Amazonio (Amazônia portugallingve, Amazonía hispanlingve) estas Esperanta nomo por multaj lokoj de la baseno de sudamerika rivero Amazono, al pluvarbaro kaj al baseno mem. Sekve, oni ne konfuzu multajn urbojn, vilaĝojn, ŝtatojn ktp. kun simila nomo en la regiono, kiu estas parto de 4 malsamaj landoj. En la regiono estas la plej granda arbaro el mondo, situanta en la norda parto de Brazilo, sed ankaŭ parte en Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro, Bolivio kaj Peruo.

Amazonio
akvokolekta areo
akvokolekta areo [+]

LandoSuda Ameriko

- koordinatoj2° 18′ 0″ S, 54° 53′ 0″ U (mapo)-2.3-54.883333333333Koordinatoj: 2° 18′ 0″ S, 54° 53′ 0″ U (mapo)
Areo6 300 000 km² (630 000 000 ha) [+]


Amazonio (Tero)
Amazonio (Tero)
La bazeno de Amazono

Amazonio (Brazilo)
Amazonio (Brazilo)
DEC

Map
Amazonio
Vikimedia Komunejo:  Amazon Basin [+]
vdr
Rivero en amazona pluvarbaro
Kiel sahara polvo nutras la amazonan arbaron - video de la jutuba kanalo Scivolemo.

Geografio redakti

Amazonio komenciĝas ĉe la atlantika marbordo de Brazilo, en Parao kaj Maranjo, kaj atingas la Andojn. La arbaro esta tiel larĝa kiel Atlantiko inter Afriko kaj Sudameriko.

Tiu rivero sendas al la maro la kvinonon de la rivera akvo el la tuta mondo, tio estas 160 milionoj da litroj ĉiun sekundon. La baseno ampleksas 6 milionojn da km², en 6 landoj.

Administraj unuoj redakti

Amazonio estas la nomo de diversaj administraj unuoj:

  • Amazonio, ŝtato en Brazilo. Rimarko: Sylla Chaves (2008, p. 36) proponas la vorton "Amazono" por la rivero kaj por la ŝtato, kaj vorton "Amazonio" por la ekologia regiono.
  • Amazonio, departemento en Kolombio
  • Amazonio, ŝtato en Venezuelo
  • Amazonio, regiono en Peruo

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti