Preĝejo[1] estas konstruaĵo destinita por religiaj preĝo kaj kulto.

Lingvaj rimarkoj redakti

Ekzistas du manieroj nomi la preĝejojn por diversaj religioj: aŭ oni aldonas adjektivan formon de la religinomo al la vorto "preĝejo" (ekzemple "kristana preĝejo", "islama preĝejo", "hindua preĝejo", "juda preĝejo" ktp), aŭ oni uzas la jenajn vortradikojn:

La dua sistemo havas la malavantaĝon, ke apenaŭ eblas enkonduki apartan radikon por la preĝejo de ĉiu religio, kaj ke ĝi necesigas lernadon de pli da novaj radikoj. Aliflanke ĝi havas la avantaĝon, ke eblas pli bone subdiferencigi: "sunaisma moskeo" pli koncizas ol "sunaisma islama preĝejo", "romkatolika kirko" pli koncizas ol "romkatolika kristana preĝejo" ktp. En artikoloj eble pravigeblus simple malmencii la religion, do simple skribi "ŝijaisma preĝejo", "baptisma preĝejo", "aŝkenaza preĝejo", "alevita preĝejo", "jezuita preĝejo", "oomota preĝejo", "metodista preĝejo" ktp., sed tio despli necesigus detalan studon de la adjektivaj novaj radikoj, por scii pri kio temas, kaj en precice difinita kunteksto kiel ekzemple en vikipediaj kategorioj necesas mencio de la religia aparteno de preĝejo.

Pro tio, ke Esperanto unue disvastiĝis precipe en la kristane influita mondo, la vorto "preĝejo" sen pliklarigo, pri kiu religio temas, ofte estis (kaj ankoraŭ foje estas) uzata ĉefe por kristanaj preĝejoj. Tamen oni notu bone, ke per si mem la vorto "preĝejo" ne esprimas, ke temas pri kristana preĝejo.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri preĝejo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  •  
     Malriĉa kiel muso preĝeja. 
  •  
     Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo. 
  •  
     Preĝejo proksima, sed Dio malproksima. 


Bildogalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. vortaro.net
  2. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-22.

Eksteraj ligiloj redakti