Paseroformaj birdoj

(Alidirektita el Paseroformaj)

Paseroformaj estas ordo de birdoj, kiu inkluzivas pli ol duonon de ĉiuj birdospecioj. Foje konataj kiel ripozbirdoj aŭ, eĉ, malpli taŭge, kiel kantobirdoj, la paseroformaj formas unu el la plej diversaj teraj ordoj de vertebruloj: kun ĉirkaŭ 5,093 specioj[1], ĝi estas preskaŭ duoble tiom diversa kiom la plej granda ordo de mamuloj, la Ronĝuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Paseroformaj birdoj
Ekde la supra dekstra angulo laŭ la direkto de la horloĝo: Ploceus velatus, Cinnyris osea, Blua garolo, Dompasero, Granda paruo, Griza korniko.
Ekde la supra dekstra angulo laŭ la direkto de la horloĝo: Ploceus velatus, Cinnyris osea, Blua garolo, Dompasero, Granda paruo, Griza korniko.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornitoj Neornithes
Passeriformes
Linnaeus, 1758
Subordoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Passer domesticus

La nomo "paseroformaj" devenas el Passer domesticus, la scienca nomo de la tipa specioPasero – kaj el la latina termino passer por la Paseroj kaj similaj etaj birdoj.

Origino kaj evoluo redakti

La evolua historio kaj rilatoj inter la paseroformaj familioj restis sufiĉe misteraj ĝis ĉirkaŭ la fino de la 20-a jarcento. Multaj paseroformaj familioj estis grupigitaj kune surbaze de morfologiaj similaĵoj kiuj, kiel oni supozas lastatempe, estas la rezulto de konverĝa evoluo, kaj ne de proksima genetika rilato. Ekzemple, la trogloditedoj de norda hemisfero, tiuj de Aŭstralio, kaj tiuj de Novzelando aspektas tre similaj kaj kondutas ankaŭ simile, kaj tamen apartenas al tri apartaj branĉoj de la familiarbo de la paseroformaj; ili estas tiom nerilataj kiom eblas ene de la Paseroformaj.

Multe da priserĉado restas nefarita, sed antaŭeniro en molekula biologio kaj plibonigita paleobiogeografio montras pli kaj pli klaran bildon de la originoj kaj evoluo de la paserinoj. Nuntempe oni supozas, ke la unuaj paseroformaj evoluis en Gondvano iam en la Paleogeno, eble ĉirkaŭ la Malfrua Paleoceno antaŭ ĉirkaŭ 60–55 milionoj da jaroj (mya). La komenca disiĝo okazis inter la Tyranni, la Passeri, la Eurylaimides kaj la Akantisitedoj, kiuj eble evoluis dum mallonga periodo (kelkaj milionoj da jaroj). La Paseroformaj ŝajne forevoluis el tre proksima klado de "preskaŭpaseroformaj" kiuj enhavus birdojn kiel la Pegoformaj kaj la Koracioformaj.[2]

Iom poste, granda disradiado de formoj okazis for de la Aŭstralia kontinento: la Passeri aŭ kantobirdoj. Plej granda branĉo de la Passeri, "paseredoj", aperis ĉu kiel frata grupo de la bazaj stirpoj kaj korvedoj ("Corvida"), aŭ pli verŝajne kiel subgrupo de tiu, kaj profunde etendiĝis al Eŭrazio kaj Afriko, kie estis pli posta eksploda disradiado de novaj stirpoj. Tio verŝajne estigis tri plej grandajn stirpojn de paseroformaj enhavantajn ĉirkaŭ 4,000 speciojn, kiuj aldone al la klado de korvedoj kaj al multnombraj malgrandaj stirpoj formas la nuntempan diversecon de kantobirdoj. Okazis vasta biogeografio miksado, kun nordaj formoj revenantaj suden, sudaj formoj translokiĝantaj norden ktp.

Fosiliaj trovaĵoj redakti

Plej fruaj paseroformaj
Osteologio de ripozbirdoj, ĉefe de ostoj de membroj, estas tre diagnoza.[3] Tamen, la informo pri fruaj fosilioj estas malmulta, ĉar la unuaj Paseroformaj estis ŝajne de la eta grando de nuntempo kaj ties delikataj ostoj ne konserviĝis bone. Estas specimenoj F20688 kaj F24685 de la Kvinslanda Muzeo el Murgon, Kvinslando klare rekoneblaj kiel paseroformaj; ili reprezentas du speciojn ĉirkaŭ 10 kaj 20 cm longajn kaj de ĉirkaŭ 55 mdj, ĉe Frua Eoceno.[4] Tre simila grupo, la Zigodaktiledoj (nomitaj tiele pro sia zigodaktila alproksimiĝo al ripozbirdoj) sendepende disvolviĝis je la sama tempo – kaj eble el tre parencaj prauloj – en teritorioj borde de Norda Atlantiko, kiu tiam havis nur du trionojn de la nuna amplekso.

Ĝis la malkovro de la aŭstraliaj fosilioj, oni supozis, ke Palaeospiza bella el priaboniaj kuŝejoj de Florissant (Malfrua Eoceno, ĉirkaŭ 35 mdj) estis la plej antikva konata paseroforma. Tamen, ĝi estas nune konsiderata nepaseroforma preskaŭpaseroformaj.

El Bathans ĉe la rivero Manuherikia en Otago, Novzelando, MNZ S42815 tarsometatarso de birdo similgranda al Tuio kaj kelkaj ostoj de almenaŭ unu specio de birdo similgranda al Tiekeo estis ĵus priskribita. Tiuj datiĝas el Frua al Meza Mioceno (19-16 milionoj da jaroj).[5]

 
Masklo de Lirbirdo (Menura novaehollandiae). Tiu tre primitiva kantobirdo montras fortan seksan dimorfismon, kun partikulara apomorfa ceremonia plumomontrado ĉe maskloj.

Moderna kono pri la interrilatoj inter vivantaj paseroformaj (vidu la listo de familioj sube) sugestas, ke la lasta komuna praulo de ĉiuj vivantaj Paseroformaj estis eta arbarbirdo, probable kun fortika vosto[6] kaj ĝeneralan grizecan koloron, sed eble kun markita seksa dimorfismo. La lasta trajto ŝajne perdiĝis kaj reevoluis multfoje ĉe kantobirda evoluado sole, se konsideri ties distribuon inter la nunaj stirpoj: la komuna praulo de la paseredoj ekzemple estis preskaŭ certe ne markite dimorfa se konsideri ke tiu trajto estas tre rara inter la stirpoj en baza evoluo de tiuj, sed tre komuna inter la plej junaj kladoj de paseredoj, la Passeroidea; aliflanke inter la plej bazaj Passeri estas konsiderinda nombro de stirpoj forte dimorfaj kiel la tre antikvaj Menuredoj kiel ĉe multaj inter la Meliphagoidea kaj Corvoidea. Seksa dimorfismo estas ankaŭ nekomuna en la Akantisitedoj kaj elstara ĉe kelkaj suboscinoj kiel la Pipredoj kaj la Kotingedoj.

Fruaj eŭropaj paseroformaj
En Eŭropo, ripozbirdoj ne estas tro nekomunaj en la fosiliaj trovaĵoj de la Oligoceno antaŭen, sed plej parto estas tro fragmentecaj por pli certa klasigo:

  • Wieslochia (Frua Oligoceno de Frauenweiler, Germanio)
  • Paseroforma gen. kaj sp. nedet. (Frua Oligoceno de Luberon, Francio) – suboscino aŭ baza[7]
  • Paseroformaj gen. kaj spp. nedet. (Malfrua Oligoceno de Francio) – kelkaj taksonoj de suboscino kaj oscino[8]
  • Paseroformaj gen. kaj spp. nedet. (Meza Mioceno de Francio kaj Germanio) – bazaj?[9]
  • Paseroformaj gen. kaj spp. nedet. (Sajóvölgyi Meza Mioceno de Mátraszõlõs, Hungario) – almenaŭ 2 taksonoj, eble 3; almenaŭ 1 probable de Oscinoj[10]

Wieslochia estis eble ne membro de iu nuna subordo. La fakto ke ne nur la Passeri etendiĝis multe pli trans la regiono de origino pruviĝas de nedeterminita Eŭrilaimedoj el Frua Mioceno (apenaŭ 20 mdj) de Wintershof, Germanio, kaj la subsocino nedeterminita de Malfrua Oligoceno el Francio listita supre. La moderna diverseco de la genroj de paseredoj estas konata ĉefe el la Malfrua Mioceno antaŭen kaj eĉ en la Plioceno (ĉirkaŭ 10–2 mdj).

Amerikaj fosilioj
En Ameriko, la informo pri fosilioj estas eĉ pli malmulta antaŭ la Pleistoceno, el kiuj kelkaj ankoraŭ vivantaj familioj de suboscinoj estas dokumentitaj. Krom la nedeterminebla MACN-SC-1411 (Frua/Meza Mioceno de Santa Cruz Provinco, Argentino),[11] formortintaj stirpon de ripozbirdoj oni priskribis el la Malfrua Mioceno de Kalifornio, Usono: la Palaeoscinedoj kun la ununura genro Paleoscinis. "Palaeostruthus" eurius (Plioceno de Florido) probable apartenas al nuna familio, plej verŝajne kiel paseroidea.

Sistematiko kaj taksonomio redakti

 
Barboparuo, Panurus biarmicus, verŝajne estas la plej enigma inter la paseroformaj birdoj: neniuj ĝiaj vere proksimaj parencoj estas identigitaj.

Dekomence, la Corvedoj kaj la Paseredoj estis klasita kiel "parvordoj" en la subordo Passeri; laŭ la kutima praktiko de taksonomio, ili povus esti probable lokitaj kiel infraordo. Kiel origine oni supozis en la taksonomio de Sibley-Ahlquist, ili enhavis, respektive, la plej grandan superfamiliojn nome Corvoidea kaj Meliphagoidea kaj malgrandaj stirpoj, kaj la superfamiliojn Sylvioidea, Muscicapoidea kaj Passeroidea.

Tiun aranĝon oni konsideris ege simpligita de multe pli ĵusa reserĉado. Ekde la mezaj 2000-aj jaroj, laŭlitere dekduoj de studoj estis publikitaj kiuj klopodas sukcese solvi la filogenion de la radiadon de la paseroformaj. Ekzemple, la Corvida en la tradicia senso estis tre hazarda kunigo de fruaj aŭ malgrandaj stirpoj de paseroformaj birdoj de la malnova Mondo, ĝenerale el la regiono de Aŭstralio, Novzelando kaj Wallacea. La Passeri aliflanke povas iĝi monofiletika per movo de kelkaj ĉirkaŭaj familioj, sed la "puraj" tri-superfamilia-arangzo iĝis pli kompleksa kaj necerta ĉu futuraj aŭtoroj subtenos ĝin.

Grandaj familioj "rubotaksonaj" kiel la silviedoj kaj la timaliedoj iĝis parafiletikaj kaj oni rearanĝas ilin. Kelkaj taksonoj rezultis reprezenti tre diferencajn stirpojn kun malmultaj specioj kaj sekve oni formis novajn familiojn, kelkaj el ili – kiel la Hihibirdo de Novzelando kaj la Barboparuo de Eŭraziomonotipaj kun ununura vivanta specio.[12]. Ŝajnas probabla, ke nur en la Passeri, nombro de etaj stirpoj estos eventuale agnoskita kiel distingaj superfamilioj. Ekzemple, la regoledoj konsistigas ununuran genron kun malpli ol 10 specioj nuntempaj, sed ŝajne estis inter la unuaj stirpoj de ripozbirdoj kiuj diverĝis kiel grupo disvastigita tra Eŭrazio. Oni ne trovis partikularajn proksimajn parencojn laŭ la studioj de la vivantaj Passeri, kvankam oni supozas, ke ili povus esti proksimaj de kelkaj grupoj de tropika Azio malbone studitaj. Traktado de la sitedoj, trogloditedoj, kaj ties proksimaj parencoj kiel distinga subfamilio nome Certioidea estas pli kaj pli konsiderata ĝusta; same oni povus eventuale apliki al la Parida familio kaj ties proksimaj parencoj.

Tiu procezo daŭras kaj la aranĝo povas ankoraŭ ŝanĝiĝi. Tamen, estus precedenco ĉe nereferencitaj konfliktaj traktadoj en artikoloj pri familioj, genroj kaj specioj.

Naturaj kladoj redakti

La subordoj Tyranni kaj Passeri estas frataj kladoj. La subordo Acanthisitti estas la pli praa. [13][14][15].

Passeriformes

Acanthisitti




Tyranni



Passeri




Taksonomia listo de la familioj de paseroformaj redakti

 
Ino (maldekstre) kaj masklo de Riflobirdotītitipounamu (Acanthisitta chloris), unu el la 2 survivantaj specioj de Akantisitedoj.

Tiu listo estas en taksonomia ordo, lokigante rilatajn speciojn aŭ grupojn apude unu de alia. La subdividoj de Passerida ankoraŭ bezonas aktualigon de la libro Handbook of the Birds of the World,[16] bazita sur plej modernaj kaj komprenigaj studoj.[17] Oni faru aktualigon se necese.

Pri aranĝo de familioj redakti

La familioj estas lokitaj laŭ nekutima sekvenco. Ĉar multaj relokigoj okazis ekde ĉirkaŭ 2005 kaj ankoraŭ ne okazis definitiva aranĝo. La nuna sekvenco estas klopodo konservi multe de la tradicia sekvenco dum oni donas prioritaton al taŭgaj rilatoj inter la diversaj familioj.

Subordo Acanthisitti redakti

 
Ĉielarka pito (Pitta iris), tre malhela grundovivanta birdo kun brilaj kolormakuloj, kiel plej parto de Pitedoj.

Subordo Tyranni redakti

Suboscines

  • Infraordo Eurylaimides – Malnovmondaj suboscines (aŭ Larĝbekaj suboscines). Probable separata subordo.
 
Orkapa manakino (Pipra erythrocephala)
 
Bruatrikorno (Atrichornis clamosus), unu el la plej pleziomorfaj Passeri.

Subordo Passeri redakti

Kantobirdoj aŭ oscines

  • Bazaj Passeri – la plej antikvaj veraj kantobirdoj, endemismaj en Aŭstralio. Foje konsiderataj superfamilio "Menuroidea".
  • Superfamilio Meliphagoidea – ĉefe insektomanĝantoj kaj nektarovoraj, distribuo centrita ĉe Aŭstralo-Melanezia mondoregiono etendiĝanta al ĉirkaŭaĵoj, ĉefe la Pacifiko.
 
Novholanda mielmanĝulo (Phylidonyris novaehollandiae)
    • Maluredoj: fetrogloditoj, emutrogloditoj kaj herbotrogloditoj
    • Dasiornitedoj: bridobirdoj. Iam en Akantizedoj.
    • Akantizedoj: makistrogloditoj, akantizoj kaj gerigonoj
    • Melifagedoj: mielmanĝantoj
    • Meliphagoidea incertae sedis (necerte)
      • Pardalotedoj: pardalotoj. Iam en Akantizedoj, povus esti inkludataj en Melifagedoj.
      • Acanthorhynchus: . Kutime inkluditaj en Melifagedoj; povus esti konsiderataj kiel monotipa familio se ankaŭ Pardalotedoj estas konsiderataj validaj.
  • Superfamilio Corvoidea – tre diversa grupo de tutmonda distribuo, sed ĉefe en la Aŭstralazia mondoregiono kaj ĉirkaŭaĵoj. La plej malnova vere tutmonde sukcesa grupo de paserinoj, ili inkludas inter ili tiujn kiuj ŝajne estas la plej inteligentaj kaj spektaklaj de la ordo.
 
Masklo de hihibirdo (Notiomystis cincta) montrante konverĝan evoluon kun mielmanĝantoj.
 
Flavkrona gonoleko (Laniarius barbarus: Malakonotedoj)
 
La Havaja korvoʻalala (Corvus hawaiiensis) estas preskaŭ formortinta; nur kelkaj dekduoj da birdoj survivas en kaptiveco.
    • Corvoidea incertae sedis (necerte)
      • Vireolanius: laniovireoj. Kutime inkluditaj en Vireedoj, eble monotipa familio,
      • Erpornis: Erpornizo. Iam en Yuhina (Passerida: Timaliedoj); eble monotipa familio, eble en Vireedoj.
      • Koluricinkledoj: laniturdoj. Ofte inkluditaj en Pakicefaledoj sed eble agnoskeblaj kiel subfamilio almenaŭ.
      • Cinklosomatedoj: vipobirdoj kaj aliaj. Enhavas la birdojn de la Psofodedoj sed povus esti parafiletika. Almenaŭ kelkaj specioj apartenas al Pakicefaledoj se Falkunkulenoj ne estas konsiderataj kiel diferenca familio.
      • Falkunkuledoj: Falkunkulo kaj aliaj. Kutime inkluditaj en Pakicefaledoj; povas esti diferenca familio aŭ merĝintaj en Cinklosomatedoj aŭ Psofodedoj.
      • "Pitohuedoj": pitohuoj. Kutime inkluditaj en Pakicefaledoj sed ŝajnas pli proksimaj al la Orioledoj kaj plej taŭge konsiderataj diferenca familio inkludante Oreoica kaj eble aliajn Pakicefaledojn amplekse konsiderate.
      • Melampitta: melampitoj. Du tre strangaj birdoj de neklara sistematiko; la monofilio de la genro estis longe disputita. Eble baza posteulo de la Monarkedoj, eble propra familio.
 
Masklo de Orkapa serikulo (Sericulus chrysocephalus, Ptilonorinkedoj)
  • Passeri (ĉefe "Corvida") incertae sedis (necerte)
 
La etaj Regoloj (Regulus regulus) apartenas al malgranda sed tre distinga stirpo de Passeri.

Infraordo Passerida redakti

[18]

 
Abisena hirundo (Cecropis abyssinica), montrante apomorfon de ties antikva sed tre progresa stirpo.
 
Ermita turdeto (Catharus guttatus), kiel multaj Muscicapoidea fortika kaj kripta birdo kun kompleksa voĉo.
  • Superfamilio Certhioidea - trogloditoj kaj aliaj. Foje inkluditaj en Muscicapoidea.
 
Brunkapa sito (Sitta pusilla). Sitoj povas grimpi malsupren kapantaŭen.
    • Trogloditedoj: trogloditoj, 88 specioj
    • Polioptiledoj: polioptiloj, 20 specioj
    • Sitedoj: sitoj, 28 specioj
    • Tikodromedoj: Tikodromo (1 specio): Tradicie lokitaj kiel subfamilio de la sitoj kaj pli rare de la certioj, sen certiga studo ĝis nun. Plej bone konsiderata monotipa familio, almenaŭ por tuje.
    • Certiedoj: Certioj, 11 specioj, incluzive Salporno.
    • Salpornitedoj: Salporno. Provizore lokitaj ĉi tie. Ofte konsiderataj subfamilio de la Certedoj.
  • Superfamilio Muscicapoidea – ĉefe insektovoroj, preskaŭ tutmonda distribuo centrita en Malnovmondaj tropikoj. Unu familio estas endemia de Ameriko. Preskaŭ malesta (escepte enmetoj) el la aŭstralia mondoregiono. Kutime sufiĉe fortika konsiderinte sian grandon, estas tre malhelaj kaj senkoloraj, kvankam Sturnedoj estas komune irizaj aŭ koloraj. Seksa dimorfismo ofte malesta, foje tre markita.
    • Mimedoj: mokbirdoj, Katbirdo kaj toksostomoj, 34 specioj
    • Sturnedoj: Sturnoj kaj eble Rabdornitedoj. 123 specioj. Lokigo de la lasta en Muscicapoidea ŝajnas bone, sed inkludo en Sturnedoj bezonas konfirmon; eble distinga familio Rabdornitedoj.
    • Bufagedoj: bovoplukuloj. 2 specioj. Iam kutime inkludita en Sturnedoj.
    • Turdedoj: turdoj kaj aliaj. 172 specioj. Monofilio bezonas konfirmon.
    • Muŝkaptuledoj: Muŝkaptuloj kaj ruĝgorĝuloj. 332 specioj. Monofilio bezonas konfirmon.
    • Cinkledoj: cinkloj, 5 specioj.
  • Superfamilio Passeroidea – ĉefe herbomanĝantoj, inkludante multajn semomanĝantojn, kun preskaŭ tutmonda distribuo centrita en la Palearkto kaj Ameriko. Tre alta proporcio de koloraj kaj tre alte posedantoj de seksa dimorfismo.
 
Tiu masklo (dekstre) kaj ino de Guldia fringo (Erythrura gouldiae), ...
 
... kaj tiu Orverda tanagro (Tangara schrankii), multaj Passeroidea estas tre koloraj.
    • Passeroidea incertae sedis (necerte)
  • Passerida incertae sedis (necerte) - Sufiĉe bazaj Passerida, plej ol kiuj ŝajne konsistigas kelkajn etajn sed distingajn stirpojn kiuj povus esti konsiderataj superfamilioj. Plej partoj loĝas en Azio, Afriko kaj Nordameriko.
    • Panurus: Barboparuo. Rilato enigma. Iam en "Paradoksornitedoj", povus esti inkludita en Sylvioidea kiel monotipa familio Panuredoj aŭ eĉ konsistigi la plej etan superfamilion de paserinoj.
    • Eble superfamilio Paroidea – titmice and allies. Povus esti inkluditaj en Sylvioidea.
       
      La Blua paruo (Cyanistes caeruleus) kaj siaj parencoj restas for de la Sylvioidea sensu lato.
    • Eble superfamilio Bombycilloidea – bombiciloj kaj aliaj. Inkluditaj en Muscicapoidea se Sittoidea/Certhioidea ne estas konsiderataj distinga superfamilio.
    • Eble superfamilio "Dicaeoidea" – sunbirdoj kaj florplukuloj. Povus esti inkluditaj en Passeroidea.
    • Eble monotipa superfamilio N.N.
      • Promeropedoj: sugarbirdoj. Povus esti inkluditaj en Passeroidea.

