Insektoj

klaso da artropodoj
(Alidirektita el Insekto)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Insekto
Troveblo de fosilioj: Karbonio - Nun
Insecta Diversity.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Heksapodoj Hexapoda
Klaso: Insecta
Linnaeus, 1758
Ordoj

Vidu taksonomio

Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Insektoj (science: Insecta[1]) estas la ĉefa klaso de artropodoj kaj de animaloj ĝenerale. Ili vivas en preskaŭ ĉiuj medioj, escepte de la oceanoj.

Gujana blato
Insekta anatomio
A- Kapo (Caput)   B- Torako (Thorax)   C- Abdomeno (Abdomen)
1. anteno (antenna)
2. oceloj (subaj)
3. oceloj (supraj)
4. kunmetita okulo
5. cerbo (cerebralis ganglion)
6. antaŭtorako, protorako (prothorax)
7. dorsa arterio
8. traĥeoj (kun spirtruoj)
9. mezotorako (mesothorax)
10. fintorako (metathorax)
11. antaŭa flugilo
12. posta flugilo
13. meza intesto (stomako)
14. dorsa tubo (koro) (cor)
15. ovario (ovarium)
16. posta intesto (maldika kaj/aŭ dika intesto, rektumo & anuso)
17. anuso (anus)
18. vagino
19. ventra nerva sistemo kun ganglionoj; abdomenaj ganglionoj (abdominalis ganglion)
20. Malpigaj tuboj
21. tarsa plando aŭ antaŭtarso/pretarso
22. ungo
23. tarso (tarsus)
24. tibio (tibia)
25. femuro (femur)
26. trokantero (trochanter)
27. antaŭintesto (kropo, maĉstomako)
28. toraksa gangliono (thoracicus ganglion)
29. kokso (coxa)
30. saliva glando
31. subezofaga gangliono (subesophagalis ganglion)
32. buŝo (os)

Ĝenerala aspektoRedakti

 
Laŭhorloĝe el pinta maldekstro: dancomuŝo (Empis livida), longnaza rinotio (Rhinotia hemistictus), grilotalpo (Gryllotalpa brachyptera), germana vespo (Vespula germanica), eŭkalipta opodiptero (Opodiphthera eucalypti), murdocimo (Harpactorinae).
 
Evolucio produktis enorman varion en insektoj. En la bildoj estas montrataj kelkaj eblaj formoj de antenoj.

Insektoj ĝenerale estas tre malgrandaj kaj havas segmentitajn korpojn, dividitajn al kapo, torako, kaj abdomeno. La kapo subtenas paron da sensaj antenoj, paron da komponitaj okuloj kaj buŝon, la torako havas ses krurojn, kaj la abdomeno havas ekskreciajn kaj reproduktajn organojn.

La tuta korpo insekta estas fermita en ektoskeleto el organikaj substancoj; por subteni internajn organojn ĝin komplementas endoskeleto ligita al ĝi. Kelkloke la rigida tegumento estas malpli dika, membraneca. La formo kaj la grandeco de insektaj korpoj ekstreme varias: Ekzistas insektoj longaj nur kvinonon de milimetro, sed herkulskarabo (Dynastes hercules) povas atingi longon de 180 mm kaj kobropapilio (Attacus atlas) atingas enverguron de 25 cm[2].

EtimologioRedakti

La vorto "insekto" devenas de la latina vorto insectum, kiu signifas "entranĉita"; ĝi rilatas al la profunde malvastaj "talioj" de la insektoj. Insectum siavice estas paŭso de la greka vorto éntomon (ἔντομον), derivita de entémnein (ἐντέμνειν) = entranĉi.

SpeciojRedakti

La scienca studado pri insektoj estas entomologio. Pli ol 800.000 specioj de insektoj estas priskribitaj[3]. Estas 5.000 libelaj (odonataj), 20.000 ortopteraj, 170.000 papiliaj (lepidopteraj), 82.000 hemipteraj, 350.000 skarabaj (koleopteraj), 110.000 himenopteraj kaj 200.000 dipteraj specioj. Insektoj estas la plej multspecia bestoklaso surtera; pli ol 60 % el ĉiuj bestospecioj estas insektaj.

