Braziljo

ĉefurbo de Brazilo

Braziljo estas la ĉefurbo de Brazilo kaj de la samnoma Federacia Distrikto. La urbo situas en la altebenaĵo de Gojaso 950 kilometrojn nordokcidente de Rio de Janeiro ĉirkaŭ 1060 metrojn super marnivelo. Post kiam jam 1823 leviĝis ideoj konstrui novan ĉefurbon, okazis urboplanada konkurso en la jaro 1956. Baza skemo de la realigita projekto estas 13 kilometrojn longa paraboloida akso de ĉefa trafiko, kiun flankumas loĝkvartaloj, kaj dua rekta Monumenta akso 6 kilometrojn longa, kiu kruciĝas kun la alia rektangule. Ĉirkaŭ la Monumenta akso ariĝas parlamentaj, registaraj, kulturaj kaj komercaj konstruaĵoj. Ĉe ĝia sudorienta fino troviĝas la Placo de la tri potencoj kun la konstruaĵoj de la parlamento, de la supera juĝo kaj de la registaro (Verkoj de Oscar Niemeyer).

Braziljo
portugale Brasília
Federacia ĉefurbo
Fotomontaĵo
De maldekstre: Nacia kongreso, Ponto Juscelino Kubitschek, Eixo Monumental, Palácio da Alvorada, Brazilja katedralo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Brasília
Moto: Venturis ventis (latine)
Al la venontaj ventoj
Lando Brazilo Brazilo
Regiono Centra-Okcidenta regiono
Federacia distrikto Braziljo
Konata loko Katedralo de Braziljo
Situo Braziljo
 - alteco 1 172 m s. m.
 - koordinatoj 15° 48′ 00″ S 47° 54′ 00″ U / 15.80000 °S, 47.90000 °U / -15.80000; -47.90000 (mapo)
Areo 5 802 km² (580 200 ha)
Loĝantaro 2 606 885 (2009)
Denseco 449,31 loĝ./km²
Fondo 21-a de aprilo 1960
Horzono BT (UTC-3)
 - somera tempo BST (UTC-2)
Poŝtkodo 70000-000
Telefona antaŭkodo +55 61
IHD 0,936 - Tre alta
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Brasilia
Tipo de heredaĵo kultúrna
Jaro 1987 (#11)
Numero 445
Regiono Latina Ameriko
Kriterioj i, iv
Situo enkadre de Brazilo
Situo enkadre de Brazilo
Situo enkadre de Brazilo
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: [[:commons:Category:Brasília

Portalo pri Brazilo|Brasília Portalo pri Brazilo]]

Retpaĝo: www.brasilia.df.gov.br
Map

La urbo nomiĝas Brazilio en PIV1970 kaj la kongresa libro de la UK en 1981, sed Braziljo en PIV2002 kaj Aktoj de la Akademio, III, 1975-1991 .

La longa historio de la fondo de Braziljo redakti

Jam en 1761 la ĉefministro de Portugalio, Markizo de Pombal, sugestis transloki la administran centron de la kolonio Brazilo al la landinterno (tamen du jarojn poste ĝi estis translokita al la marborda Rio de Ĵanejro). En 1813 la fondinto de la unua brazila ĵurnalo skribis plurajn artikolojn pri la avantaĝoj de tiu transloko. Li eĉ iomete precizigis la lokon: proksime al la fontoj de la riveroj kiuj fluas “al nordo, sudo kaj nordokcidento” (kaj fakte tio estas nun la situo de Braziljo). Unu jaron post la deklaracio de sendependeco en 1822 brazila ministro konata kiel “Patriarko de la Sendependeco” menciis “Brasília” (Braziljo) kiel nomon de la posta (kaj nuna) ĉefurbo.

En 1889 Brazilo iĝis respubliko (antaŭe ĝi estis imperio). En la konstitucio de 1891 estis projektita la transloko de la ĉefurbo el Rio de Ĵanejro al landinterno, pli ekzakte al la Centra Altebenaĵo, kaj jam estis decidite, ke la nova ĉefurbo okupos areon de 14.400 km².

La sekvan jaron estis nomumita Esplora Komisiono – al kiu apartenis, krom unu astronomo, kiu ĝin estris, i.a. geografiistoj, geologoj, botanikistoj kaj kuracistoj – por malkovri la plej bonan situon por la nova ĉefurbo. Post longa esplorado de la Centra Altebenaĵo la komisiono elektis areon ampleksantan la 14.400 km² menciitajn en la konstitucio, kaj tie troviĝas nun Braziljo, aŭ pli ekzakte la tiel nomata Federacia Distrikto (al kiu apartenas Braziljo kaj kelkaj satelitaj urboj).

