŝanta sur teritorio de la municipoj El Prat de Llobregat, Viladecans kaj Sant Boi de Llobregat. La flughaveno estas la dua plej granda en Hispanio malantaŭ Flughaveno Madrido-Baraĥo kaj la unua en Katalunio.

La Haveno de Barcelono estas situa inter la nova marenfluo de la rivero Llobregat kaj la kvartalo Barceloneta. La granda turisma industrio de la regiono igis tiun havenon la plej granda de la Mediteraneo por krozoŝipoj, kaj la kvina de la mondo nur post tiuj de Karibio, dum la industria gravo de la regiono igis ĝin unu de la plej grandaj varhavenoj de la Mediteraneo: ĝi estas tre proksima de la centro de Barcelono kaj estas konektata al la ĉefaj havenoj de la mondo.

Al Montjuïc supreniras sinsekve Funikularo de Montjuïc kaj Telfero de Montjuïc.

Famuloj

redakti

Partneraj urboj

redakti

Barcelono havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Esperanto en Barcelono

redakti

La Hispana Esperanto-Instituto estis historia instituto por subteno de la internacia lingvo Esperanto, aktiva en Hispanio en signifa parto de la 20-a jarcento. Ĝi havis sian sidejon en Barcelono. Inter la kunfondintoj estis Josep Rofes Mestre el Barcelono, Alfonso Tur Thomas same el Barcelono dumtempe estis ties vicprezidanto, pliaj membroj estis ekzemple Manuel Maynar el Zaragozo kaj José Perogordo el Madrido. Inter la eldonaĵoj de la instituto ekzemple estis "elementa kurso de esperanto" de 1928 kaj eĉ ĝis en 1963 ĝi publikigis vinildiskon kun popularaj katalunaj kantoj en Esperanto.

Esperantistoj de Barcelono

redakti

Barcelono estas naskiĝurbo de Jaume Grau Casas, Alfons Sabadell, Elisabet Abeyà, Joan Amades Gelats, Josep Paluzie i Lucena, Francisco Pi y Margall, Carles Riba, Eduardo Vivancos kaj Francisko Gorgues.

En la urbo okazis la 5-a Universala Kongreso 6-11 septembro 1909, kun 1287 kongresanoj el 32 landoj. Ĉefaj temoj de la kongreso: organizo de naciaj E-societoj, financoj, laboroj de la E-Akademio.

Barcelono kaj Esperanto

redakti
 
Sanktfamilia Preĝejo

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Barcelonon:

Sed nun jam Fidiaso al Dilmunido parolas,
gvidante lin denove en la rondira vojaĝo,
dum aŭskulteblas ankaŭ trobadorkanta muziko:
-Ni nun ŝvebadas super la Barcelona grafurbo,
kie alfingras nuben Sanktfamilia Preĝejo,
kun orgenblovaj turoj kaj Gŭejla parko fabela,
pri kiu vere ajnas, ke faris in la feinoj.[11]

Aliaj signifoj

redakti

Edukado

redakti

Galerio

redakti
 
Panoramo de Barcelono el la monto Tibidabo.

Referencoj

redakti
  1. Barcelono en vortaro.net
  2. «Estadística del Padrón Continuo a 1 de enero de 2016». INE.
  3. «Urban world: The global consumers to watch». Konsultita la 29an de julio 2019.
  4. «Barcelona, elegida oficialmente sede del secretariado de la Unión por el Mediterráneo.» La Vanguardia.
  5. Estadísticas de tráfico aéreo Arkivigite je 2008-01-08 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26an de marto 2019 en la retejo de Aena
  6. Google Maps (Barcelona) google.es/maps Alirita la 10an de marto 2015.
  7. Eduardo Vivancos: Notoj el mia taglibro (trad. Juliette Ternant; kun enkonduko kaj notoj de Javier Alcalde). Taglibro pri la travivaĵoj de junulo dum la Hispana Enlanda Milito en la konstante bombardita urbo Barcelono. Liaj studoj, eklaboroj, aktivado en la liberecanaj medioj, ekesperantistiĝo kaj finfina aliĝo al la armeo de la Dua Hispana Respubliko. Beletra Almanako (33), oktobro 2018. pp. 35-62.
  8. Llorca, David. History of tramways in Barcelona. public-transport.net. [1] Alirita la 6an de Novembro 2016.
  9. Jordi Palmer (16-a de marto 2022). Barcelona no trenca amb Sant Petersburg, però suspèn temporalment l’agermanament (katalune). ElNacional.cat. Alirita 8-a de majo 2023.
  10. Marc Rovira (8-a de februaro 2023). Barcelona rompe relaciones con Israel y suspende su hermanamiento con la ciudad de Tel Aviv (hispane). El País. Alirita 8-a de majo 2023.
  11. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti