Arbaro

densa aro de arboj
Ĉi tiu artikolo temas pri botanika termino. Por grafeoteoria termino rigardu la paĝon Arbo (grafeteorio).

Arbaro estas areo kun granda denseco de arboj. Ekzistas multaj difinoj de arbaro, surbaze de diversaj kriterioj[1]. Laŭ la difino de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (angla mallongigo : FAO) arbaro estas konsiderata areo de almenaŭ 5 000 kvadrataj metroj, kiam la arboj en regionoj kun tre malvarmaj vintroj altas almenaŭ tri metrojn, kaj en mezvarmaj regionoj almenaŭ sep metrojn, kaj kies kanopeo kovras pli ol 10 procentojn de la surfaco.

Mondmapo indikanta la procenton de arbara areo en ĉiu lando
Pluvarbaro de Hellyer Gorge ( Tasmanio ) estas konsiderata kiel gondvana relikvo.
Miksa foliarbaro en Stara Planina (Bulgarujo).
Tropika arbaro en Balio
Montarbaro de la Nacia Parko Celaque, Honduro.
Ĉealpa arbaro de koniferoj de la montaro de Malgranda Kaŭkazo, en Kartvelio.

Arbaroj estas gravaj kaj kreskas en multaj lokoj tra la mondo. Ili estas ekosistemo kiu inkluzivas multajn plantojn kaj bestojn. Tiu tipo de vegetaĵaro funkcias kiel habitato por organismoj, akvocirkulada reguliganto, grunda konservanto, konstituante unu el la plej gravaj aspektoj de la tera biosfero. Kvankam arbaro estas primare arbe klasifikita, arbara ekosistemo esence estas difinita kun pliaj specioj kiel ekzemple fungoj, herboj, arbustoj, arbedoj, insektoj, birdoj, mamuloj [2]. Multaj bestoj vivas en arbaroj kaj bezonas ilin por pluvivi.

Arbaroj povas esti trovitaj en ĉiuj regionoj kapablaj je apogado de arbokresko, ĝis la arbarlimo, krom kie la natura fajrofrekvenco estas tro alta, aŭ kie la medio estis difektita per naturaj procezoj aŭ homaj agadoj. Temperaturo kaj pluvokvanto estas la du plej gravaj aferoj por arbaroj. Multaj lokoj estas tro malvarmaj aŭ tro sekaj por ili. Arbaroj povas ekzisti de la ekvatoro ĝis proksime de la polusaj regionoj, sed malsamaj klimatoj havas malsamajn specojn de arbaroj. En malvarmaj klimatoj dominas pingloarboj, sed en temperita zono kaj tropikaj klimatoj arbaroj konsistas plejparte el florplantoj. Malsama pluvokvanto ankaŭ faras malsamajn specojn de arbaro. Neniuj arbaroj ekzistas en dezertoj, nur kelkaj arboj en lokoj kie iliaj radikoj povas atingi iom da subtera akvo.

La micelio kreskanta proksime al la grundo estas tre grava por la kresko kaj bonfarto de la arbaro. Grandega nombro da subteraj putrigantoj kune kun fungoj reciklas la nutraĵojn kaj mineralojn de la arbaro. Folio, kudrilo aŭ branĉo, kiu falis de arbo, iom post iom falas al la grundo, kaj la nutraĵoj en ĝi finfine finiĝas, per putriĝo, en la radiksistemon de la arbo, kaj tiel reen en la ciklon.

La tri ĉefaj arbarbiomoj estas pingloarbaroj, foliarbaroj, kaj tropikaj pluvarbaroj. Pli ol duono de la mondaj arbaroj troviĝas en nur kvin landoj (Brazilo, Kanado, Ĉinio, Rusa Federacio kaj Usono). Pli da arbaroj (45 procentoj) estas en la tropikoj ol iuj aliaj klimatoj.

Arbaroj enhavas 80% de la plantbiomaso de la Tero. La totala viva biomaso sur la Tero estas proksimume 550–560 miliardoj da tunoj C [3]. Duonarbaro, kun pli da malferma spaco inter arboj, estas ekologie diferenca de arbaro.

Arbaroj purigas la aeron kaj produktas oksigenon, tial ili antaŭenigas homan sanon. Pasigi tempon en la arbaro kaj aliaj naturaj medioj estis trovitaj por subteni la psikologian bonfarton de homo. Socio kaj arbaroj influas unu la alian, kaj pozitive kaj negative. Arbaroj disponigas ekosistemservojn al homoj, kaj ankaŭ povas influi ilian sanon. Homaj agadoj, inkluzive de la nedaŭrigebla uzo de arbarresursoj, povas havi negativan efikon al arbarekosistemoj, kondukante al senarbarigo.

Disvastiĝo redakti

Arbaroj kovras proksimume 9,4% de la surfaco de la tero (aŭ 30% de la tersupraĵo) en multaj diferencaj regionoj. Ili troviĝas en ĉiuj starejoj [4] kiuj estas taŭgaj por subteni arban kreskadon, je altitudoj ĝis la arbarolimo, escepte de kie la frekvencoj de naturaj fajra aŭ alia perturbo estas tro grandaj, aŭ de kie la vivmedio estas home ŝanĝita.

La latitudoj de 10° norden kaj suden de la Ekvatoro plejofte estas kovritaj de tropikaj pluvarbaroj, kaj la latitudoj inter 53°N kaj 67°N havas borealajn arbarojn. Ĝenerale, arbaroj kiuj estas superregataj de angiospermoj ( foliarbaroj ) estas pli specio-riĉaj ol tiuj dominataj de gimnospermoj (koniferarbaroj, montarbaro), kvankam esceptoj ekzistas.

 
Nubarbaro de Kinabalu-Monto en Borneo

Kelkfoje arbaroj entenas multajn arbospeciojn sur malgranda areo (kiel ĉe tropikaj humidaj arbaroj kaj ĉe mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj), aŭ relative malmultajn speciojn sur grandaj areoj (ekzemple tajgo kaj aridaj montaraj koniferarbaroj). Plejofte arbaroj gastigas multajn bestajn kaj plantajn speciojn, kaj la biomaso po area mezurunuo estas granda kompare kun tiu por aliaj vegetaĵarkomunumoj. Multe da tiu ĉi biomaso troviĝas subgrunde en la radiksistemoj kaj kiel parte malkomponita planta detrito. La ligna komponanto de arbaro enhavas ligninon, kiu relative malrapide malkomponiĝas kompare kun aliaj organikaj substancoj kiel celulozokarbohidrato.

Duonarbaroj distingiĝas de arbaroj pro la limigita kanopea kovraĵo : en arbaro la branĉoj kaj la folioj de apartaj arboj ofte renkontiĝas aŭ interplektiĝas, kvankam eblas ke ekzistas en arbaro senarbejoj aŭ arbarero-breĉoj [5] de diversaj dimensioj ene de arbara areo. Maldensarbaro prezentas pli kontinuan malferman kanopeon, kun arboj space reciproke pli foraj. Tiel pli da sunlumo povas penetri ĝis la grundo inter la arboj. Tiu arbartipo nature troviĝas kaj en tro malvarmaj kaj en tro sekaj regionoj de la mondo, do kie dens-arbarkreskado ne eblas pro limigantaj fizikaj faktoroj.

Klasifiko redakti

 
Koniferarbaro en Svisaj Alpoj (Svisa Nacia Parko).

Oni povas klasifiki arbarojn je diferencaj manieroj kaj je diferencaj skaloj de specifeco. Unu tia maniero estas laŭ la biomo en kiu ili ekzistas, kombine kun la vivodaŭro de la folioj de la superreganta specio ( ĉu ili estas ĉiamverdaj aŭ deciduaj ). Alia diferenco estas ĉu la arbaroj ĉefe konsistas el foliarboj, ĉu el pingloarboj, aŭ estas miksaj.

Fizionomio subdividas arbarojn surbaze de ilia ĝenerala fizika strukturo aŭ disvolviĝa fazo ( ekzemple : primara kontraŭ sekundara arbaro ).

 
Dorna arbaro en Ifaty, Madagaskaro, prezentante diferencajn speciojn (Adansonia (baobabon), Alluaudia procera kaj aliajn).

Arbaroj ankaŭ povas esti klasifikataj laŭ la nuntempe ĉeestanta superreganta arbospecio. El tio rezultas multaj arbartipoj (ekzemple : fagaro, kverkaro, pinaro).

Iom da mondaj arbar-klasifikaj sistemoj estas proponitaj, sed neniu estas obteninta universalan agnoskon[6].

La arbara tipologio de la Monda Konserveja Observa Centro estas plisimpligo de aliaj pli kompleksaj sistemoj ( ekzemple la Arbaraj kaj Maldensarbaraj 'Subformacioj' de UNESKO ). Tiu ĉi sistemo partigas la arbarojn de la mondo je 26 ĉefaj tipoj, kiuj rilatas kaj al klimataj zonoj kaj al ĉefaj tipoj de arboj. Oni povas arigi tiujn 26 ĉefajn tipojn je 6 pli larĝaj kategorioj : moder-pingla; moder-folia kaj moder-miksa; tropik-humida; tropik-seka; maldensarbara; kaj planteja. Ĉiu kategorio estas priskribita kiel aparta sekcio ĉi sube.

Moder-pingla redakti

 
Tajgo apud Saranpaul en nordorienta Uralo, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra, Rusujo. Arboj ampleksas Picea obovata (superreganta je dekstra riverbordo), Larix sibirica, Pinus sibirica, kaj Betula pendula.

Moderaj pingloarbaroj plejofte okupas kaj la pli alt-latitudajn regionojn de la Norda duonglobo, la alt-altitudajn zonojn kaj iujn modere varmajn areojn, speciale kun nutraĵ-malriĉaj aŭ alimaniere nefavoraj grundoj. Tiuj arbaroj tute aŭ preskaŭ tute konsistas el koniferarboj (gimnospermoj). En la Norda duonglobo, pinoj, piceoj, larikoj, abioj, pseŭdocugo kaj cugoj konstituas la kanopeon, sed aliaj taksonoj ankaŭ estas gravaj. En la Suda duonglobo la plej multaj koniferarboj, membroj de la araŭkariacoj kaj podokarpacoj, troviĝas miksite kun foliarbaj specioj. Tiuj ĉi miksaĵoj estas klasifikataj kiel foliarbaj kaj miksaj arbaroj.

