Dipterokarpo

Genro de plantoj

La dipterokarpo (Dipterocarpus) estas orientalisa genro de angiospermoj kaj la genro-tipo de la familio de la dipterokarpacoj (Dipterocarpaceae). La genro entenas ĉirkaŭ 70 speciojn, kiuj troviĝas en Sudorienta Azio. Ĝi estas grava komponanto de la dipterokarpaj arbaroj. La nomo de la genro devenas de la greka lingvo kaj signifas "fruktoj kun du flugiloj".

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dipterokarpo
Dipterocarpus retusus
Dipterocarpus retusus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Dipterokarpacoj Dipterocarpaceae
Genro: Dipterocarpus
C.F.Gaertn.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genro konsiderinde gravas por la produktado de konstruligno kaj tiu ĉi estas vendita sub la komerca nomo Keruingo. Tamen ĝi ne estas tiel grava kiel ŝoreo.

La gurjano, kiu estas ĉefa komerca konstrulignospecio troviĝas en Andamanoj kaj estas membro de tiu genro. La gurjanoligno estas tre grava por la fabrikado de tavolligno.

Elektitaj specioj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. angle R. Hédl, M. Svátek, M. Dancak, Rodzay A.W., M. Salleh A.B., Kamariah A.S. A new technique for inventory of permanent plots in tropical forests: a case study from lowland dipterocarp forest in Kuala Belalong, Brunei Darussalam Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine, In Blumea 54, 2009, p 124–130. Publié 30. 10. 2009.