Malfermi la ĉefan menuon

Katedralo de Beauvais

Rigardo en la internon de la ĥorejo

La katedralo de Beauvais (france: Cathédrale Saint-Pierre de Beauvais) je la urbo Beauvais estas unu el la plej elstaraj gotikaj preĝejoj de Francujo. Per alteco da 48,50 metroj en la suda transversa navo ĝi estas la plej alta katedrala volbo tutmonde. En flanka kapelo troviĝas astronomia horloĝo el la jaro 1866. La protektita monumento estis klasifikata en la jaro 1840 kiel historia monumento.

GeneralaĵojRedakti

 
Planado de la katedralo kun ses ĥorejaj pilastroj
 
Fakta konsisto: dek du ĥorejaj pilastroj

En la 13-a jarcento aparte en Francujo la stilo de la gotika arĥitekturo evoluis al plejalta perfekteco. Rapid-sinsekve ekestis pli kaj pli subtilaj kiel ankaŭ pli kaj pli suprenstrebantaj konstruaĵoj kiel la katedraloj de Amiens, Chartres kaj de Reims. La preĝejo de Amiens atingis meznavan altecon de 42,30 metroj, antaŭe neniam atingitan.

AntaŭhistorioRedakti

La malnova katedralo estis simpla konstruaĵo el la tempo proksimume la jaron 1000, de kiu ekzistas ankoraŭ nun la okcidenta parto, la tiel nomata Notre-Dame de la Basse-Œuvre. La episkopo de Beauvais, Milon de Nanteuil, planis ekde 1225 novkonstruaĵon. Dum la sekvantaj 20 jaroj oni ellaboris pli kaj pli artifikajn planojn, surpaŝantajn nekonatan terenon arĥitekturan. La katedralo de Beauvais fariĝu la plej alta kaj granda preĝejo de la kristana mondo, tamen la politika realeco malebligis konsekvencan ekkonstruon. Komence la konstruon direktis la ambicia episkopo, kiu ankaŭ transprenis grandparton de la konstru-elspezojn. Li estis samtempe episkopo kaj grafo kaj per tio reganto super la urbo, eniĝis tamen en konflikton kun la burĝoj. En 1232 la reĝo agis energie, fortirante de la episkopo la enspezojn; la konstruo provizore ĉesis. En 1247 oni rekomencis la konstruon nur, post kiam la financado de la unua konstrufazo estis pli malpli certa.

Konstruaj fazojRedakti

En la komenco oni starigis la ĥorejon kun ĝia ĥorĉirkaŭirejo kaj ties sep kapeloj, finkonstruante ĝin per alten elstara volbo. Senkompare je tio ne nur estis la alteco de al konstruaĵo sed ankaŭ la preskaŭ plena dissolvo de la murfacoj je samtempa pligrandigo de la interpilastra distanco. En 1275 oni finis la unuan konstruan fazon, sed jam en 1284 okazis katastrofo, kiam la konstruplano montriĝis kiel tro aŭdaca, kaj parto de la volbo falegis.

Kunfalego kaj novkonstruoRedakti

 
Volbo de la ĥorejo: interpilastroj konsekvencas sesripajn volbojn

La konstruaĵo tute ne estis komplete kunfalinta, sed la rekonstruo estis daŭronta jardekojn, pli longe ol la origine unua konstruo de la ĥorejo. Krom tio la konstruestroj decidis, ne plu sekvi la originan koncepton, sed plibonigi la statikon kaj je kostoj de la konstrua travidebleco enmeti inter la ĝistiamaj pilastroj po interpilastron, tiel ke la unuopaj volbopartoj fariĝos pli malgrandaj. Finfine la ĥorejo atingis sian spirraban altecon de 46,77 metroj neniam plu superotan ĝis nun. 12 pilastroj, 6 po ĉiu flanko, tenas la ĉefan volbon, kiu sin aldone apogas kontraŭ la du antaŭaj pilastroj de la navokruciĝo. Ses pilastroj starantajn en duonrondo portas la volbon de la absido, kiun formas sep flankoj de imagita dekdu-latero. En la flanknavoj de la ĥorejo troviĝas ambaŭflanke kvar kromaj pilastroj, kiuj transformas ĉi tiun parton en kelkloke kvinnavan konstruaĵon.

 
La katedralo ekde sudoriento
 
La katedralo ekde sudokcidento kun la restaĵoj de la malnova karolida laŭlonga navo

Denova kunfalegoRedakti

Intertempe estis eksplodinta la Centjara Milito inter Anglujo kaj Francujo, tiel ke la konstrulaboroj ekde 1347 plene ĉesis. Nur la 20-an de aprilo 1500 oni daŭrigis la konstruadon ka starigis la transversan navon kun abunde ornamitaj fasadoj (ĝis 1548), kies suda duono eĉ superis tiun de la ĥorejo per volboalteco da 48,50 metroj. La navokruciĝo portis turon, kiu ankaŭ antaŭenpenetru en novan dimension.[1] En 1534 la episkopo donacis monon por konstruo de navkruĉigoturo. En 1543 ĉarpentristoj kaj ŝtontajlistoj prezentis alternativajn modelojn por realigo en ligno aŭ ŝtono. En 1563 oni komencis realigi la ŝtonan turon laŭ modelo aŭ plano sendita el Parizo. Respondeca arĥitekto estis Jean Vast. En 1565 la katedrala kapitulo aprobis la modelon por la ligna turotegmento. En 1565 aŭ 1566 oni metis la feran krucon sur la turpinton. En 1569 ĉi tiu parto de la katedralo estis finkonstruita kaj estis per turalteco de 153 metroj dum preskaŭ la plej alta kristanlanda konstruaĵo tiutempa. Kvankam la turo staris nur mallongan tempon, ni estas informitaj pri ĝia aspekto per samtempula desegno[2] kaj priskibo. Laŭ tio la turo altiĝis laŭ nuntempaj mezuroj 153 metrojn sur la ternivelo (laŭ alia kalkulo 142 metrojn).[3] Sed jen ankaŭ la statiko estis nestabila, kaj jam dum la konstruado oni diskutis pri aldonaj apogiloj por la turo. Ĝis finfinancado pasis pluaj kvar jaroj, ĝis kiam finfine la 17-an de aprilo 1573 povis ekiĝi la sekuriglaboroj, sed jam malmultajn tagojn poste, la 30-an de aprilo 1573, la festotago Ĉieliro, okazis mallonge post la forlasado de la preĝejo fare de la procesio la dua katastrofo de Beauvais. La apogopilastroj de la navokruciĝa turo ne povis elteni la premon kaj diskrevis, la turo enfalegis, kaŭzante tiel kromajn difektegojn je ĥorejo kaj transvesa navo. Dum la sekvaj kvin jaroj oni forigis la ruinaĵojn same kiel la difektojn ĉe ĥorejo kaj transversa navo. Oni riparis la navkruĉigan volbon, fermante ĝin per tegmento, kaj fermis la katedralon orienten per provizora muro. Per tio la financaj rimedoj por la konstruo de la laŭlonga navo estis elĉerpitaj, kaj la katedralo restis ne-finkonstruata.

Ĉeso de la konstrulaborojRedakti

Per la katastrofo la disponeblaj monrimedoj devis estis uzataj por la riparo. Pro tio plukonstruo ne plu eblis. Krom tio en Francujo furiozis la milito kontraŭ la Hugenotoj, grandaj partoj de Eŭropo estis en tumulto pro la religia disputo pri la reformacio. La gotikon, jam delonge malmoderniĝintan, flankenŝovis la renesanco, tiel ke oni por ĉiam ĉesis la finkonstruadon de la preĝejo kaj neniam komencis la starigon de la laŭlonga navaro. Sur ties loko ankoraŭ staras la navo de la karolida antaŭa konstruaĵo.

PriskriboRedakti

La katedralo ne havas turon, longas 72,5 metrojn, el kiuj 47 metroj okupas la ĥorejo, la transversa navo longas 58,6 metrojn. La konstruaĵo altas 67,2 metrojn, la riĉe ornamita suda fasado 64,4 metrojn. Ĉirkaŭ la ĥorejo estas – krom la kutimaj apogiloj – ankaŭ tre subtilaj liberstaraj apogopilastroj, kiuj ekde la mezepoko estas interligitaj per feraj stangoj. La kvinnava ĥorejo havas triforion, ekstreme altajn fenestrojn kaj ringon el sep kapeloj. En kelkaj kapeloj ekzistas mezepokaj vitraloj. Ĉe la suda vando de la ĥorejo estas mezepoka horloĝo el la 14-a aŭ 15-a jarcento kaj apud ĝi pompa astronmia horloĝo el la jaro 1866. La statiko de la katedralo estas minacata pro la foresto de laŭlonga navo, kaj en la interno ekzistas nun pluraj apogiloj el ligno kaj ŝtalo, kaj oni defunde riparas la konstruaĵon.

BildaroRedakti

 
Ĥorejo kun apogaj pilastroj, vidate de oriente
 
Portalo suda
 
Mezepoka horloĝo
 
Astronomia horloĝo el 1866

LiteraturoRedakti

  • Philippe Bonnet-Laborderie, Florent Meunier: La Cathédrale de Beauvais. G.E.M.O.B. (Groupe d'étude des monuments et oeuvres d'art), Beauvais 2006, ISBN 2-00-197006-4
  • Jean-François Delassus: Les Mystères des Cathédrales. Metro Goldwyn Mayer (DVD), 2001;
  • Judith Förstel, Aline Magnien: La cathédrale Saint-Pierre de Beauvais, Oise. AGIR-Pic., Amiens 1997. 32 p. (Itinéraires du patrimoine), ISBN 2-906340-23-5.
  • Stephen Murray: Beauvais cathedral : architecture of transcendence. Princeton University Press, Princeton 1989.

ReferencojRedakti

  1. Laŭ Stephen Murray: Beauvais Cathedral. Architecture of Transcendence. p. 144-149. Princeton, NJ 1989.
  2. Ilustraĵo laŭ gravurajaj reproduktaĵoj: Stephen Murray: Beauvais Cathedral. Architecture of Transcendence. Princeton, NJ 1989. Fig. 29. Alia bildigo de la turo: V. Leblond: La Cathédrale de Beauvais, Parizo 1926, p. 29
  3. La mezuroj rezultas el la sumo de la unuope translasitaj etaĝomezuroj. Ekzistis tri ŝtonaj etaĝoj plus la ligna turtegmento. Stephen Murray: Beauvais Cathedral. Architecture of Transcendence. Princeton, NJ 1989, sumigas: 82 + 63 + 55 + 96 futoj = 291 futoj, super la murkrono de la fenestrozono, rezultigas 438 futojn super la ternivelo. (Transkalkulo per la Pied de Roi de 32,6 centimetroj = 142 metroj). V. Leblond: La Cathédrale de Beauvais, Parizo 1926, p. 29, sumigas: 48 + 68 + 50 + 96 (= 262 Fuß), Leblond tamen poste diras 257 futojn "super la tegmento", kies altecon li indikas per 204 futoj / 68 metroj kaj rezultigas plenan altecon da 461 futoj = "153 metroj".

Eksteraj ligilojRedakti