Malfermi la ĉefan menuon

Laŭzano

la ĉefurbo de la kantono Vaŭdo en Svislando

Laŭzano (france Lausanne, itale kaj romanĉe Losanna, arpitane Losena ) estas urbo situanta okcidente de Svislando sur la norda bordo de la lago Lemano. Ĉefurbo de la svisa kantono Vaŭdo kaj de la Distrikto Laŭzano, ĝi estas la kvara urbo de Svislando laŭ grandeco (post Zuriko, Ĝenevo kaj Bazelo) kun 136 514 loĝantoj en januaro 2012.

Laŭzano
Blazono de Lausanne
Blazono de Laŭzano
Katedralo de Laŭzano
Katedralo de Laŭzano
Kantono Vaŭdo
Distrikto Laŭzano
Koordinatoj  47°31′0″N 6°38′0″O  /  47.51667°N, 6.63333°O / 47.51667; 6.63333 (Laŭzano)Koordinatoj: 47°31′0″N 6°38′0″O  /  47.51667°N, 6.63333°O / 47.51667; 6.63333 (Laŭzano)
Nombro de enloĝantoj 119180
Areo 41,37 km²
Alteco 495 m super marnivelo
Poŝtkodo 1000-1008
Komunumkodo 5586
Mapo de Laŭzano
Situa mapo de Laŭzano
Information icon.svg
vdr

La ĉirkaŭlaŭzana regiono, kiu entenas la okcidentajn komunumojn Bussigny, Chavannes, Crissier, Ecublens, Prilly, Renens, Saint-Sulpice, Villars-Sainte-Croix, la nordajn, Boussens, Bretigny, Cheseaux, Cugy, Froideville, Jouxtens-Mézery, Le Mont-sur-Lausanne, Morrens, Romanel, Sullens), la orientajn (Lutry, Belmont, Paudex, Pully asociiĝis en 2007 kun la regiono de Morges) Chigny, Denges, Echandens, Echichens, Lonay, Lully, Morges, Préverenges, Saint-Prex, Tolochenaz, celante la Komunumaran Projekton Lausanne-Morges (Projet d’agglomération Lausanne-Morges, PALM) por realigi ĝis 2023 regionan disvolviĝon pli efikan.

Tiu ĉi komunumara regiono grupigis ĉirkaŭ 278 000 loĝantojn, tio estas 40% de la tutkantonaj loĝantoj kaj 60% de la laborlokoj en 2012.

GeografioRedakti

La koordinatoj de la urbo estas 46°31'N; 6°38'E. Laŭzano situas norde de la Lago Lemano ĉe kruta deklivo, kaj etendiĝas en nordo ĝis al la altebenjaxo de Gros-de-Vaud. En nordo je la suda flanko de Gros-de-Vaud troviĝas la eksklavo Bel-Air, kiu apartenas al la urba teritorio.

VidindaĵojRedakti

Urbo de Kulturo kaj sciencoRedakti

Laŭzano estas grava centro de scienco kaj kulturo. En la urbo troviĝas la Universitato de Laŭzano kaj la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano, la sidejo de la du institucioj tamen troviĝas ekster la urba teritorio en la komunumo Ecublens[1][2] . En Laŭzano ankaŭ troviĝas la sidejo de la Internacia Olimpika Komitato.

TrafikoRedakti

Pro ĝis kruta dekliveco la ĉefa linio de la metroo de Laŭzano funkcias en formo de funikularo, nome subtera kablotramo. Krome la urbo disponas pri densa bus- kaj trolejbusreto kaj tramlinio al la universitatoj en Ecublens.[3][4] La ĉefstacidomo de Laŭzano estas grava fervojlinio kun de la ĉefaj trajnlinioj al Ĝenevo, Valezo, Friburgo kaj Berno. Al Laŭzano kondukas pluraj kantonaj ĉefvojoj inter kiuj la kantona ĉefvojo n-ro 1, 5 kaj 9 kaj la svisa aŭtovojo A1, la svisa aŭtovojo A9 kaj la laŭzana urboaŭtovojo, kiu estas branĉo de la svisa aŭtovojo A1.

Historio kaj politikoRedakti

En la urbo estis subskribita la Traktato de Lausanne, en kiuj post la Unua mondmilito estis fiksitaj la landlimo de Turkio.

GefilojRedakti

Esperanto en LaŭzanoRedakti

En 1923 reprezentanton sendis IAES al la Internacia Kongreso de Stenografio en Laŭzano. En Laŭzano ekzistas aktiva Esperanto-klubo, nome la Laŭzana Esperanto-Societo (reta ligilo sube).

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti