Prilly
Prilly estas urbo kaj komunumo en la distrikto Okcidento Laŭzana en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 11522 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Prilly | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Blazono de Prilly | |||||
Preĝejo de Prilly | |||||
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Vaŭdo | ||||
Distrikto | Okcidento Laŭzana | ||||
Koordinatoj | 46° 32′ 4″ N 6° 36′ 18″ O / 46.53444 °N, 6.60500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 4″ N 6° 36′ 18″ O / 46.53444 °N, 6.60500 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 11522 | ||||
Areo | 2,19 km² | ||||
Alteco | 481 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1008 | ||||
Komunumkodo | 5589 | ||||
![]() | |||||
Situa mapo de Prilly | |||||
Geografio
redaktiLa komunumo Prilly situas okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, inter Laŭzano kaj Renes. La komunumo konsistas el la urbo Prilly kaj la vilaĝo Cery.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,19 km², de kiuj 5,5% estas kovritaj de arbaro, 11,9% servas por agrikulturo kaj 82,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Prilly limas en nordo al Jouxtens-Mézery, en nordnordoriento al Romanel-sur-Lausanne, en oriento al Le Mont-sur-Lausanne, en sudo al Laŭzano, kaj en okcidento al Renens.
Trafiko
redaktiTra Prilly pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Laŭzano al Payerne kaj la kantona ĉefvojo n-ro 9. Norde de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A9, kies plej proksima alveturejo situas en distanco de 3 kilometroj. En sudo la komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Ĝenevo.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Prilly datiĝas el la jaro 976 kiel in uilla que uocatur presliacus. Dum mezepoko la katedrala kapitolo de Laŭzano kaj la Abatejo de Saint-Maurice posedis bienojn kaj rajtojn en Prilly. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Voktejo Laŭzano poste ĝis ~2007 al la Distrikto Laŭzano, kiam ĝi surbaze de la administra reformo de 2006 estis atribuita al la nova Distrikto Okcidento Laŭzana.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Prilly – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)