Katedralo de Reims
La Katedralo Nia Sinjorino de Reims (france Cathédrale Notre-Dame de Reims), estas katedralo de la Romkatolika Eklezio sub la Bonŝanca Virgulino Maria en la urbo Reims, en la departemento Marne, en Francio, nordoriente de la lando, je 160 km de la landa ĉefurbo, Parizo, ĝi estas la sidejo de la diocezo de Reims.
Katedralo de Reims | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
katolika katedralo [+] | ||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 49° 15′ 14″ N, 4° 2′ 3″ O (mapo)49.2538888888894.0341666666667Koordinatoj: 49° 15′ 14″ N, 4° 2′ 3″ O (mapo) | |||||||||||||||||||||||
Arkitekto | Jean d'Orbais | |||||||||||||||||||||||
Estiĝo | 13-a jarcento | |||||||||||||||||||||||
konsekro | 1275 | |||||||||||||||||||||||
Katedralo de Reims | ||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Reims Cathedral [+] | ||||||||||||||||||||||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Konstruita en la 13-a jarcento, post la katedraloj de Parizo kaj Chartres, sed antaŭ la katedraloj de Strasburgo, Amiens kaj Beauvais. Ĝi estas unu el la gotikaj konstruaĵoj plej gravaj en Francio, pro la eksterordinara arkitekturo kaj riĉa statuaro.
En 1991, ĝi estis aldonita al la listo de Monda heredaĵo de Unesko.
La katedralo de Reims estis en la Antikva Reĝimo la reĝa konsekrejo de la monarkoj. La lasta reĝo kronita tie estis Karlo la 10-a, la 28-an de majo 1825.
La kvanto de statuoj (2303) estas impresiga kaj ĝi superas ĉiujn aliajn eŭropajn ĉefurbojn. Eĉ la interna fasado estas ornamita de skulptitaj bildoj.