Moder-folia kaj moder-miksa redakti

Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj inkluzivas esencan komponanton de arboj el la angiospermoj. Ĝenerale ili estas karakteriza por la mezvarmaj latitudoj, sed etendiĝas al malvarmetaj, precipe en la Suda duonglobo. Ili inkluzivas tiajn arbarajn tipojn kiel la miksajn arbarojn de Usono kaj siajn simetriaĵojn en Ĉinujo kaj Japanujo, Ĉilio kaj Tasmanio, la sklerofilajn arbarojn de Aŭstralio, Centra Ĉilio, la Mediteranea regiono kaj Kalifornio, kaj la sudajn notofagagajn (Nothofagus) arbarojn de Ĉilio kaj Novzelando.

Tropik-humida redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tropika arbaro.

Tropik-humidaj arbaroj inkluzivas multajn diferencajn arbarajn tipojn; la plej bone sciataj kaj plej vastaj el ili estas la malaltaĵaraj ĉiamverdaj foliaj pluvarbaroj. Ili inkluzivas, ekzemple, la sezone inundatajn marĉajn kaj la sek-grundajn arbarojn de Amazonio; la torfejajn marĉarbarojn kaj humidajn

 
Amazona arbaro apud Manaŭo, Brazilo.

dipterokarpajn (Dipterocapaceae) arbarojn de Sudorienta Azio; kaj la altarbarojn [7] de la Konga baseno. La tropikaj montaraj arbaroj ankaŭ estas entenitaj en tiu larĝa kategorio, ĝenerale subdividitaj en altajn kaj malaltajn montarajn formaciojn, surbaze de sia fizionomio, kiu varias laŭ altitudo.

La montarbaroj inkluzivas nubarbarojn, tiujn arbarojn je mezalta ĝis alta altitudo, kiuj elnube derivas signifikan parton de sia akvoprovizado, kaj gastigas riĉan abundon de nevaskulaj kaj vaskulaj epifitoj. Mangrovarbaroj ankaŭ apartenas al tiu larĝa kategorio, kiel same la tropikaj koniferarbaroj de Centrameriko.

Tropik-seka redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tropika arbaro.

Tropik-sekaj arbaroj estas karakterizaj de areoj en la Tropikoj kiuj estas sub la influo de sezona sekeco. La sezoneco de precipitaĵo kutime estas reflektata en la falfolieco de la arbara kanopeo, kun plejmultaj arboj estante senfoliaj dum pluraj monatoj jare. Tamen, en certaj kondiĉoj, ekzemple malpli fekundaj grundoj aŭ malpli antaŭdireblaj sekecaj reĝimoj, la proporcio de ĉiamverdaj specioj pligrandiĝas kaj la arbaroj estas karakterizitaj kiel sklerofitaj. Dornaj arbaroj, densaj malaltstaturaj vegetaĵaroj, kun granda proporcio de dornaj aŭ pikilaj specioj, troviĝas kie sekeco estas longdaŭra, kaj precipe kie paŝtiĝantaj bestoj multnombras. Sur tre malriĉaj grundoj, kaj precipe kie fajro estas ĉiamrevenanta fenomeno, arbaraj savanoj disvolviĝas.

Duonarbara redakti

Duonarbaroj estas vegetaĵaroj kun malfermaj kanopeoj kaj laŭkrona densgrado [8] de 10-30%. Ili precipe troviĝas en transiraj areoj ekde arbarizitaj [9] ĝis nearbarizitaj pejzaĝoj. La du ĉefaj zonoj en kiuj troviĝas tiuj ekosistemoj situas en la boreala regiono kaj en la sezone sekaj tropikoj. Je altaj latitudoj, norde de la ĉefa zono de la tajgo aŭ boreala arbaro, kreskadaj cirkonstancoj ne estas adekvataj por subteni kontinuan ferman arbarkanopeon, do tiu ĉi estas maldensa kaj nekontinua. Tiu vegetaĵaro alterne estas nomata malferma tajgo, duonarbaro kun likenoj, kaj arbara tundro. Ĝi estas speci-malriĉa, havas densan briofitan kovraĵon, kaj multfoje suferas pro fajro.

Planteja redakti

Forstaj plantejoj, plejofte celante la produktadon de timbro [10] kaj de fibroligno [11] mondvaste pliigas la totalan areon de arbaro. Ofte unuspeciaj [12] kaj/aŭ komponitaj de enmetitaj arbospecioj, tiuj ĉi ekosistemoj ĝenerale estas malpli gravaj kiel vivejoj por enlanda biodiverseco. Tamen, oni povas mastrumi ilin tiamaniere ke iliaj biodiversec-protektaj funkcioj pligrandiĝas. Supre sur la stokado de karbono, ili grandskale kontentigas ekosistemajn bezonojn kiel konservadon de nutraĵ-elementa kapitalo, protektadon de akvokolektaj areoj kaj grundostrukturo. Ankaŭ por malpezigi la premon sur praarbaroj kaj pli naturaj arbaroj pri konstruligno kaj fajroligno, ili ludas gravan rolon.

Subformacioj de UNESKO redakti

 
Satelita bildo de la Amazona arbaro, foje aludita kiel pulmo de la planedo.

28 arbaraj kategorioj estas uzataj por ebligi transformadon de arbaraj tipoj el naciaj kaj regionaj klasifikaj sistemoj al unu sola harmoniigita tipologio. La kategorioj dividiĝas en du grupojn, la moder-borealaj tipoj (13 kategorioj) kaj la tropikaj tipoj (15 kategorioj). Laŭ la bioma sistemo de Walther ili kovras ĉiujn biomojn escepte de la subtropika kaj la kontinenta, tro sekaj, kaj la polusa, tro malvarma por arbaro.

Ĉi sube la termino naturarbaro signifas ke la arbaro nature estiĝis, ke ĝi havas naturajn strukturon kaj konsiston, kaj ke en ĝi la homo relative malmulte intervenis. Ne ĉiam ĝi estas sinonimo de praarbaro.

Moder-borealaj arbartipoj redakti

  1. Ĉiamverda pingloarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, en kiu la kanopeo estas decidige (75 %) pingloarba kaj ĉiamverda.
  2. Decidua pingloarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, en kiu la kanopeo estas decidige (75 %) pingloarba kaj falfolia.
  3. Miksa foli/pingloarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, en kiu la kanopeo konsistas el pli-malpli egala miksaĵo de pinglaj kaj foliaj arbokronoj [13] (inter 50:50 % kaj 25:75 %).
  4. Ĉiamverda foliarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, kun kanopeo je pli ol 75 % ĉiamverda kaj folia.
  5. Decidua foliarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, en kiu pli ol 75 % de la kanopeo estas falfolia kaj kie foliarboj superregas (> 75 % de laŭkrona denseco).
  6. Dolĉakva marĉarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, kiu konsistas el arboj kun iu ajn miksaĵo de folia tipo kaj sezoneco, sed en kiu la superreganta media karakterizo estas la proksimeco de la grundakvonivelo al surfaco.
  7. Sklerofil-seka arbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, en kiu la kanopeo ĉefe konsistas el sklerofilaj foliarboj kaj estas je pli ol 75 % ĉiamverda.
  8. Perturbita naturarbaro – Iu ajn arbartipo supre, kiu ene havas signifikajn home pertubitajn areojn, inkluzive de trafaligado[14], lignorikolto, home kaŭzitaj fajroj, vojokonstruado, k.t.p.
  9. Duonarbaro – Naturarbaro, en kiu la laŭkrona denseco estas inter 10 kaj 30 %, kiel en la stepaj regionoj de la mondo. Arboj estas de iu ajn tipo : pinglaj, foliaj, arekacaj.
  10. Ekzot-specia plantejo – Intense mastrumada forsto kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, kiu home estas starigita, kun specioj, kiuj nature ne troviĝas en tiu regiono.
  11. Indiĝen-specia plantejo – Intense mastrumada forsto kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, kiu home estas starigita kun specioj kiuj nature troviĝas en tiu regiono.
  12. * Nespecifita forsta plantejo – Forsto, pri kiu oni indikas nur la vastecon sed nenian plian informon pri ĝia tipo. Tiuj donitaĵoj ĝenerale nur temas pri Ukrainujo.
  13. * Neklasifikita arbaro – Arbara dateno montranta nur la vastecon, sed nenian plian informon pri la arbartipo.

La kategorioj markitaj * estas kreitaj pro la nekompleteco de la informoj pri la arbartipo. Tial 26 kategorioj estas citataj, ne temas pri 28 kategorioj [15].

Tropikaj arbartipoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tropika arbaro.
 
La pluvarbaro de Fatu Hiva, ( Markizinsuloj ).
  1. Malaltaĵar-ĉiamverda foliarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitudo de 1 200 m, kiu montras malmultan aŭ nenian sezonecon, la kanopeo estante je pli ol 75 % ĉiamverda folia.
  2. Suba montarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, inter altitudoj ekde 1 200 ĝis 1 800 m, kun iu sezoneca reĝimo kaj foli-tipa miksaĵo.
  3. Supra montarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, super altitudo de 1 800 m, kun iu sezoneca reĝimo kaj foli-tipa miksaĵo.
  4. Dolĉakva marĉarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitudo de 200 m, kunmetita el arboj kun iu miksaĵo de folia tipo kaj sezoneco, sed en kiu la superreganta media karakterizo estas la apudeco de la grundakvonivelo al surfaco.
  5. Kvazaŭĉiamverda humida foliarbaro – Naturarbaro kunlaŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitudo de 200 m, en kiu inter 50 kaj 75 % de la kanopeo estas ĉiamverda, pli ol 75 % estas foliarboj, kaj la arboj montras sezonecon pri florado kaj fruktado.
  6. Miksa foli/pingloarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitudo de 1 200 m, en kiu la kanopeo konsistas el pli-malpli egala miksaĵo de pinglaj kaj foliaj kronoj (inter 50:50 % kaj 25:75 %).
  7. Pingloarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitude de 1 200 m, en kiu la kanopeo decidige estas (je pli ol 75 %) pingla.
  8. Mangrovo – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, kiu konsistas el specioj de mangrovarboj, kiu laŭlongas la marbordojn kaj troviĝas en aŭ apud saleta akvomarakvo.
  9. Perturbita naturarbaro – Iu ajn arbartipo supre, kiu ene havas signifajn home perturbitajn areojn, inkluzive trafaligado aŭ finhakado por lignorikolto, home kaŭzitaj fajroj, vojokonstruado, k.t.p.
  10. Decidua/duon-decidua foliarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitudo de 1 200 m, en kiu inter ekde 50 ĝis 100 % de la kanopeo estas falfolia kaj kie foliarboj superregas (> 75 % laŭkrona denseco ).
  11. Sklerofil-seka arbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitudo de 1 200 m, en kiu la kanopeo ĉefe konsistas el sklerofilaj foliarboj kaj estas je pli ol 75 % ĉiamverda.
  12. Dornarbaro – Naturarbaro kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, sub altitudo de 1 200m, en kiu la kanopeo ĉefe konsistas el falfoliaj arboj kun dornoj; sukulentaj fanerofitoj kun dornoj povas abundi.
  13. Duonarbaro – Naturarbaro en kiu la laŭkrona denseco estas inter 10 kaj 30 %, kiel en la savanaj regionoj de la mondo. Arboj estas de iu ajn tipo : ekzemple pinglaj, foliaj, arekacaj.
  14. Enmetit-specia plantejo – Intense mastrumada forsto kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, kiu home estas starigita kun specioj kiuj nature ne troviĝas en tiu regiono.
  15. Indiĝen-specia plantejo – Intense mastrumada forsto kun laŭkrona denseco de pli ol 30 %, kiu home estas starigita kun specioj kiuj nature troviĝas en tiu regiono.

Graveco redakti

Arbaroj kutime enhavas grandan nombron da arboj kreskantaj ĉe malsamaj altecoj, kun malalta vegetaĵaro sur la arbara grundo. Arbaro en sia natura formo estas vivejo por multaj specioj de bestoj kaj plantoj, inkluzive de multaj endanĝerigitaj specioj kiuj estas oftaj nur en certaj arbaroj, kaj la detruo de la arbaro kaŭzas ilian formorton.

La arboj en la arbaro sorbas karbondioksidon de la aero kaj elsendas oksigenon, tiel helpante la aerkvaliton sur la Tero. Pro tio, arbaroj foje estas nomitaj "verdaj pulmoj".

Malapero de arbaroj/Forstmastrumado redakti

 
Daintree Pluvarbaro (Aŭstralio)

La scienca studado de arbarspecioj kaj de ilia reciproka influo sur la medio estas nomata arbarekologio, dum la entreprena gvidado de arbaroj nomiĝas forstmastrumado. Tiu ĉi same kun la entreprena celo kaj la forstaranĝado, aŭ la ordigado kaj planado de la forstaj agadoj, multe aliiĝis dum la lastaj jarcentoj, kun rapidaj ŝanĝoj ekde la 1980-aj jaroj, ĝis kulmino en praktikon kiun oni indikas kiel daŭran forstmastrumadon. Arbarekologoj enfokusigas arbarajn modelojn kaj procesojn celante klarigon de rilatoj inter kaŭzo kaj efiko. Forstistoj kiuj praktikas daŭran forstmastrumadon enfokusigas la integradon de ekologiaj, sociaj kaj ekonomiaj valoroj, ofte kunlabore kun lokaj komunumoj kaj aliaj koncernatoj. Hom-faritaj faktoroj kiuj povas influi arbarojn inkluzivas arbarekspluatadon, urban plivastigadon, hom-kaŭzitajn arbar-fajrojn, acidan pluvon, infestadajn speciojn, arbarfragmentadon, kaj la celdirektitan forbruligon de arbaroj aŭ brulmastrumadon de la migra kampokultivado.

La malapero kaj rekreskado de arbaro kondukas al diferencigo de du larĝaj arbartipoj, primara kaj sekundara arbaro. Ekzistas ankaŭ multaj naturaj faktoroj, kiuj povas kaŭzi ŝanĝojn en arbaroj en la daŭro de la tempo, inkluzive de arbarfajroj, insektoj, malsanoj, vetero, konkuro inter specioj, k.t.p.. En 1997, la Instituto pri Mondaj Rimedoj registris ke nur 20% de la originaj arbaroj de la mondo restis sendifekte en ĝeneralaj trajtoj [16]. Pli ol 75% de tiuj sendifektaj arbaroj troviĝas en tri landoj – la tajgo de Rusujo kaj Kanado kaj la pluvarbaro de Brazilo. En 2006 tiu informo [17] estis aktualigita uzante la freŝdatajn disponeblajn satelitajn bildojn.