Referencoj redakti

  • Alström, Per; Ericson, Per G.P.; Olsson, Urban & Sundberg, Per (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea. Mol. Phylogenet. Evol. 38(2): 381–397. COI:10.1016/j.ympev.2005.05.015
  • Barker, F. Keith; Barrowclough, George F. & Groth, Jeff G. (2002): A phylogenetic hypothesis for passerine birds: taxonomic and biogeographic implications of an analysis of nuclear DNA sequence data. Proceedings of the Royal Society 269(1488): 295-308. COI:10.1098/rspb.2001.1883 PDF plena teksto Arkivigite je 2008-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • Barker, F. Keith; Cibois, Alice; Schikler, Peter A.; Feinstein, Julie & Cracraft, Joel (2004): Phylogeny and diversification of the largest avian radiation. Proceedings of the National Academy of Sciences 101(30): 11040-11045. COI:10.1073/pnas.0401892101 PDF plena teksto Arkivigite je 2008-03-09 per la retarkivo Wayback Machine Supporting information Arkivigite je 2008-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
  • Beresford, P.; Barker, F.K.; Ryan, P.G. & Crowe, T.M. (2005): African endemics span the tree of songbirds (Passeri): molecular systematics of several evolutionary 'enigmas'. Proceedings of the Royal Society 272(1565): 849–858. COI:10.1098/rspb.2004.2997 PDF plena teksto Arkivigite je 2017-05-06 per la retarkivo Wayback Machine Elektronika apendico[rompita ligilo]
  • Boles, Walter E. (1997): Fossil Songbirds (Passeriformes) from the Early Eocene of Australia. Emu 97(1): 43-50. COI:10.1071/MU97004
  • Cibois, Alice; Slikas, Beth; Schulenberg, Thomas S. & Pasquet, Eric (2001): An endemic radiation of Malagasy songbirds is revealed by mitochondrial DNA sequence data. Evolution 55(6): 1198-1206. DOI:10.1554/0014-3820(2001)055[1198:AEROMS]2.0.CO;2 PDF plena teksto Arkivigite je 2006-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie, D. (eds.) (2003): Handbook of the Birds of the World (Vol. 8: Broadbills to Tapaculos). Lynx Edicions. ISBN 84-87334-50-4
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie, D. (eds.) (2004): Handbook of the Birds of the World (Vol. 9: Cotingas to Pipits and Wagtails. Lynx Edicions). ISBN 84-87334-69-5
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie, D. (eds.) (2005): Handbook of the Birds of the World (Vol. 10: Cuckoo-Shrikes to Thrushes. Lynx Edicions). ISBN 84-87334-72-5
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie, D. (eds.) (2006): Handbook of the Birds of the World (Vol. 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers). Lynx Edicions. ISBN 84-96553-06-X
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie, D. (eds.) (2007): Handbook of the Birds of the World (Vol. 12: Picathartes to Tits and Chickadees). Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2
  • Dickinson, E.C. (ed.) (2003): The Howard and Moore complete checklist of the birds of the World (3a eldono). Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6536-X
  • Ericson, Per G.P. & Johansson, Ulf S. (2003): Phylogeny of Passerida (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial sequence data. Molecular Phylogenetics and Evolution 29(1): 126–138 COI:10.1016/S1055-7903(03)00067-8 PDF plena teksto
  • Gál, Erika; Hír, János; Kessler, Eugén & Kókay, József (1998-99): Középsõ-miocén õsmaradványok, a Mátraszõlõs, Rákóczi-kápolna alatti útbevágásból. I. A Mátraszõlõs 1. lelõhely [Middle Miocene fossils from the sections at the Rákóczi chapel at Mátraszőlős. Locality Mátraszõlõs I.]. Folia Historico Naturalia Musei Matraensis 23: 33-78. [Hungara kun angla resumo] PDF plena teksto
  • Gál, Erika; Hír, János; Kessler, Eugén, Kókay, József & Márton, Venczel (2000): Középsõ-miocén õsmaradványok a Mátraszõlõs, Rákóczi-kápolna alatti útbevágásból II. A Mátraszõlõs 2. lelõhely [Middle Miocene fossils from the section of the road at the Rákóczi Chapel, Mátraszõlõs. II. Locality Mátraszõlõs 2]. Folia Historico Naturalia Musei Matraensis 24: 39-75. [Hungara kun angla resumo] PDF plena teksto
  • Hugueney, Marguerite; Berthet, Didier; Bodergat, Anne-Marie; Escuillié, François; Mourer-Chauviré, Cécile & Wattinne, Aurélia (2003): La limite Oligocène-Miocène en Limagne: changements fauniques chez les mammifères, oiseaux et ostracodes des différents niveaŭ de Billy-Créchy (Allier, France) [The Oligocene-Miocene boundary in Limagne: faunal changes in the mammals, birds and ostracods from the different levels of Billy-Créchy (Allier, France)] [Franca kun angla resumo]. Geobios 36(6): 719–731. COI:10.1016/j.geobios.2003.01.002 (HTML resumo)
  • Johansson, Ulf S. & Ericson, Per G.P. (2003): Molecular support for a sister group relationship between Pici and Galbulae (Piciformes sensu Wetmore 1960). Journal of Avian Biology 34(2): 185–197. COI:10.1034/j.1600-048X.2003.03103.x PDF plena teksto
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zool. Scripta 35(2): 149–186. COI:10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
  • Lovette, Irby J.& Bermingham, Eldredge (2000): c-mos Variation in Songbirds: Molecular Evolution, Phylogenetic Implications, and Comparisons with Mitochondrial Differentiation. Molecular Biology and Evolution 17(10): 1569–1577. PDF plena teksto
  • Mayr, Gerald & Manegold, Albrecht (2006): A Small Suboscine-like Passeriform Bird from the Early Oligocene of France. Condor 108(3): 717-720. [Angla kun hispana resumo] DOI:10.1650/0010-5422(2006)108[717:ASSPBF]2.0.CO;2 HTML resumo
  • Manegold, Albrecht; Mayr, Gerald & Mourer-Chauviré, Cécile (2004): Miocene Songbirds and the Composition of the European Passeriform Avifauna. Auk 121(4): 1155–1160. [English with Spanish abstract] DOI:10.1642/0004-8038(2004)121[1155:MSATCO]2.0.CO;2 Senbilda HTML plena teksto Arkivigite je 2006-06-26 per la retarkivo Wayback Machine
  • Noriega, Jorge I. & Chiappe, Luis M. (1991): El más antiguo Passeriformes de America del Sur. Presentation at VIII Journadas Argentinas de Paleontologia de Vertebrados ["The most ancient passerine from South America"]. [Spanish] Abstract in Ameghiniana 28(3-4): 410. Google Books plena teksto
  • Noriega, Jorge I. & Chiappe, Luis M. (1993): An Early Miocene Passeriform from Argentina. Auk 110(4): 936-938. PDF plena teksto Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine DjVu plena teksto Arkivigite je 2010-08-05 per la retarkivo Wayback Machine
  • Roux, T. (2002): Deux fossiles d'oiseaux de l'Oligocène inférieur du Luberon ["Two bird fossils from the Lower Oligocene of Luberon"]. [Franca] Courrier Scientifique du Parc Naturel Régional du Luberon 6: 38–57.
  • Trevor H. Worthy; Tennyson, A.J.D.; Jones, C.; McNamara, J.A. & Douglas, B.J. (2007): Miocene waterfowl and other birds from central Otago, New Zealand. Journal of Systematic Palaeontology 5(1): 1-39. COI:10.1017/S1477201906001957 (HTML resumo)

