Muntjakomunĝako (Muntiacus) estas orientalisa genro de la cervedoj. Ili havas sveltan, muskolan korpon, longajn kaj maldikajn krurojn, mezlongan, lanuge hararan voston. La fela hararo estas mallonga, glata kaj kompakta, supre flavbruna, ĉekole helbruna. La mentono, gorĝo, ventroposto estas blanka, la ventroantaŭo estas flava. Sur la kruroj, super la nigraj hufoj troviĝas blanka makulo. La bazo de la kornaroj estas tre longa (8–10 cm). Ĝia tuta korpolongo estas 115–126 cm, el kio 15–18 cm estas la vosto. La ŝultroalto estas 65–70 cm.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Muntjako

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Remaĉuloj Ruminantia
Familio: Cervedoj Cervidae
Subfamilio: Muntiacinae
Genro: Muntjako Muntiacus
Rafinesque, 1815
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas dek specioj:

Ili vivas en Sumatro, Javo, Borneo, Malaja Duoninsulo, kaj Himalajo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti