Poemo de Utnoa

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kovrilpaĝo de Poemo de Utnoa

Poemo de Utnoa estas libro, nome eposo de la kataluna verkisto Abel Montagut, publikigita en Vieno, Aŭstrio, en 1993 kaj originale verkita en Esperanto. Temas pri sep kantoj kiuj enhavas totale 7095 versojn nome aleksandroj, sed ne de 14, sed de 15 silaboj.[1] La kantoj inspiriĝas en famaj eposoj de la tutmondaj kulturo kaj literaturo, kiaj Gilgameŝo, Eneado, Biblio, Ramajano, Iliado, kaj el modernaj aŭtoroj kiaj Papini, Asimov, kaj aliaj, kaj ĉefe rilate al epizodo de la tutmonda diluvo. La libro estas enkadrigita de Enkonduko de William Auld kaj Postparolo de Probal Daŝgupto.

Enhavo

EnhavoRedakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la unua kanto jam oni komprenas, ke la historio de la homa gento estos rakontata per simbola maniero; krome oni uzas eleksteran vidpuntkon ĉar temas pri kolonio da eksterteranoj kiuj venas al la Tero kaj studas la konduton de teranoj. La eksterteranoj pristudas ĉu la teranoj meritas sian helpon por eviti tujan okazontan katastrofon aŭ pli bone ili atendu la detruon por posta okupado de la planedo por sia propra profito. La ĉefa argumento estas decidi ĉu la teranoj estas raciaj aŭ ne, konsiderinte, ke ili amasmurdemas. La intermeza sinteno estas aprobita, ke oni avertu almenaŭ unu teranon, ke li konstruu ŝipegon por eviti la inundon: la eksterterano Emme anoncas tion al Utnoa, nome rolulo kiu respegulas al la mita Noa.

En la dua kanto sekvas la polemiko inter la partioj de eksterteranoj. Unu el ili ŝanĝis el flanko, ĉar vivinte ŝtelkaŝe inter teranoj, perdis sian teranajn filon kaj edzinon. Nun ili deziras la ekstermon de la neracia gento. Surtere la rivaleco inter Babelo kaj Nineve endanĝerigas la sorton de Utnoa kiu estas intera nomado. Li kun sia frato Laŝmu vizitas en Babelo orakolon por demandi pri la anonco farita al Utnoa. Dume eksplodas batalo de Babelanoj kontraŭ la nomadoj, kaj kiam Utnoa informas al sia popolo pri la neceso konstrui ŝipon, nur malgranda parto restas kun ili, dum la plej parto iras batali urbanojn.

En la tria kanto oni disvolvigas diversajn aspektojn de la vivo de la eksterteraj Najanoj, nome pri speciala intelekta ludo, nupto, kaj aliaj ĉiutaĝaĵoj kiuj montras ege altnivelan vivkondiĉon. Paralele surtere, la sekvantoj de Utnoa ekkonstruis la ŝipon, ricevinte la apogon de Ŝabda, le reĝino de Ur, sed ankaŭ la malemon de la humiligita generalo Ulmi, post hazarda ĉasakcidento.

En la kvara kanto la eksterteranoj opoziciantaj al la Dilmunidoj (nomadoj) komplotas. Arunni susuras al profetino Filge ideojn kontraŭ la ŝipkonstruantoj. Tiu alparolas la reĝinon, kiu malatentas ŝin. Poste dizertinto Tudar venas el la urbo al la ŝipkonstruantoj kaj per longa rakonto informas, ke la reĝino mortiĝis kaj alproksimiĝas rabatako detrua kontraŭ la Dilmunidoj. Fakte eĉ antaŭ la rakontofino (je filmeca sinsekvo) ekas la atako estrita de la generalo Ulmi, venĝodezira. Plej parto de ŝipkonstrauntoj estis masakritaj kiaj Laŝmu, la familio de Utnoa kaj aliaj, krom la dizertinto Tudar kaj estas mortigita ankaŭ la atakestro Ulmi.

