La Pitedoj (Pittidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. Temas pri malgrandaj, kurtvostaj kaj turdo-similaj arbarloĝantoj kun bunta plumaro. El la 32 specioj kelkaj montras fortan seksdimorfismon, dum ĉe aliaj specioj la seksoj havas saman koloron. Ĉiuj specioj apartenas al la genro Pito.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pitedoj
Pitta brachyura
Pitta brachyura
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Pittidae
Swainson, 1831
Genro: Pitta
Vieillot, 1816
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

La familio de la Pitedoj estas precipe orientalisa (26 specioj) kaj aŭstralazia (4 specioj). Nur du specioj apartenas al la afrotropisa ekozono.

Generado redakti

Pitedoj konstruas grandajn ovalajn aŭ kupoloformajn nestojn en pendantaj branĉoj aŭ en arbustoj. Tiu entenas du ĝis sep brile blankajn aŭ izabelkolorajn (helflavajn) ovojn kun ruĝecaj ĝis purpurkoloraj ŝprucmakuloj kaj punktoj.

Specioj redakti

Bluflugila pito povas esti:

  • Kurtvosta pito (Pitta brachyura)
  • Moluka pito, Malgranda bluflugila pito (Pitta moluccensis)
  • Longbeka pito, Granda bluflugila pito (Pitta megarhyncha)

Referencoj redakti