Rozvitralo

(Alidirektita el Fenestrorozo)

Rozvitralo[1] (Fenestrorozo, rozfenestro)[2]) estas formo de ronda fenestro kies aĵuraĵo estas aranĝita radiale.

Belega fenestrorozo en Nia Damo de Parizo. Lumo estis konsiderita kiel la plej bela revelacio de Dio, kiel estis manifestita en Gotika arkitekturo. Tiu arkitektura elemento oftas en kristanaj preĝejoj.

Oni aplikis ĝin unue en la romaniko, poste ankaŭ en gotiko; ĉirkaŭ 1150 oni komencis enkonstrui ĝin en la mezo de la okcidenta fasado de preĝejoj, pli poste ankaŭ en la transversaj fasadoj. La fenestrorozo ofte simbole bildigas Sunon, kiu laŭ mezepoka imago estis signo por Jesuo respektive Maria.

Du fenestrorozoj ĉe la okcidenta flanko de la Katedralo de Reims.

Tiu ronda fenestro aperas malofte en la baroko, sed pli ofte ekde la 19-a jarcento en la tiutempaj stiloj (novromaniko, novgotiko). La fenestrorozoj plej ofte estas videblaj sur katolikaj kirkoj kaj sur sinagogoj.

Referencoj redakti

  1. Laŭ NPIV
  2. Pli malpli laŭ "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", de p-ro Krause, paĝo 449, kapvorto "Fensterrose". Tie skribiĝas kiel 'roz-fenestro'.

Eksteraj ligiloj redakti