Familioj laŭ alfabeta ordo redakti

Bildaro redakti


Notoj redakti

  1. Ernst Mayr, "The Number of Species of Birds", The Auk, Volumo 63, Numero 1 (Januaro, 1946), p.67. Arkivita el la originalo je 2012-09-01. Alirita 2008-11-19.
  2. Johansson & Ericson (2003)
  3. Vidu ekzemple. Boles (1997), Manegold et al. (2004), Mayr & Manegold (2006)
  4. Boles (1997)
  5. Worthy et al. (2007)
  6. La lasta komuna praulo de ĉiuj kantobirdoj havis tre verŝajne tre longan voston. Vidu del Hoyo et al. (2003, 2004).
  7. Specimeno Av 504 de la muzeo de Senckenberg. Ebena dekstra mano de paseroforma eble 10 cm longa. Se suboscine, eble pli proksima al la Kotingedoj ol al la Eŭrilaimedoj: Roux (2002), Mayr & Manegold (2006)
  8. Huguenet et al. (2003), Mayr & Manegold (2006)
  9. Specimenoj Av 487-496; SMNS 86822, 86825-86826; MNHN SA 1259–1263 de la muzeo de Senckenberg: tibiotarsus restaĵoj de eta, eble baza paseroforma: Manegold et al. (2004)
  10. Gál et al. (1998-1999, 2000)
  11. Dekstra humero, eble suboscina: Noriega & Chiappe (1991, 1993)
  12. La unualoke menciita eĉ ne havas agnoskitajn subspeciojn, dum la lasta estas unu el la plej partikularaj birdoj vivantaj nuntempe. Bonkvalitaj fotoj de la Barboparuo estas ekzemple ĉi tie Arkivigite je 2007-10-16 per la retarkivo Wayback Machine kaj ĉi tie.
  13. Ericson, P. G. P., L. Christidis, A. Cooper, M. Irestedt, J. Jackson, U. S. Johansson, & J. A. Norman. 2002. A Gondwanan origin of passerine birds supported by DNA sequences of the endemic New Zealand wrens. Proceedings of the Royal Society of London Series B 269:235–241. PDF
  14. F. Keith Barker, Alice Cibois, Peter Schikler, Julie Feinstein< & Joel Cracraft: Phylogeny and diversification of the largest avian radiation. PNAS, July 27, 2004, Vol. 101, no. 30, PDF Arkivigite je 2016-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
  15. Edwards, Scott V. and John Harshman. 2008. Passeriformes. Perching Birds, Passerine Birds. Version 24 June 2008. in The Tree of Life Web Project Arkivigite je 2012-06-01 per la retarkivo Wayback Machine
  16. del Hoyo et al. (2003-)
  17. Lovette & Bermingham (2000), Cibois et al. (2001), Barker et al. (2002, 2004), Ericson & Johansson (2003), Beresford et al. (2005), Alström et al. (2006), Jønsson & Fjeldså (2006)
  18. Gill, F, D Donsker, P Rasmussen (2022). IOC World Bird Names (version 12.2). Disponebla ĉe http://www.worldbirdnames.org/