Komora muŝkaptulo

La Komora muŝkaptulo, Flavbeka muŝkaptulo, aŭ Grandkomora muŝkaptulo (Humblotia flavirostris) estas malgranda paserina birdo apartenanta al la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas endemia de la insulo de Granda Komoro en la Komoroj [1] kie ĝi loĝas en arbaroj de la deklivoj de Monto Karthala.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Komora muŝkaptulo
Komora muŝkaptulo
Komora muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Humblotia
Specio: H. flavirostris
Humblotia flavirostris
(Milne-Edwards & Oustalet, 1885)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La supraj partoj estas grizbrunaj dum la subaj partoj estas palaj kun malhelaj strioj. Ĝi havas malhelan kronon kun tre markataj palaj strioj kaj la beko kaj piedoj estas flavoranĝaj; pro la flava beko la specio ricevas nomon en la latina scienca nomo kie flavirostris signifas precize “kun flava beko” kio vere funkcias kiel distingilo de la specio. Krome videblas preskaŭ nigreca areo inter la nigra okulo kaj la beko kaj nigrecaj flugiloj kie elstaras du blankaj strioj (ŝultre kaj meze). Tiu birdo estas 14 cm longa. Ĝi estas ofte silenta sed havas mildan trilan alvokon.

Ili manĝas insektojn kiujn ili kaptas per mallongaj flugoj el ripozejo malalta en arbo aŭ arbusto. Ofte ili manĝas en grupoj de du aŭ tri. Oni scias malmulte pri ties reprodukta kutimaro; oni scias nur ke la nesto estas tasforma kaj konstruita alte en arbo kiu enhavas almenaŭ du idojn, sed tion oni konas nur pro ununura konata nesto!

Tiu afrotropisa specio estas minacata pro detruado kaj degradado de arbaroj kaj disvastigo de enmetitaj specioj. La populacio de 10,000-19,000 individuoj malpliiĝas kaj la specio estas klasita kiel endanĝerita ĉar temas pri ununura loko en aktiva vulkano kun neprotektita teritorio. Ili estas specio de arbaroj, sed akceptas arbustaron kaj eĉ terkultivejojn aŭ malferman kamparon.

Referencoj redakti

  1. vidu ankaŭ : Komoraj arbaroj

Eksteraj ligiloj redakti