En la kvina kanto okazas nova asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Por kompensi la kontraŭan agadon fare de Arunni, oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome el Ĉina Murego al insulo Srilanko; poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Tiele Utnoa estas akompanata de po du gravuloj por kontinento, nome por Eŭropo unue Fidiaso kaj poste Maria Sklodovska (nomita ankaŭ Maria Curie), por Afriko unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kaj por Ameriko unue Nezaŭhtezoma kaj poste Nejlo Armstrong. En ĉiu kontinento Utnoa kontemplas la rimarkindajn verkojn, ĉefe arkitekturajn, sed ne nur, kiuj donus sencon al lia heroeco konstrui la ŝipegon por savi la homaron kiu poste povos plenumi tiajn virtualajn atingojn. La trapaso de Oceanio kaj Antarkto estas pli rapida kaj senakompana. Reveninte, Utnoa direktoras en la funebro de la frato Laŝmu, ĉefa konstruinto de la ŝipego, kaj, surprize por la leganto, bruligas la konstruatan ŝipegon.

En la sesa kanto ankaŭ la eksterteranoj kiuj apogas, kaj ankaŭ tiuj kiuj malapogas, miras, ke spite la komprenigan veturadon al la estonteco, Utnoa bruligis la ŝipegon kaj retiriĝis al la naturo kun la malmultaj supervivintoj restantaj. Venas neeĉeestintaj dilmunidoj. JUbal rakontas pri militagado de la aliaj dilmunidoj, kiuj estis foririntaj sieĝi Nineve. PAcnegocado malsukcesis kaj la ninevestro igis torturmurdi nomadestron. Tiutribanoj volis tuj ataki venĝe, sed aliaj preferas atendi ankoraŭ venontojn kaj ekflamas interna milito. Kiam la opozicianto foriras, sekvas tragedia batalrakonto. Ninevurbanoj masakris dilmunidojn. La survivantoj bedaŭras, ke ili ne sekvis la planon ŝipkonstrui kaj pentas. Pro tio la rakontanto Jubal venis.

La sepa kanto estas la lasta. En la tendaro la dilmunidoj rekonstruas sian vivon. Noa fianĉiĝis kaj nuptis, venis diaj signaloj, kaj oni decidis ŝipkopnstrui ĉe urbo Eridu. Gobanoj denove reagas: Jiŝka liveras drogon al Utnoa kiu denove havas viziojn nun akompanata de Roa Numu, nur por vidi malbonaĵojn de la estonto, kio okazos se finfine li konstruos la savilon por la homaro, do korupto, niatempa avaremo, finegocistoj, krimulaĉoj por fini ĉe la bombado de Hiroŝimo kaj la ekologia katastrofo kaj poluo okazigita de nehumanaj roluloj. Sekvas aludoj al individuismo, diktatoroj kaj naziismo. Reveninte el la sonĝo, Utnoa forgesas la viditajn estontajn malbonaĵojn kaj konsideras ilin kiel io sunkonsica. Oni supozas, ke oni refaras la ŝipkonstruon, kiam finas la poemon per malferma fino. La leganto jam konas la legendon el la biblia rakonto kaj tiele ne necesas ties ripeto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

StiloRedakti

La versoj havas dekkvin silabojn, kio estas malofta en moderna poezio, sed longaj versoj kongruas kaj oftis en klasikaj eposoj. Tre ofte oni omaĝas la stilon de Homero kaj aliaj klasikuloj: ekzemple la dua kanto ekas jene: "Kiam per rozaj fingroj aŭroro sunon anoncis"; kaj tiele oni utiligas la klasikan metaforon de la rozkoloraj fingroj de aŭroro. Por ke la arkaikeca stilo ne ĝenu la leganton tre ofte oni aldonas komparojn kiuj ege vigligas la rakonton: Kiel leono kiu ... Kiel rinocero kiu... Fakte tre ofte tiaj komparoj temas pri bestoj. Tiaj komparoj estas nomitaj de Probal Daŝgupto en sia Postparolo Abelaj komparoj kaj detale li studas ties sisteman uzadon fare de Montagut.[2]

Ankaŭ foje oni priskribas per mezlongaj detalaj klarigoj la diversajn elementojn de tuto, kiel la belaĵoj de la grandurbo Babelo.

