Indico de homa disvolviĝo
La Indico de homa disvolviĝo, esperanta mallongigo IHD, aŭ angle Human Development Index, mallonge HDI, estas indico kiu montras staton de homa evoluo en landoj de la mondo. Ĝi estas publikigata ĉiujare en raporto (angle titolata Human Development Report, HDR), eldonita de la Unuiĝintaj Nacioj.
Komparo
redaktiOni komparas ne nur la MEP, sed ankaŭ vivdaŭron kaj edukitecon de la loĝantoj.
La faktoro de vivdaŭro montras kiel indikilo la sanoprizorgon, nutradon kaj higienon; la edukiteco montras akiritajn sciojn kaj eble enspezojn.
Oni uzas la suban formulon:
La lastaj unuaj
redakti- 2011 (2011)– Norvegio
- 2010 (2010)– Norvegio
- 2009 (2007)– Norvegio
- 2008 (2006)– Islando
- 2007 (2005)– Islando
- 2006 (2004)– Norvegio
- 2005 (2003)– Norvegio
- 2004 (2002)– Norvegio
- 2003 (2001)– Norvegio
- 2002 (2000)– Norvegio
- 2001 (1999)– Norvegio
- 2000 (1998)– Kanado
- 1999 (1997)– Kanado
- 1998 (1995)– Kanado
- 1997 (1994)– Kanado
- 1996 (1993)– Kanado
- 1995 (1992)– Kanado
- 1994 (????)– Kanado
- 1993 (????)– Japanio
- 1992 (1990)– Japanio
- 1991 (1990)– Japanio
- 1990 (????)– Japanio
- 1985 (????)– Japanio
- 1980 (????)– Svislando
Kritiko
redaktiPro la daŭra kritiko de la indico (alta pozicio de Japanio, spite al stato de virinoj tie; landoj kun samaj HDI, sed tre diversaj homaj rajtoj ktp.), laŭ peto de Barato, HDI ne plu estas uzata ekde mezo de la 1990-aj jaroj en oficialaj dokumentoj de UN.[1]
Referencoj
redakti- ↑ Nuscheler 2004, p. 191
Literaturo
redakti- Nuscheler, Franz: Lern- und Arbeitsbuch Entwicklungspolitik, Bonn 2004, ISBN 3-8012-0350-6