Dengo (el la portugala lingvo dengodengue, "afektado") estas unu el la ĉefaj virusaj malsanoj en la mondo kaj grava problemo, ĉefe en tropikaj landoj (kiel Brazilo), kie la klimato kaj la urbaj kutimoj disponigas tre favorajn kondiĉojn al la disvolviĝo kaj proliferado de ĝia disvastiga kulo, la Aedes aegypti [ajdes ajgipti/edes eĝipti] el la genro Aedo.

dengo-viruso

Historio redakti

La unua mencio pri dengo en la mondo estis en 1779 en la insulo Javo. En Ameriko, la unua kazo okazis en Kubo, en 1782. En Brazilo, estas raportoj pri dengo ekde 1846. Tiam la malsano ricevis la nomon "dengo" kiu signifas "virineca afektado" ĉar estis rigardita kiel malgrava malsano, aŭ ĉar tiam ĝi estas pli malforta, aŭ ĉar tiam ekzistis aliaj pli gravaj malsanoj en Brazilo. Ankaŭ povas deveni de kultura sinteno de brazilanoj, kiuj, ĝenerale, rigardas malsanojn kiel montron de malforto (en Brazilo oni uzas anestezon tre pli malofte en denta flegado, kancermortontoj ofte rifuzas kontraŭdolormedikamentojn, ekzemple).

Dum preskaŭ jarcento dengo malaperis el Brazilo. Ĝi reaperis en 1981 kaj 1982 en Boa Vista, Rorajmo. En 1986 estis granda epidemio kiu komenciĝis en Rio-de-Ĵanejro kaj poste iris al Cearao kaj Alagoaso. En la sekva jaro, ĝi atingis ankaŭ Bahion, Minas-Ĝerajson, Pernambukon kaj San-Paŭlion, kie ĝi restas endemia.

En 1990 okazis surto de hemoragia dengo en Rio-de-Ĵanejrio, kiu atingis ĉefe la homojn kiuj malsaniĝis en la antaŭa epidemio.

La tri tipoj redakti

Estas kvar tipoj de virusoj kiuj kaŭzas dengon, sed nur du tipoj da dengo. Teorie, oni povas imuniĝi se oni jam kvarfoje travivis la malsanon, sed, praktike, oni mortas je la tria fojo.

Klasika Tipo redakti

Simptomoj: Kapdoloro, okuldoloro, alta febro (ofte trans 40 °C), muskoldoloro, manko de apetito, ruĝaj makuloj sur la korpo, malforteco kaj, foje, hemoragio per gingivo kaj nazo. La komenco de simptomoj estas subita kaj forta, ĝenerale la malsanulo povas memori la ekzaktan horon kiam ili komenciĝis. La simptomoj estas fortegaj en la plenkreskuloj, sed malfortaj en beboj. Ju pli maljuna la homo, des pli fortaj la simptomoj.

Hemoragia Tipo redakti

La hemoragia tipo havas la samajn simptomojn kiel la klasika tipo, sed ekkrakas la vejnoj kaŭzante elverŝon de sango. Tiu ekkrako povas esti pli aŭ malpli forta kaj eĉ kaŭzi morton. Ĉar la vejnoj neniam revenas al la antaŭa sanstato, duafoje, la hemoragia tipo nepre kaŭzos la morton, sed tiu estas tre malofta.

Neŭra Tipo redakti

Nova tipo de dengo aperis en la brazila Amazonio en 2005, neŭra dengo. Tiu tipo atingas nervojn kaj cerbon, ĝi blindigas kaj handikapas la viktimojn. Nur ses homoj akiris ĝin ĝis hodiaŭ.

Infekto redakti

Ne estas rekta interhoma infekto. La nura formo de infektado estas per piko de kontaminita ino de Aedes aegypti. La kulino povas infekti iun nur dum 12 tagoj suĉinte la sangon de infektita homo. Unu kulino povas dum sia vivo (45 tagoj) infekti maksimume 300 homojn. La kova periodo de la malsano estas inter 3 kaj 15 tagoj post la piko.

Terapio redakti

Ne estas kuraco al dengo. Oni povas nur trakti la simptomojn kaj esperi ke la korpo reagos. Oni devas eviti la rompon de vejnoj evitante viglajn movojn kaj medikamentojn kiuj dilatas la sangajn ujojn.

Evitado redakti

La nura maniero eviti dengon, estas eviti la pikon de kulino.