Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj

Orientalisa WWF-ekoregiono en la biomo : tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Malaja Duoninsulo. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "karenaj-tenaserimaj humidaj arbaroj"; ĝi ankaŭ situas en la "hindoĉina biodiverseco-riĉaĵejo" laŭ la organizo Naturprotekto Internacie.

Tutmonda situo de la tropikaj humidaj foliarbaroj.
Arbaroj en Nacia Parko Kaeng Kraĉan, Tajujo.

Priskribo redakti

La ekoregiono kovras 97 300 kvadratajn kilometrojn en la montara suda parto de Tenaserim-Montaro kiu disigas Tajujon kaj Birmon de la multvombraj etaj montaroj de duoninsula Tajujo. Tiu ekoregiono ankaŭ inkludas la vastajn malaltaĵajn ebenaĵojn kiuj troviĝas inter la duoninsulaj montaroj kaj ĝis freŝdataj jardekoj subtenis vastan malaltaĵan arbaron. La suda limo de tiu ekoregiono estas difinita per la Kangar-Pattani flaŭra limo kiu disigas la hindoĉinan ekoprovincon de Malesio (en la sundalanda kaj filipina ekoprovinco).

La jara precipitaĵo pliiĝas suden ĉar la daŭro de la seka sezono kaj la influo de la antaŭ-musona sekec-premo malpliiĝas. La sudaj montaroj ricevas pluvon kaj el la nordoriento kaj el sudokcidento tiel ke, malsame ol ĉe la pli nordaj montaroj, ne ekzistas signifa pluvombro.

Flaŭro redakti

 
Tipa pejzaĝo en Nacia Parko Ao Fang Nga.

La vegetaĵaro de tiu ekoregiono ampleksas kaj malaltaĵan kaj montaran arbaron. Ĝi estas transira inter la sekaj-deciduaj arbaroj de centra Tajujo je 12°N, kie klimaksaj specioj inkludas grandan tektonon kaj Xylia dolabriformis, kaj sezone ĉiamverdajn pluvarbarojn kiuj troviĝas sude de ĉirkaŭ 6°N. Tropikaj foliarboj el la familio de la dipterokarpacoj superregas la arbarojn tra la ekoregiono, sed la specioj ŝanĝas kaj altitude kaj latitude. La diversaj dipterokarpacaj arbaroj kiuj troviĝas en la suda parto de tiu ekoregiono ampleksas multnombrajn speciojn kiajn Dipterocarpus alatus, D. griffithii, D. laevis, D. turbinatus, Shorea spp., Hopea odorata, Fagraea fragrans, Bassia longifolia, Mesua ferrea, Delina sarmentosa, Tetracera assa, Dillenia aurea, kaj Talauma mutabilis. La maturaj arbararboj havas apogilradikojn kaj portas multajn lianojn kaj epifitojn, inkluzive de la Drynaria-filikojn, kaj pli ol 700 da orkidospeciojn. Karakterizaj estas la rotangoj, dornaj grimpantaj palmoj, en ne perturbitaj kreskejoj. Sed ilia ekonomia valora signifas ke ili estas plejparte forigitaj en la pli alireblaj neprotektataj arbarejoj. Likenoj kaj algoj estas ankaŭ komponantoj de la epifita komunumo.

Faŭno redakti

Tiu ekoregiono enhavas unu el la plej sendifektajn bestarojn de Hindoĉinujo, inkluzive de unu el la plej riĉaj mamulaj kuniĝoj en Azio. La faŭno estas ankaŭ aparta, kun karakterizoj de la insuloj de Malaja Insularo same kiel de tiuj de la montaroj de Ĉinujo kaj Hindujo. La relative sendifekta kaj apuda monteta kaj montara vivejoj havas eblojn por konservi vastajn pejzaĝojn kiuj provizos per taŭga biotopo por subteni viveblajn populaciojn de la plej granda azia karnomanĝulo, la tigron kaj la azian elefanton. Multnombraj aliaj mamuloj estas konservade gravaj, precipe la nekaptebla kaj endemia Feaa muntjako (Muntiacus feae). La populacio de la malaja tapiro (Tapirus indicus), la sola malnova-monda tapiro-reprezentanto, estas estinta draste reduktita. Ĝi postvivas en la montetaj kaj montaraj protektataj areoj de tiu ekoregiono kaj en dissemataj enklavoj tra duoninsula Malajzio kaj en Sumatro. Pluraj primatoj troviĝas en tiuj arbaroj kaj inkludas la endanĝerigatan Trachypithecus melalophus kaj ankaŭ Loris nycticebus, etan noktan prasimion. Aliaj specioj de konservada koncerno estas la vesperto Dyacopterus spadiceus, la endanĝerigata nebula neofeliso, la leopardo, la malaja urso, la binturongo, la gaŭro kaj la bantengo.

Estas registritaj 560 da birdospecioj. Tamen kaŭze de la rapida habitatodetruo en la malaltaĵaroj, multaj de tiuj arbarbirdoj estas minacataj. Unu el la plej krize endanĝerigataj, Gurnej-pito (Pitta gurneyi), estas endemia en la ekoregiono. Tiu specio, iam supozate formortinta, postvivas en iuj ejoj de la malaltaĵa arbaro en la centra parto de duoninsula Tajujo. Pli ol dudek kvin paroj estas trovitaj en iuj de la lasta postrestanta arbaro, kaj tiu arbaro nuntempe situas ene de Faŭno Rezervejo Bang Kram. La malaja pavofazano (Polyplectron malacense) estas endemia en la montetaj kaj kaj montaraj arbaroj de la ekoregiono. La malaltaĵaj, aluviaj kaj marĉaj arbaroj ankaŭ subtenas grandan variecon de akvobirdoj. La specioj varias de la granda kaj kolorplena purpura porfirio (Porphyrio porphyrio) al pluraj majestaj ardeedoj. La malaltaĵaj, montetaj kaj montaraj dipterokarpacaj arbaroj gastigas plurajn speciojn de buceredoj. Tiuj ĉi preferas nestumi en altaj arboj (kutime dipterokarpoj) en praarbaroj. Minimume naŭ buceredospecioj troviĝas en tiuj arbaroj kaj inkludas la kvazaŭ formortinta Aceros corrugatus.

Minacoj kaj konservado redakti

Estas dudek du arbarrezervejoj kiuj kovras 11 530 da kvadrataj kilometroj, aŭ 12 procentojn de la ekoregiona areo. La plimulto de tiuj protektejoj situas en Tajujo. Grandaj unuoj de sendifekta sezone ĉiamverda arbaro postrestas en Birmo, sed plejofte sen protekto. En tiu ĉi lando nuntempe eĉ protekto ne estas efika kaŭze de politika nestabileco de la regiono.

Post la tajlanda malpermeso de arbarekspluatado en 1988, Birmo permesis al tajaj kompanioj vastajn arborikoltajn koncesiojn, kaj neleĝa ekspluatado estas estinta komuna la lastajn jarojn. La grundoj de tiu ekoregiono estas tre vundeblaj por erozio kiam ili estas elmetitaj, kaj la efikoj de vastaj forhakadoj estus katastrofaj.

Vidu ankaŭ redakti


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj   Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio,   Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj   Brunejo,   Indonezio,   Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo   Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj   Kamboĝo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj   Barato,   Butano,   Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj   Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Bangladeŝo,   Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj   Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj   Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj   Barato,   Bangladeŝo,   Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj   Ĉinio, Laoso,   Birmo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj   Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj   Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj   Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas   Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj   Birmo,   Malajzio,   Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano   Tajvano

Eksteraj ligiloj redakti