La himenopteroj inkludas abelojn, formikojn kaj vespojn.

La dipteroj inkludas muŝojn, moskitojn kaj kulojn.

Al la ordo Blatoformaj apartenas la blatoj.

TaksonomioRedakti

N.B.: "†" signas mortintan grupon

Vivo kaj reproduktadoRedakti

 
La diferencaj formoj de la masklo (supre) kaj de la ino (malsupre) tineo Orgyia recens estas ekzemplo de seksa dimorfismo en insektoj.

La longa evolucia, la granda nombro de specioj, la kapablo adaptiĝi al ekstremaj vivkondiĉoj igas la insektaron tre heterogena biologia sistemgrupo. Unueca traktado de la diversaj aspektoj, de fiziologio al la biologia ciklo, de sinnutrado al reproduktado, de rilato al etologio ĝenerale ne povas esti resuma kaj ĝenerala. Por profundiĝi en la temon necesas okupiĝi pri la sistemaj subgrupoj.

VivocikloRedakti

La vivciklo de insekto povas daŭri, depende de la specio, inter kelkajn tagojn kaj plurajn jarojn, kaj ofte ĝia evoluo estas strike rilata al mediaj faktoroj klimataj (precipe la temperaturo) kaj nutradaj. Tiel insektoj povas adaptiĝi al variaj vivmedioj, inter ili la plej malvarmaj regionoj de la Tero, aplikante biologiajn rimedojn kiaj la vintrodormo kaj sezona migrado.

La biologia ciklo nomiĝas unugeneracia, se naskiĝas unu generacio en ĉiu jaro, kaj plurgeneracia, se estas pluraj. La nombro de generacioj ne korelacias al la longo de la vivociklo; en unu populacio povas kunekzisti diversaj evolu-stadioj. tre specifaj kondiĉoj povas sinkronigi la ciklon kun tiu de alia, planta aŭ besta, specio, de kiuj la insekto dependas por nutraĵo. En tiaj okazoj povas esti koncentrado kaj sinkroneco de la reproduktaj eventoj kaj la evoluo de la individioj, kun bone apartigitaj generacioj (ekz. ĉe prays oleae, kiu dependas de olivarbo).

ReproduktadoRedakti

 
Paro de muŝoj Simosyrphus grandicornis pariĝanta dumfluge.
 
Paro de pariĝantaj akridoj.

La reproduktado ĝenerala estas seksa, kun kopulado inter du malsamaj seksoj kaj fekundigo de la ovoj per spermatozooj. La meĥanismoj, kiuj regulas la reproduktadon, varias inter la specioj kaj foje estas tiom kompleksaj, ke ili kondiĉas la dinamikon de tuta insekta komunumo (bonsociemaj insektoj). Al la seksa reproduktado aldoniĝas aliaj, neseksaj formoj, kiuj ofte influas la populacian dinamikon kaj en kelkaj specioj superas la seksan reproduktadon. En tiaj okazoj ofte estas partenogenezo, trovebla en diversaj formoj en preskaŭ ĉiuj ordoj. Speciala okazo de partenogenezo estas la pedogenezo (reproduktado de nematuruloj), konfirmita en iuj cecidomyiidae kaj en la skarabo micromalthus debilis: La larvo maturigas siajn ovariojn kaj generas novajn individuojn, kiuj evoluas je ĝiaj kostoj kaj mortigas ĝin[4]. Alia tipo de neseksa reproduktado estas la multĝemeleco, kiu konsistas en la evoluado de nedifinita nombro da larvoj el segmentiĝo de unu sola ovo; ĝi estas trovebla en iuj terebrantia[5].

La determinado de la sekso ne sekvas unuecan skemon. En la plimulto de la specioj la sekson difinas la ĉeesto de seksa X-kromosomo duopa en unu sekso kaj unuopa en la alia, tie eble kunigita kun Y-kromosomo. La du-X-a sekso estas la femala, escepte de la papilioj (lepidoptera) kaj la triĥopteroj. En iuj ordoj la sekson tamen determinas la rilato inter seksa reproduktado kaj (haploida) partenogenezo: El fekundigitaj ovoj ekestas femaloj, el partenogenezo maskloj[6].

Socia kutimaroRedakti

 
Teramasego kreita de termitoj (Isoptera).

Sociaj insektoj, kiel termitoj, formikoj kaj multaj abeloj kaj vespoj, estas la plej familiaraj specioj de bonsociemaj animaloj.[7] Ili loĝas kune en grandaj bone organizitaj kolonioj kiuj povas esti tiom forte integritaj kaj genetike similaj ke la kolonioj de kelkaj specioj estas foje konsiderataj superorganismoj. Foje oni argumentas, ke variaj specioj de mielabeloj estas la nuraj senvertebruloj (kaj ja unu el malmultaj ne-homaj grupoj) kiuj evoluigis sistemon de abstrakta simbola komunikado en kiu kutimo estas uzata por reprezenti kaj esprimi specifan informadon pri io en la medio. En tiu komuniksistemo, nomita danclingvo, la angulo je kiu abelo dancas reprezentas direkton relativa al la suno, kaj la longo de la danco reprezentas la distanco flugenda.[8]:309–311 Kvankam eble ne tiom antaŭenirintaj kiel mielabeloj, ankaŭ burdoj estas potenciale kapablaj havi iome sociajn komunikajn kutimojn. Bombus terrestris, por ekzemplo, montras pli rapidan lernokurbon por viziti nefamiliarejon, dum serĉado de floroj, kiam ili povas vidi samspeciulon kiu manĝas en la sama specio.[9]

Nur insektoj kiuj loĝas en nestoj aŭ kolonioj montras veran kapablon por ĝustaskala spaca orientigo aŭ hejmigo. Tio povas ebligi al insekto reveni senerare al unusola truo de nur kelkaj milimetroj en diametro inter miloj da ŝajne identaj truoj kunamasigitaj, post veturado de ĝis kelkaj kilometroj. En fenomenono konata kiel filopatrio, insektoj kiuj vintrumdormas montris kapablon reveni al specifa loko ĝis unu jaron post la lasta vido de la interesa areo.[10] Kelkaj malmultaj insektoj laŭsezone migras grandajn distancojn inter diferencaj geografiaj regionoj (por ekzemplo, la vintrumaj areoj de la monarka papilio).[8]:14

IdozorgadoRedakti

La bonsociemaj insektoj konstruas nestojn, zorgas ovojn, kaj nutras idaron tut-tempe (vidu artikolon Bonsociemo). Plej insektoj, tamen, vivas mallongdaŭrajn vivojn kiel plenkreskuloj, kaj rare interagadas unu kun alia escepte por pariĝadi aŭ konkurenci por partneroj. Malgranda nombro montras iome formon de idozorgado, laŭ kiu ili almenaŭ zorgas siajn ovojn, kaj foje pluzorgas siajn idarojn ĝis plenkreskeco, kaj eble eĉ nutrante ilin. Alia simpla formo de idozorgado estas konstrui neston (truon aŭ realan konstruaĵon, kiuj povas esti simpla aŭ kompleksa), stoki proviziadon en ĝi, kaj ovodemeti sur tiu proviziado. La plenkreskulo ne havas kontakton kun la kreskanta idaro, sed ĝi tamen havigas manĝaĵojn. Tiu speco de idozorgado estas tipa por plej specioj de abeloj kaj variaj tipoj de vespoj.[11]

MovadoRedakti

FlugadoRedakti

 
Hyles lineata manĝanta dumfluge.
 
Baza movaado de insektoflugilo en insekto kun nerekta flugmekanisma skemo de dorsventra sekco tra toraka segmento kun
a flugiloj
b artikoj
c dorsventraj muskoloj
d longitudinaj muskoloj.

