La Zosteropedoj (Zosteropidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zosteropedoj

Zosterops palpebrosus

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Zosteropedoj Zosteropidae
Genro: Cleptornis

Heleia
Hypocryptadius
Lophozosterops
Madanga
Megazosterops
Oculocincta
Rukia
Speirops
Tephrozosterops
Woodfordia
Zosterops
Apalopteron

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Zosteropedoj troviĝas en Indonezio, Novzelando, Japanio, Afriko kaj sur la insuloj en la Pacifiko. Ili loĝas en ĝardenoj kaj arbaraj regionoj.

Karakterizaj pri la malgrandaj birdoj, kiuj atingas korpolongon de 10 ĝis 15 centimetroj, estas la blankaj plumoj ĉirkaŭ la okuloj. La birdoj disponas je rondigitaj flugiloj, mallongaj kruroj kaj mallonga, pinta beko. La plej multaj specioj havas olivoverdan ĝis grize brunan plumaron dorsoflanke, kaj flavan, blankan kaj grizan ventre. Iuj el la specioj estas pli malforte koloraj kaj pli grandaj. Je la koloro de la plumaro la seksoj estas similaj.

La kantoj de la maskloj estas specifaj kaj distingas sin dum la kovotempo de tiu de la inoj.

La birdoj nutras sin per insektoj, nektaro, beroj kaj fruktoj. Per sia fenigita lango ili suĉas la nektaron el la floroj. Por tio ili metas sian bekon profunden en la floron aŭ boras en la florkalikon de ekstere.

La nestojn ili konstruas sur branĉoforkoj au en arbustoj. Ili metas du ĝis kvin ovojn en la neston.

genroj kaj specioj (elektaĵo) redakti

Referencoj redakti

  1. Kinabalu-montaj alpaj herbejoj
  2. Kinabalu-montaj alpaj herbejoj
  3. Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj
  4. Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj
  5. Komoraj arbaroj
  6. Kinabalu-montaj alpaj herbejoj
  7. Maskarenaj arbaroj
  8. Maskarenaj arbaroj