Sant Cugat del Vallès

urbo en Katalunio
(Alidirektita el San Cugat del Vallés)

Sant Cugat del Vallès (aŭ ofte nur Sant Cugat), esperante Sankt-Kugato de Valio[mankas fonto], estas urbeto en Katalunio en la komarko Vallès Occidental. Ĝi situas 15 km nord-okcidente de Barcelono kaj 15 km sude de Sabadell kaj Terrassa en grava vojkruciĝo. Ĝi apartenas al la aglomeraĵo de Barcelono, kun kiu ĝi estas facile konektita per trajno.

Sant Cugat del Vallès
municipo de Katalunio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 08172–08174 • 08195–08198
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 97 530  (2023) [+]
Loĝdenso 2 023 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 2° 5′ O (mapo)41.4735382.085244Koordinatoj: 41° 28′ N, 2° 5′ O (mapo) [+]
Alto 124 m [+]
Areo 48,2 km² (4 820 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sant Cugat del Vallès (Provinco Barcelono)
Sant Cugat del Vallès (Provinco Barcelono)
DEC
Sant Cugat del Vallès
Sant Cugat del Vallès
Situo de Sant Cugat del Vallès
Sant Cugat del Vallès (Hispanio)
Sant Cugat del Vallès (Hispanio)
DEC
Sant Cugat del Vallès
Sant Cugat del Vallès
Situo de Sant Cugat del Vallès

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sant Cugat del Vallès [+]
vdr

Ĝia plej grava monumento estas la granda Monaĥejo de Sant Cugat (Sankta Kugato aŭ Kukufato), kun elstara gotika preĝejo (kun la plej granda fenestrorozo de Katalunio) kaj romanika klostro.

Sant Cugat estas la sidejo de diversaj entreprenoj kaj organizoj, kiel la Nacia Arĥivo de Katalunio, la elsendejoj de la Hispana Televido (TVE), la Fakultato de Arĥitekturo de la Politeĥnika Universitato de Katalunio, la Centro de Alta Sporta Trejnado kaj la Banko de Sabadell.

Esperanta movado redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti