Traktato de Amazonia Kunlaboro

La Traktato de Amazonia Kunlaboro, celebrita en Braziljo, Brazilo, en 3-a de julio 1978, estis signita de ok amazoniaj landoj: Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujano, Peruo, Surinamo kaj Venezuelo. Ĝi estas jura, teknika ilo celante la harmonian kaj integriĝitan evoluon ĉirkaŭ la Amazonia Baseno, permesante pliboniĝon de vivkvaliton de la popoloj de tiuj landoj, la plenan integriĝon de la amazonia regiono al siaj naciaj ekonomioj, la interŝanĝon de spertoj pri regiona disvolviĝo kaj la ekonomian kreskon konservante la naturmedion.

Pro tio, la traktato diktas kunlaboron inter la membroj celante sciencesploron, racian uzadon de krudmaterialoj, kreon de infrastrukturon de transporto kaj telekomunikado, pligrandigon de komercon inter ĉelandlimaj popoloj kaj konservadon de kulturaj heredaĵoj.

En 1995, la ministroj pri eksteraj aferoj de la membrolandoj, en Limo, Peruo, konsentis krei la Organizaĵo de la Traktato de Amazonia Kunlaboro, por plifortigi institucie la traktaton kaj doni ĝin internacian personecon. La amendaĵo al la traktato estis aprubita en Karakaso, Venezuelo, en 1998, permesante la fondiĝo de permanenta sekretario ĉe Braziljo.

Eksteraj ligiloj redakti