La komoraj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la madagaskara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Komoroj, konsistantaj el kvar precipaj insuloj kiuj situas en Mozambika Kanalo inter Madagaskaro kaj Orientafriko. La komoraj arbaroj estas parto de la biodiverseco-riĉaĵejo "Madagaskaro kaj la hindoceanaj insuloj".

Komoraj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Koordinatoj11° 45′ 0″ S, 43° 24′ 0″ O (mapo)-11.7543.4Koordinatoj: 11° 45′ 0″ S, 43° 24′ 0″ O (mapo) [+]
vdr
Arbaro ĉe la majota marbordo.

Priskribo redakti

La ekoregiono kovras ĉirkaŭ 2 000 kvadratajn kilometrojn disdonitajn inter la ĉefaj vulkaninsuloj Granda Komoro, Anjuano, Mohéli, kiuj konstituas la Union de Komoroj, kaj Majoto kiu estas franca transmara departemento.

Tiuj insuloj estas faŭnoriĉaj kun endemiaj specioj inkluzive de kvar endanĝerigitaj specioj vivantaj en Kartala-Monto, la plej granda aktiva vulkano en Granda Komoro.

La insuloj havas humidan tropikan klimaton kun pluvsezono inter oktobro kaj aprilo.

Flauro redakti

Kaj la flaŭro kaj la faŭno similas tiujn de Madagaskaro, kvankam ĉeestas pli ol 500 da plantospecioj, endemiaj en Komoroj. La du pli grandaj insuloj, Granda Komoro kaj Anjuano havas pli altajn pintojn kaj variaĵon de malaltaĵa kaj montara arbaro, kun mangrovoj laŭlonge de la marbordo.

Faŭno redakti

Estas pli da birdoj, mamuloj, kaj reptiolioj ol antaŭvideble en insuloj de Hinda Oceano, inkluzive de lemuroj, kiel en apuda Madagaskaro. Endemiaj specioj inkludas dudek unu speciojn de birdoj, naŭ speciojn de reptilioj, kaj du speciojn de la fruktkiropteroj : Pteropus livingstonii kaj Rousettus obliviosus. Aliaj mamuloj inkludas Eulemur mongoz (lemuredoj) kaj subspecion de la sejŝela fruktkiroptero (Pteropus seychellensis comorensis).

Pluraj el la endemiaj birdospecioj estas minacataj de formorto :

 
Arbaro de Mohéli en la fono.

Estas dekoj da endemiaj specioj de papilioj.

Minacoj kaj konservado redakti

La loĝantaro de Komoroj nuntempe sumiĝas je pli ol 700 000 kaj ĉar ĝi pli kaj pli kreskas, pli kaj pli da senarbarigo okazas por agrikulturo. Vulkanaj erupcioj kaj ciklonoj plie difektas la arbaron, kaj speciale minacas la populaciojn de la fruktokiropteroj (Megachiroptera, Pteropodidae).

La plej granda sendifekta arbaro situas sur la pli altaj montaraj deklivoj inkluzive de Kartala-Monto, kiu ne estas protektita same kiel la arbaro en Ntingui de Anjuano. Protektitaj areoj inkludas Kombani-Monton kaj Nacian Parkon Sazilej en Majoto, dum la sola protektita areo en sendependaj Komoroj estas Mara Parko en Mohéli.

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj   Burundo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Tanzanio,   Ruando,   Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj   Angolo,   Ekvatora Gvineo,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj   Kameruno,   Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj   Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj   Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko   Ekvatora Gvineo,   Kameruno,   Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj   Kenjo,   Sud-Sudano,   Tanzanio,   Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj   Benino,   Ebura Bordo,   Ganao,   Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj   Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj   Ebura Bordo,   Gvineo,   Liberio,   Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj   Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko   Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj   Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj   Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj   Francio,   Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj   Ekvatora Gvineo,   Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Kenjo,   Somalio,   Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Malavio,   Mozambiko,   Tanzanio,   Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj   Ebura Bordo,   Liberio,   Gvineo,   Sieraleono

Eksteraj ligiloj redakti