Primara arbaro ĉefe karakteriziĝas pri naturaj modeloj de diverseco kiuj disvolviĝas laŭ sciataj sin sekvigantaj fazoj. Ĝi ĉefe ampleksas indiĝenajn speciojn. Tie ĉi la naturaj formacioj kaj procesoj ne estas ŝanĝitaj kun frekvenco aŭ intenseco kiuj estus aliigintaj la naturajn strukturon kaj konsiston de la habitatoj. Sekundara arbaro signifike gastigas elementojn kiuj originis el aliaj regionoj aŭ habitatoj.

Relative etaj areoj de urbaj arbizitaj [18] terenoj, kelkfoje ene de parkoj, povas esti mastrumataj laŭ la principoj de urba forstmastrumado. Urbaj forstoj estas kreitaj por loka homa profito. Estas sufiĉe agnoskita ke pasigante tempon en pli natura medio, reduktas streson kaj plibonigas homan bonfarton kaj sanon.

Ekonomio redakti

 
Arbarĝardeno de Robert Hart en Shropshire.

Forstado estas ekonomia administrado de arbaroj. Tradicia enspezo venas el lignoproduktado, sed estas multaj aliaj, ĉefe depende de la arbospecioj.

Arbarĝardenado estas facile eltenebla ĝardena plan-baza sistemo de manĝoproduktado kaj agrikultura forstado bazita sur arbaraj ekosistemoj, miksante fruktajn kaj nuksajn arbojn, arbustojn, herbojn, grimpoplantojn kaj staŭdojn kiuj havas produktadon rekte uzebla por homoj. Profitante la uzadon de akompanaj plantoj, tiuj povas esti intermiksitaj por kultivi serion de tavaloj, por konstrui arbarajn habitatojn.

En moderna socio kie turismo okupas gravan rangon, rura turismo kaj turismo por ĝui naturon, observi birdojn aŭ arbospeciojn estas relative ĵusa ekonomia resurso. La sistemo de naciaj parkoj kontribuas al tio.

Silvo redakti

Silvo estas sinonimo de la vorto arbaro, uzata precipe en beletro, kaj tie speciale en poezio. Silvo etimologie devenas de la latina silva. En scienca terminologio, silvo ankaŭ estas uzata por signi certajn arbarajn formaciojn kiaj la laŭrisilvojn. Oni retrovas la terminon ankaŭ ĉe la forstistoj kiel silvikulturo, kio signifas : arbarkultivon (PIV2) aŭ la tutaĵon de la agadoj (trafaligado, elfaligado, junigado, k.t.p.) por obteni plej utilan forston.

Ekskursoj kaj promenoj [19] redakti

 

Sata verdo, freŝa aero, kvieto: Promeno en arbaro estas multe pli ol nur pura malstreĉiĝo, povus esti ke ekskursoj al arbaroj efikas pozitive al koro, imunsistemo kaj al la animstato.

Ekzistas apenaŭ io kio tiel bone taŭgas por forŝalti ŝarĝojn kaj por repreni forton ol promeno en arbaro. Ĝi liberigas la kapon, trankviligas la pulson, refreŝigas kaj plivigligas onin. Tamen multaj homoj eĉ ne antaŭimagas tion: Promeno en arbaro servas al multe pli ol nur por doni malstreĉiĝon. Laŭ kelkaj aspektoj ĝi ofertas simile grandan porsanan utilon kiel ŝvitiga sporto.

Multaj homoj subtaksas tiun efikon ĉar la energikonsumo dum promeno ne aperas tiel alta. Sed kiu survojas dum sufiĉe longa tempo, tiu same bruligas grandan kvanton da kalorioj. Dum la irado oni faras la duoblan nombron da paŝoj ol dum kurado, kaj ĉe ĉiu paŝo maso estas movata. Tio postulas muskolan laboron. Dum la kurado la laboro ĉe ĉiu unuopa paŝo ja estas pli granda, sed multaj malgrandaj paŝoj konsumas finfine proksimume la saman kvanton da energio ol malmultaj fortostreĉaj paŝoj.

Plua pozitiva utilo de la irado: Nur 3000 paŝoj ĉiutage pli evidente sufiĉas por signife redukti la riskon por sklerozo de arterioj - kaj tiel por korinfarkto kaj apopleksio. Kaj ke certe ankaŭ ludas rolon, kie oni promenas. Ŝajnas esti ĝuste la arbara aero kiu estas aparte bona por la koro-sangocirkula sistemo. Ĉe la enarbaraj promenoj la sangopremo malaltiĝis signife, la pulmokapacito pligrandiĝis kaj la elasteco de la arterioj pliboniĝis. Aliflanke ĉe la enurbaj promenoj ne montriĝis diferencoj de la mezurvaloroj.

Enarbaraj promenoj malaltigas la sangopremon kaj la korfrekvencon, krome la elŝuto de adrenalino kaj pro tio la stresnivelo estas malpli alta ol post ekskurso al urbo. Krome irado en arbaro evidente aktivigas kancermortigajn ĉelojn kaj ke tiu efiko daŭras almenaŭ dum sep tagoj post la promenoj.

Ĝis nun estas nur supozoj, sed la esploristoj konjektas ke interalie tiel nomataj fitoncitoj ludas rolon ĉe tio. Plantoj produktas tiujn substancojn por protekti sin kontraŭ infektantoj kaj damaĝantoj. Promenantoj en arbaro enspiras la fitoncitojn kaj eble profitas de la plifortiga efiko sur la imunsistemon.

Estas multe da spekulado pri la sanakcela forto de la arbaro. Tamen estas fakto ke oksigeno, kvieto kaj eteraj odoraĵoj bonfartigas al nia korpo kaj menso. En arbaro la aero estas tiom senpolva kiel aliloke nur en montaro aŭ ĉe la maro. La koncentriĝo de polveroj tie estas nur unu ĝis dek procentoj ol tio estas en la urboj.

Enarbaraj promenoj plialtigas la memvalorsenton, levas la humoron kaj reduktas streson. La efiko plifortiĝas se survoje situas lago aŭ se rivereto plaŭdetas. Promenoj en arbaro vekas vivoĝojon kaj tio verŝajne estas la sekreto pri la larĝa bonefiko de enarbaraj promenoj.

Fulmfrapoj [20] redakti

Fulmoj en arbaro estas interesa fenomeno. Fulmo scipovas trafi arbon, kiu poste plu vivas. Alifoje, kiam fulmo frapas, la arbo mortas. Kelkfoje arbo pro tiu frapo ardas. Ofte fulmo batas tiel forte, ke la trafita arbo rompiĝas en pecetojn. Povas ankaŭ okazi, ke pro la fulmobato de unu arbo, mortas aliaj arboj kreskantaj proksime. Okazas tiel, ĉar arboj estas konektitaj per siaj radikoj, kio povas alkonduki al la morto de pli granda nombro de proksimaj arboj. Fulmo kiel elektra malŝarĝiĝo trafas unu arbotrunkon kaj sekve facile traigas radikojn de najbaraj arboj en la grundo. Interesa afero estas, ke ne nur fulmoj elvokas incendiojn de arbaroj, sed kelkfoje grandaj incendioj povas elvoki fulmojn. Tio povas okazi, kiam dum incendioj en nuboj ekestas frotoj de gasoj kaj cindroj.

Foje oni trovas en sablo longforman ŝtonan objekton, kaj kelkaj homoj nomas ĝin fulma ŝtono, pensante ke ĝi estas postrestaĵo de fulmo, kiu trafis sablon, kiu sablo tiuloke vitriĝis. Tamen ili eraras, ĉar temas pri postrestaĵo de besteto, kiu vivis antaŭ milionoj da jaroj kaj nomiĝas belemnito. Slavoj kredis, ke tio estas sageto de Peruno (la dio de tondro kaj fulmo) kaj ili uzis ĝin kiel amuleton.

Iun belan tagon, kiam neniu esperus ŝtormon, foje ektondris kaj fulmo frapis altan, maljunan, sed vivan piceon, apud arbaristejo. La arbo komencis bruli, do devis alveni fajrobrigado, kiu per siaj akvokanonoj komencis intense priverŝi la flamojn kaj post kelka tempo malŝaltis sian aparataron. Sed post kvin minutoj la piceo denove brulis. La fajrobrigado ripetis sian agon trifoje, tamen la fajro ne volis malaperi kaj fine la ardantaj branĉoj faladis teren. Ne estis alia solvo ol detranĉi la arbon, kiu ardante fariĝis la minaco por la arbaristejo. Kiam la piceo fine falis, ĝi plu ardis interne kaj fumis, kio mirigis ĉiujn ĉirkaŭe.

Certe ĉiu scias, ke dum ŝtormo en arbaro estas tre malprudente kaŝiĝi sub arbo. Des pli kiam tiu arbo kreskas ie aparte, ĉar ĝuste tiujn objektojn elektas fulmoj. Maljunaj arbaristoj parolas, ke laŭlonge de padoj de bestoj fulmoj ne trafas arbojn. Eble trovinte tian padon, vi povos sekure pasigi ŝtormon, kiu surprizos vin en la arbaro. Kiam oni aŭdas abruptan tondron jam oni rapide fuĝu el arbaro, kie tuj fariĝis terure mallume. Do oni forlasu do arbaron, kiam tondras. Revenu tien pli bone post la ŝtormo, kiam tie ŝvebas nebuloj kaj vaporo, kio postlasos certe belajn impresojn.

Listo de arbaroj en diversaj landoj kaj regionoj redakti

 
La bordoj de la Amazono en la brazila subŝtato Parao
 
Arbaro apud salakva lago Taukliman ĉe la Nigra Maro (Bulgarujo).
 
Foliarbaro en Landskrona, Svedujo.

  Anglio

  Brazilo

  Ĉeĥio

  Danio

  Francio

  Germanio

  Hungario

  Pollando

Arbaroj ne plu ekzistantaj redakti


Vidu ankaŭ redakti

 
Biodiverseco en 15-jara rearbarigata tero.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri arbaro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[21]:

  •  
     Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro. 
  •  
     En landoj transmaraj estas oraj arbaroj. 
  •  
     Pro multo da arboj li arbaron ne vidas. 