Sed la transloko estintus komplika afero, kaj oni kvazaŭ forgesis ĝin. Preskaŭ 30 jarojn poste, en 1922, la tiama prezidento sendis al la posta Federacia Distrikto karavanon de 40 homoj por starigi “fundamentan ŝtonon” en loko, kie hodiaŭ troviĝas la satelita urbo Planaltina.

En 1946 nova komisiono konfirmis la bonan kvaliton de la areo elektita por la ĉefurbo, kaj en 1954 alia komisiono limigis definitive la spacon de la Federacia Distrikto, inter la paraleloj de latitudo 15 kaj 16.

Du jarojn poste la ĵus elektita prezidento Juscelino Kubitschek sugestis al la Nacia Kongreso la kreadon de publika entrepreno kies celo estis plani kaj konstrui Braziljon. Post akcepto de la Kongreso ĝi estis fakte kreita. Estis farita adjudiko de publikaj laboraĵoj, kaj komisiono elektis la urban projekton de Lucio Costa kaj la arkitekturan projekton de Oscar Niemeyer.

La konstrulaboroj komencis en novembro de 1956 kaj daŭris ĝis 1960, kiam la ĉefurbo estis inaŭgurita la 21-an de aprilo. 

(La teksto pri la historio baziĝas sur la artikolo pri Braziljo en la portugallingva Vikipedio: [1].)

La urbo estas sidejo de la grava Universitato de Braziljo (UnB).

 
Katedralo de Braziljo

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Correio Braziliense (portugale por Brazilja Kuriero) estas ĉiutaga ĵurnalo, unuafoje publikigita la 21an de aprilo 1960. Ĝin lanĉis Assis Chateuabriand en la inaŭguro de Braziljo.

La Centra Banko de Brazilo (portugale Banco Central do Brasil, mallongigo BCB), kreita la 31-an de decembro 1964 per la leĝo n-ro 4.595, estas federacia banko ligita al la ministerio pri ekonomio, kun sidejo en Braziljo, kaj funkcianta en la tuta lando.

La Universitato de Braziljo (portugale Universidade de Brasília, akronime UnB), estas federacia publika universitato kaj la plej granda institucio de supera edukado en la Centra-Okcidenta regiono de Brazilo kaj unu el la plej gravaj en la lando.

La Instituto Guimarães Rosa (portugale Instituto Guimarães Rosa, akronime IGR) estas kultura organizaĵo kiu estas subtenata de la Brazila Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj estas sub la jurisdikcio de la brazilaj diplomatiaj misioj en la gastiganta lando por la plenumo de la brazila kultura diplomatio eksterlande.

Braziljo en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la kulturajn atingojn de Brazilio:

 
 
Al Brazilio venas la astronaŭto kaj Uttu
preter arbaroj muĝaj de l'Amazona rivero.
-Jen Itimaratio kaj Alvorada Palaco,
la sobra Kongresejo kun skulptoj rare diversaj,
plej futurismaj domoj de urbo sorĉe kreita,
kie nur estis silvoj kaj la ĝangalo milarba.
La homo scios ŝanĝi ĉi tiun ejon efike,
en harmonio plena kun la ĉirkaŭa naturo,
kaj levi metropolon super vastaĵo regontan.
Tie skulptistoj, arĥitektoj, pentristaj ensembloj
plurlandaj kunlaboros en longa tasko revula.[1] 

Esperanto en Braziljo redakti

Dum multaj jaroj ne ekzistis Esperanto-movado en Braziljo, ĉar oni timis kverelon kun Brazila Esperanto-Ligo, kies sidejo estis en Rio-de-Ĵanejro. Nur en 1974 fondiĝis Brazila Konsilantaro de Esperanto. Ĝia ĉefa celo estis ebligi la interkomunikiĝon inter la esperantaj organizoj en la tuta lando kaj kunlabori por la translokiĝo de Brazila Esperanto-Ligo de Rio-de-Ĵaneiro al Brasília, en la Federacia Distrikto, kie ĝi troviĝus pli proksime de la povoj de la respubliko, kio povus helpi la disvastigadon de la lingvo kaj de la Esperanto-movado ĝenerale.

La 66-a Universala Kongreso de Esperanto – de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1981, okazis en Braziljo.

Nur en 1986 Brazila Esperanto-Ligo translokiĝis al Braziljo, post daŭra debatado.

Bildaro redakti

 
Panorama vido de la Akso Monumenta je 2013

Referencoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 129.

Vidu ankaŭ redakti