Kaj ĉiukaze la strukturo ritma de la versoj ege taŭgas por la solena esprimo de sentencoj aŭ motoj: Hazardo suverenas sur nia mondo drakone.[3]

MesaĝoRedakti

Pri enhavo, menciindas la specialaĵo miksi kun tradicia mitaro pri la diluvo la inventaĵojn rilate al la vivo de eksterteranoj, kiuj oftas en literaturo ne profesia kaj klina al falsaj sciencoj, sed kio en tiu ĉi verko kongruas kun la fikci-literatura fono de la eposo.

Pri ideologio, la aŭtoro profitas ĉiam okazojn por montri kial kaj kelkaj teranoj kaj ĝenerale eksterteranoj kliniĝas al pacemo kaj evito de perforto. Ĉefe la eksterteranoj kompreneble utiligas la sciencian progreson por ĝui altan vivnivelon. La inventoj kiujn ĝuas la eksterteranoj memorigas pri la filmoj de scienc-fikcio. La uzado de eksterteranoj permesas la elsendon de la nuntempa mesaĝo por aspiri al pli altevolua kaj humana vivo. Tiele parolas Numu:

 
 Mi estas raciulo el civilizo pli multe

evoluinta. Ni havas efektive rimedojn

de vi ne konjekteblajn kaj ni kapablas esplori

ĉi tiun pretermondon multforme plie penetre.[4] 

La uzado de eksterteranoj estas okul-signo al la modena leganto, kiu okupas la funkcion kiun iam plenumis la diaj intervenoj en eposoj. Dume al la dilmunidoj (la popolo de Utnoa) plaĉas la obeo al kio ili interpretas kiel diaj signaloj. La moderna leganto komprenas ke plej ofte tiuj dioj estas la superaj estaĵoj, do nur simple raciaj estuloj kontraste al la dilmunidoj, kiuj ankoraŭ estas nomadoj. Dioj povas ĉeesti kiam okazas naturaj katastrofoj, kaj oni ne forgesu, ke la tuta centra temo estas natura katastrofo, kiu venos tuj, inundo laŭ la kompreno de teranoj, frapo de meteorito laŭ la scio de la altuloj.

La konstanta apero de la venonta katastrofo kongruas kun la ĝenerala rigardo, kiu tre ofte pesimismas, ĉefe en la sepa kanto, kio kongruas kun la nuntempa scio pri onia pasinteco kaj estonteco el Noa. La sama Numu Roa parolas:

 
 Jen kiuj murdos patron aŭ la patrinon akuŝan,

lulile propran bebon aŭ la edzinon amindan.

Jen forrabistoj ankaŭ, la perfortuloj al inoj

kaj al senkulpaj knaboj, nur por kruelaj amoroj.

Kaj jen plej krimaj uloj en la homaro venonta,

kiuj kunfratojn buĉos, kvazaŭ enspirus aeron:

korblindaj mafianoj, kiuj sennomu sepulte:

plibonus ja al ili, sen panjutero ne naskus.[4] 

La eliro montras la eviton de la militemo kaj detruemo per paca kunvivado. Kiel premio al la bona vivkonduto estas la mito de la promesita lando, Dilmun, kiu funkcias kiel allogo por la nomadoj, insulo kiu iel plenumas similan simbolon kial la regno kiu Don Kiĥoto promesas al sia ŝildisto Sanĉo, se li bone kondutas, nome la ínsula Bararataria, kvankam kompreneble temas pri du tre diferencaj verkoj.

FontoRedakti

NotojRedakti

  1. Respektive po 831 en la unua kanto, 968 en la 2a, 883 en la 3a, 799 en la 4a, 1236 en la 5a, 1017 en la 6a kaj 1361 en la 7a.
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. Postparolo de Probal Daŝgupto, pp. 209-210.
  3. Paĝo 188, v 910.
  4. 4,0 4,1 Paĝo 178, vv 528-531.

BibliografioRedakti

  • Paŭlo S. Viana, Poemo de Utnoa, Grava, sed ne sufiĉe legata, Esperanto, nº 1298, januaro 2016, p. 13.

Eksteraj ligilojRedakti