Insektoj estas la nura grupo de senvertebruloj kiuj estis disvolvigintaj flugkapablon. La evoluo de insektoflugiloj estis celo de debato. Kelkaj entomologoj sugestas, ke flugiloj devenas el paranotaj loboj, aŭ etendaĵoj el la insekta eksoskeleto nomitaj notum (plurale nota, en Esperanto eble noto), nomite la paranota teorio. Aliaj teorioj estas bazitaj sur origino el "pleŭro". Tiuj teorioj inkludas sugestojn je flugiloj originiĝis el modifitaj brankoj, spiralaj frapiloj aŭ el apendico de la epikokso. La epikoksa teorio sugestas, ke la insektoflugiloj estas modifitaj epikoksaj elirejoj, modifita apendico ĉe la bazo de la gamboj aŭ kokso de la artropoda kruro.[12] En la Karbonia erao, kelkaj libeloj el formortinta genro Meganeura havis tiom multe kiom ĝis 50 cm larĝan flugillarĝon. La aspekto de gigantaj insektoj estis trovita kongrua kun altatmosfera oksigeno. La spirsistemo de insektoj malhelpas sian grandon, tamen la alta oksigeno en la atmosfero estus ebliginta pli grandajn grandecojn.[13] La plej grandaj flugantaj insektoj nuntempe estas multe pli malgrandaj, el kiu la plej granda enverguro estas de la blanka sorĉista tineo (Thysania agrippina), kun proksimume 28 cm.[14]

Insektoflugado estis celo de granda intereso en aerodinamiko parte pro malkapablo de regul-stataj teorioj klarigi la malpezigon generatan per la fajnaj insektoflugiloj. Sed insektoflugiloj estas en movado, per frapado kaj vibrado, rezulte en kirloj, kaj pro la miskoncepto, ke fiziko diras, ke "burdoj ne povas flugi" persistas tra plej el la 20-a jarcento.

Malkiel birdoj, multaj malgrandaj insektoj estas forbalaitaj de la hegemoniaj ventoj[15] kvankam oni scias, ke multaj el pli grandaj insektoj faras migradon. Oni konas, ke afidoj estas transportataj longdistance pere de malaltnivelaj ŝprucfluoj.[16] Tial, fajnaj linimodeloj asociaj kun konverĝiĝintaj ventoj ene de la bildaro de veter-radaro, kiel ĉe la radarreto WSR-88D, ofte reprezentas grandajn grupojn de insektoj.[17] Radaro povas ankaŭ estis intence uzata por kontroli insektojn.[18]

PiediradoRedakti

Spaca kaj tempa paŝadmodelo de piedirantaj dezertformikoj plenumantaj alternan tripiedan paŝadon.

Multaj plenkreskaj insektoj uzas ses krurojn por piedirado kaj tial ili estis adoptintaj modelon de tripieda paŝado. Tiu tripieda paŝado ebligas rapidan piediradon ĉiam havante stabilan sintenon kaj tio estis zorge studita etende ĉe blatoj kaj formikoj. La kruroj estas uzataj laŭ alternaj trianguloj kiuj tuŝas la grundon. Por la unua paŝo, la meza dekstra kruro kaj la antaŭa kaj malantaŭa maldekstraj kruroj estas en kontakto kun la grundo kaj movas la insekton antaŭen, dum la antaaŭ kaj malantaŭa dekstraj kruroj kaj la meza maldekstra kruro estas levita kaj moviĝas antaŭen al nova pozicio. Kiam ili tuŝas la grundon por formi novan stabilan triangulon la aliaj kruroj povas esti levitaj kaj antaŭenigitaj siavice kaj tiel plu.[19] La plej pura formo de la tripieda paŝado estas vidata ĉe insektoj kiuj moviĝas je altaj rapidoj. Tamen, tiu tipo de movado ne estas rigida kaj insektoj povas adapti varion de piediradaj modeloj. Por ekzemplo, se moviĝi malrapide, turni, eviti barojn, grimpi sur glitaj surfacoj, kvar (tetrapodoj) aŭ pliaj piedoj (onda modelo[20]) povas esti tuŝante la grundon. Insektoj povas ankaŭ adapti sian piediradan modelon por elturniĝi okaze de perdo de unu aŭ pliaj membroj.

Blatoj estas inter la plej rapide kurantaj insektoj kaj, je pleja rapido, adoptas dupiedan kuradon por atingi plej altan rapidon en proporcio al sia korpo. Ĉar blatoj moviĝas tre rapide, oni postulas filmoregistradon je kelkaj centoj de bildoj por sekundo por vidigi akurate ilian kuradon. Pli trankvila movado estas vidita ĉe la bastoninsektoj aŭ fantominsektoj (Phasmatodea). Kelkaj insektoj evoluis por piediri sur la akvosurfaco, speciale membroj de la familio Gerisedoj (Gerridae), foje konataj kiel akvopaŝeguloj. Kelkaj specioj de ocean-sketuloj de la genro Halobates eĉ vivas sur la surfaco de malfermaj oceanoj, nome habitato kiu havas malmultajn insektospeciojn.[21]

Uzado en robotikoRedakti

Insektopaŝado estas de speciala intereso kiel alternativa formo de movado en robotoj. La studo de insektoj kaj dupieduloj havas gravan efikon por eblaj robotmetodoj de transporto. Tio povas ebligi, ke novaj robotoj estu desegnitaj tiel ke ili povas trairi terenon, kian robotoj sen radoj povas esti malkapablaj suriri.[19]

NaĝadoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akvinsekto.
 
La dorsonaĝulo Notonecta glauca duone subakve, montranta sian padelecan adaptadon de la malantaŭaj kruroj

Granda nombro de insektoj vivas ĉu parton ĉu la tuton de siaj vivoj subakve. En multaj el la plej primitivaj ordoj de insektoj, la nematurulaj stadioj estas pasigitaj en akva medio. Kelkaj grupoj de insektoj, kiel kelkaj akvoskaraboj, havas ankaŭ akvajn plenkreskulojn.[22]

Multaj el tiuj specioj havas adaptojn por helpi en subakva movado. Akvoskaraboj kaj akvaj hemipteroj havas krurojn adaptitan al padelecaj strukturoj. Nimfoj de libeloj uzas ŝpruc-elpelon, forte forigante akvon el sia rektumo.[23] Kelkaj specioj, kiel la Gerisedoj, estas kapablaj piediri sur la akvosurfaco. Ili povas fari tion ĉar iliaj ungoj ne estas ĉe la pintoj de la kruroj kiel ĉe plej insektoj, sed iom malantaŭe en speciala fendo iom supre en la kruro; tio evitas, ke la ungoj penetru la filmon de la akvosurfaco.[22] Oni scias, ke aliaj insektoj, kiel la stafilineda genro Stenus, elsendas pug-glandajn sekreciojn kiuj limigas la surfacan tension ebligante, ke ili povas moviĝi sur la akvosurfaco pere de la efiko Marangoni (konata ankaŭ laŭ la germanlingva termino Entspannungsschwimmen).[24][25]

Rilato kun homojRedakti

Kiel plagoRedakti

 
Aedes aegypti, estas parazito kaj la transiga vektoro de dengo kaj de flava febro.

Multaj insektoj estas konsiderata plagoj fare de homoj. Insektoj ofte konsiderataj kiel plagoj estas tiuj kiuj estas parazitaj (ekz. laŭsoj, cimoj), transmisias malsanojn (moskitoj, muŝoj), damaĝas strukturojn (termitoj), aŭ detruas agrikulturajn havaĵojn (saltuloj, kurkulioj). Multaj entomologoj estas engaĝiĝintaj en variaj formoj de luktado kontraŭ la plagoj, kiel en esplorado por kompanioj kiuj produktas insekticidoj, sed pliiĝante fidante en metodoj de biologia lukto kontraŭ plagoj, aŭ biokontrolo. Biokontrolo uzas unu organismon por redukti la populacidensecon de alia organismo — la plago — kaj estas konsiderata ŝlosila elemento de integrita lukto kontraŭ plagoj.[26][27]

Spite la grandan kvanton de klopodoj direktita al la luktado kontraŭ insektoj, homaj klopodoj por mortigi la plagojn per insekticidoj povas retroe malsukcesi. Se uzita senzorge, la veneno povasn mortigi ĉiajn tipojn de organismoj en la areo, kiel la naturajn predantojn fakte de la celitaj insektoj, kiel birdoj, musoj kaj aliaj insektovoruloj. La efikoj de la uzado de DDT estis ekzemplo kiel kelkaj insekticidoj povas fakte minaci la tutan naturon krom la celitajn populaciojn de plaginsektoj.[28][29]

En bonfaraj rolojRedakti

 
Ĉar ili helpas florplantojn krucpolenadi, kelkaj insektoj estas ŝlosilaj por agrikulturo. Tiu mielabelo estas kolektanta nektaron dum poleno kolektiĝas sur ĝia korpo.
 