Citaĵoj redakti

  •  
     La animo kurbiĝas de la tretado sur pavimento. Kun arboj oni povas paroli kiel kun fratoj kaj ĉe ili oni ŝanĝas sian animon. La arbaroj silentas. Sed ili ne estas mutaj. Kaj kiu ajn venas, ili konsolas ĉiun. 
    — Erich Kästner

Referencoj redakti

 
poacoj povas konstitui arbarojn : bambuarbaro en Japanujo[22].
  1. Lund, H. Gyde (2006). “Guide for Classifying Lands for Greenhouse Gas Inventories”, Journal of Forestry (angle) 104 (4), p. 211–216. Alirita 2013-04-05.. 
  2. Stamets, Paul. (2005) Mycelium Running: How Mushrooms Can Help Save the World (angle). Berkeley: Ten Speed Press, p. 35 . ISBN ISBN 1-58008-579-2.
  3. Bar-On YM, Phillips R, Milo R (June 2018). "The biomass distribution on Earth". Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America. 115 (25): 6506–6511. Bibcode:2018PNAS..115.6506B. doi:10.1073/pnas.1711842115. PMC 6016768. PMID 29784790.
  4. Simon, Karl-Hermann (kompil.). (1995) Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Eberswalde: Förderverein Lexicon Silvestre e.V., p. 1.
  5. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 47
  6. Jenkins Martin D.; Groombridge Brian. (2007) Atlas Of Biodiversity.pdf World Atlas of Biodiversity: Earth's Living Resources in the 21st Century (angle). World Conservation Monitoring Centre, United Nations Environment Programme.
  7. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 12
  8. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 44.
  9. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 10.
  10. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 32.
  11. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 55.
  12. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 16.
  13. Simon, Karl-Hermann (kompil.) 1995, p. 5.
  14. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 24
  15. United Nations Environment Programme, World Conservation Monitoring Centre, Background to Forest Mapping & Data Harmonisation, retrieved 20 March 2007 [1] Arkivigite je 2009-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
  16. World Resources Institute, 1997. The Last Frontier Forests: Ecosystems and Economies on the Edge
  17. angle Sendifektaj arbaroj
  18. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 10
  19. Esperanta Retradio Sanakcelaj promenoj en arbaro, la 6an de marto 2014
  20. Esperanta Retradio: Fulmofrapoj en arbaro, la 5an de aprilo 2020
  21. Proverboj en Esperanto. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-08.
  22. Gathy, Pierre 1973

Bibliografio redakti

  • Dajoz, Roger 1980 : Écologie des insectes forestiers. Gauthier-Villars, Paris, 490 pp. ISBN 2-04-010808-4 france
  • Doyen, André 1976 : La forêt, écran antipollution ? Tijdschrift van de Koninklijke Belgische Bosbouwmaatschappij, 83/2, 71-77. france
  • Duchiron, Marie-Stella 2000 : Strukturierte Mischwälder. Ein Herausforderung für den Waldbau unser Zeit, Parey Buchverlag Berlin 2000, Blackwell Wissenschafts-Verlag, Berlin-Wien, 256 pp. ISBN 3-8263-3269-5 germane
  • Gathy, Pierre 1973 : Un voyage d'étude au Japon, Tijdschrift van de Koninklijke Belgische Bosbouwmaatschappij, 80/8-9, 321-361. france
  • Jenkins Martin D., Groombridge Brian 2007 : World Atlas of Biodiversity: Earth's Living Resources in the 21st Century, World Conservation Monitoring Centre, United Nations Environment Programme, alŝutita 2007-03-20 [2]. angle
  • Leibundgut, Hans 1983 : Der Wald. Eine Lebensgemeinschaft, Verlag Huber, 212 pp., ISBN 3-7193-0879-0 germane
  • Lund, H. Gyde (coord.) 2006 : Definitions of Forest, Deforestation, Afforestation, and Reforestation. Gainesville, VA: Forest Information Services. Available from: ComcastNet-gyde. angle
  • Otto, Hans-Jürgen 1998 : Écologie forestière, Institut pour le Dévelopement Forestier, Paris, 397 pp. ISBN 2-904740-65-1 france
  • Peisl, Peter 1994 : Wald und Wüste. Vergleich zweier gegensätzlicher Naturräume, novjarfolio, Naturesplora societo en Zuriĥo (NGZH), ( Arbaro kaj dezerto ). germane
  • Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. esperante
  • Stamets, Paul 2005 : Mycelium Running, Ten Speed Press, 35 pp. ISBN 1-58008-579-2 angle
  • Van Miegroet, M. 1976 : Van bomen en bossen. Wetenschappelijke Uitgeverij E.Story-Scientia P.V.B.A., Antwerpen-Brussel-Gent-Leuven, 2 delen, 1 166 pp., 468-507. nederlande
  • Van Miegroet, M. 1994 : Natuurgericht beheer van bossen. Uitgeverij Pelckmans, Kapellen, 368 pp. ISBN 90-289-2068-4 nederlande

Eksteraj ligiloj redakti