Asilieda muŝo kun sia predo, nome sirfedo. Agado fare de insektaj insektovoruloj kiel tiuj helpas lukti kontraŭ insektaj populacioj.

Kvankam plagaj insektoj altiras plej atenton, multaj insektoj estas bonfaraj kaj al medio kaj al homoj. Kelkaj insektoj, kiel vespoj, abeloj, papilioj kaj formikoj, polenigas florplantojn. Polenado estas mutualisma rilato inter plantoj kaj insektoj. Ĉar insektoj kolektas nektaron el diversaj plantoj de la sama specio, ili ankaŭ disvastigas polenon el plantoj en kiuj ili estis antaŭe manĝantaj. Tio ege pliigas la kapablon de plantoj por krucpolenado, kio eltenas kaj eble eĉ plibonigas sian evoluan bonfarton kaj taŭgecon. Tio finfine grave tuŝas homojn ĉar sekurigi sanajn rikoltojn ludas gravan rolon por agrikulturo. Same kiel per polenado, formikoj helpas per semodistribuado de plantoj. Tio helpas disvastigi plantojn, kio pliigas plantodiversecon. Tio kondukas al ĝenerala pli bona medio.[30] Serioza media problemo estas la malpliigo de populacioj de polenigistaj insektoj, kaj nombraj specioj de insektoj estas nune bredataj ĉefe por polenadministrado por havi sufiĉajn polenigistojn en la kampoj, fruktoĝardenoj kaj forcejoj en la epoko de burĝonado.[31]:240–243 Alia solvo, kiel montrita en Delavaro, konsistis en kultivado de indiĝenaj plantoj por helpi eltenadon de indiĝenaj polenigistoj kiel Lasioglossum vierecki.[32]

La ekonomia valoro de polenado fare de insektoj estis ĉirkaŭkalkulita je ĉirkaŭ 34 mil milionoj da usonaj dolaroj nur en Usono mem.[33]

Produktoj faritaj de insektoj. Insektoj produktas ankaŭ utilajn substancojn kiel mielo, vakso, lako kaj silko. Mielabeloj estis bredataj kaj celitaj de homoj dum miloj da jaroj pora kiri mielon, kvaankam lastatempe kontraktado por polenado de kultivoj estas iĝanta same grava por abelistoj. La silkraŭpo ludis gravan rolon en la tuta homa historio, ĉar la silkokomerco establis rilatojn inter Ĉinio kaj la cetero de la mondo.

Plagokontrolo. Insektovoraj insektoj, tio estas insektoj kiuj manĝas aliajn insektojn, estas profitigaj por homoj se ili manĝas insektojn kiuj povus okazigi damaĝon al agrikulturo kaj al homaj strukturoj. Por ekzemplo, afidoj manĝas rikoltojn kaj okazigas problemojn al farmistoj, sed kokcineloj manĝas afidojn, kaj povas esti uzataj kiel rimedo por grava malpliigo de plagafidaj populacioj. Kvankam birdoj estas eble plej videblj insektopredantoj, insektoj mem estas fakte la plej vasta majoritato de insektokonsumantoj. Ankaŭ formikoj helpas lukti kontraŭ animalaj populacioj konsumante malgrandajn vertebrulojn.[34] Sen predantoj kiuj kontrolu ilin, insektoj povus ĝui preskaŭ nehaltigeblan populacieksplodon.[8]:328–348[8]:400[35][36]

LamarkoRedakti

Lamarko konsideris la insektojn kiel kvinan klason de organiziteco de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj, polipoj, radiuloj kaj vermoj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la insektojn kiel jam ovonaskajn kaj metamorfozajn, kun diferencaj seksoj, trakeo kaj kompleta nerva sistemo, sed ankoraŭ sen cerbo nek sangocirkulado[37].

En EsperantoRedakti

En Esperanto ekzistas Provizora Listo de Esperanto-nomoj por ĉirkaŭ 1000 (grupoj de) insektoj, fare de aŭtoro Wouter F. Pilger. Inter ili oni listigas la Esperanto-nomojn apud la latinlingva scienca nomo de pra-insektoj - libeloj - forfikuloj - termitoj - blatoj - akridoj/lokustoj - ŝtonmuŝoj - besto-laŭsoj - cimoj - cikadoj - planto-laŭsoj - retflugiluloj - skaraboj - puloj - kuloj - muŝoj - papilioj - folio-vespoj - formikoj - vespoj/abeloj - cent-, mil-pieduloj ktp.[38]

ReferencojRedakti

  1. insektoj en vortaro.net
  2. Václav Jan Staněk. (1970 (itala eldono 1978)) Enciclopedia illustrata degli insetti. Italigis Elisabetta Ghisotti Steinman. Prago: Artia (itala eldono de Librerie Accademia), p. 377. ISBN 0600030857.
  3. Ebbe Schmidt Nielsen, Laurence A. Mound. (1997) Global Diversity of Insects: The Problems of Estimating Numbers. (angle). National Research Council USA, Board on Biology.
  4. Antonio Servadei, Sergio Zangheri, Luigi Masutti. (1972) Entomologia generale ed applicata (itale). Padova: CEDAM, p. 50; 105.
  5. Servadei k aliaj, citita verko, p. 105.
  6. Servadei k aliaj, citita verko, p. 100.
  7. . Social insects. North Dakota State University. Arkivita el la originalo je 21a de Marto 2008. Alirita 6a de Majo 2009.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Gullan, P.J.; Cranston, P.S. (2005). The Insects: An Outline of Entomology (3a eld.). Oxford: Blackwell Publishing. ISBN 978-1-4051-1113-3.
  9. (2007) “The dynamics of social learning in an insect model, the bumblebee (Bombus terrestris)”, Behavioral Ecology and Sociobiology 61 (11), p. 1789–1796. doi:10.1007/s00265-007-0412-4. 
  10. (1961) “Principles of Insect Cold-Hardiness”, Annual Review of Entomology 6, p. 55–74. doi:10.1146/annurev.en.06.010161.000415. 
  11. Social Insects. North Dakota State University. Arkivita el la originalo je 21a de Marto 2008. Alirita 12a de Oktobro 2009.
  12. (Septembro 2004) “Hypothesis testing in evolutionary developmental biology: a case study from insect wings”, Journal of Heredity 95 (5), p. 382–396. doi:10.1093/jhered/esh064. 
  13. (1998) “Atmospheric oxygen, giant Paleozoic insects and the evolution of aerial locomotor performance”, Journal of Experimental Biology 201 (8), p. 1043–1050. doi:10.1242/jeb.201.8.1043. Alirita 8a de Decembro 2012.. 
  14. Chapter 32: Largest Lepidopteran Wing Span | The University of Florida Book of Insect Records | Department of Entomology & Nematology | UF/IFAS. Alirita 2022-01-13.
  15. . Birds migrate together at night in dispersed flocks, new study indicates (en-US). Alirita 2022-01-13.
  16. (1988) “The Influence of Atmospheric Structure and Motions on Insect Migration”, Annual Review of Entomology 33, p. 183–210. doi:10.1146/annurev.en.33.010188.001151. 
  17. Bart Geerts kaj Dave Leon (2003). P5A.6 "Fine-Scale Vertical Structure of a Cold Front As Revealed By Airborne 95 GHZ Radar" Arkivigite je 2013-09-08 per la retarkivo Wayback Machine. University of Wyoming. Alirita la 26an de Aprilo 2009.
  18. (2020-01-01) “Entomological Radar Overview: System and Signal Processing”, IEEE Aerospace & Electronic Systems Magazine 35 (1), p. 20–32. doi:10.1109/maes.2019.2955575. 
  19. 19,0 19,1 Biewener, Andrew A. (2003) Animal Locomotion. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-850022-3.
  20. (2012) “Quadrupedal gaits in hexapod animals – inter-leg coordination in free-walking adult stick insects”, Journal of Experimental Biology 215 (24), p. 4255–4266. doi:10.1242/jeb.073643. 
  21. (2004) “Distribution of the oceanic insects Halobates (Hemiptera: Gerridae) off the south coast of Japan”, Entomological Science 7 (4), p. 351–357. doi:10.1111/j.1479-8298.2004.00083.x. 
  22. 22,0 22,1 (2007) An Introduction to the Aquatic Insects of North America, 4‑a eldono, Kendall Hunt Publishers. ISBN 978-0-7575-5049-2.
  23. (1975) “Jet-propulsion in anisopteran dragonfly larvae”, Journal of Comparative Physiology A 97 (4), p. 329–338. doi:10.1007/BF00631969. 
  24. (1976) “Das "entspannungsschwimmen" von Velia and Stenus”, Naturwissenschaften 50 (6), p. 231. doi:10.1007/BF00639292. 
  25. (2006) “Walking on Water: Biolocomotion at the Interface”, Annual Review of Fluid Mechanics 38 (1), p. 339–369. doi:10.1146/annurev.fluid.38.050304.092157. 
  26. (27 February 2008) “Biological control and sustainable food production”, Philosophical Transactions of the Royal Society of London. Series B, Biological Sciences 363 (1492), p. 761–776. doi:10.1098/rstb.2007.2182. 
  27. Davidson, E.. (2006) Big Fleas Have Little Fleas: How Discoveries of Invertebrate Diseases Are Advancing Modern Science. Tucson, Ariz.: University of Arizona Press. ISBN 978-0-8165-2544-7.
  28. (Oktobro 1993) “Developmental effects of endocrine-disrupting chemicals in wildlife and humans”, Environmental Health Perspectives 101 (5), p. 378–384. doi:10.2307/3431890. 
  29. (October 2003) “Extinction risk to bird populations caused by DDT exposure”, Chemosphere 53 (4), p. 377–387. doi:10.1016/S0045-6535(03)00010-9. 
  30. Holldobler, Wilson. (1994) Journey to the ants: a story of scientific exploration. Westminster college McGill Library: Cambridge, Mass.:Belknap Press of Haravard University Press, 1994, p. [htt://archive.org/details/journeytoantss00holl/e/196 196–199]. ISBN 978-0-674-48525-9.
  31. Smith, Deborah T. (1991) Agriculture and the Environment: The 1991 Yearbook of Agriculture, 1991‑a eldono, United States Government Printing. ISBN 978-0-16-034144-1.
  32. Farming for native bees - SARE Grant Management System. Alirita 2022-01-13.
  33. (2021-01-26) “Economic Dependence and Vulnerability of United States Agricultural Sector on Insect-Mediated Pollination Service”, Environmental Science & Technology 55 (4), p. 2243–2253. doi:10.1021/acs.est.0c04786. 
  34. (2011) “Natural history of the Neotrobical arboreal ant, Odontomachus hastatus: Nest sites, foraging schedule, and diet”, Journal of Insect Science 12 (18), p. 48. doi:10.1673/031.012.4801. 
  35. Biocontrol Network – Beneficial Insects. Biocontrol Network. Arkivita el la originalo je 28a de Februaro 2009. Alirita 9a de Majo 2009.
  36. (1979) Insect Pests of Farm, Garden, and Orchard. Wiley, John & Sons. ISBN 978-0-471-86314-4.
  37. Jean-Baptiste Lamarck. [1809] (1987) Filozofio zoologia (france, al Esperanto tradukis Valo). SAT-Broŝurservo, p. 122.
  38. Insektoj - provizora listo pri nomoj de insektoj. - Wouter F. Pilger, 1996, alirita la 14an de novembro 2020.

BibliografioRedakti

  • Chinery, Michael (1993), Insects of Britain & Northern Europe (3a eld.), London, ktp.: HarperCollins, ISBN 978-0-00-219918-6
  • Hird, Vicki (2021). "Rebugging the Planet: The Remarkable Things that Insects (and Other Invertebrates) Do – And Why We Need to Love Them More". Chelsea Green Publishing. ISBN 978-1645020189
  • Milman, Oliver (2022). "The Insect Crisis: The Fall of the Tiny Empires That Run the World". Norton & Company. ISBN 978-1324006596
  • Vogel, Gretchen (2017). "Where have all the insects gone?". Science. doi:10.1126/science.aal1160.

Vidu ankaŭRedakti