Kunviveco

apartigilo

Kunviveco estas vorto derivata de la Latino convivium, komuna manĝo, kaj convivialis, kiu indikas plurajn malsamajn konceptojn. Kunviveco estas:

  • neologismo derivata de la franca vorto Convivialité kaj kreita de la franca gastronomia verkisto Jean Anthelme Brillat-Savarin, kiu aperas en lia Physiologie du goût (Fiziologio de la gusto) por indiki "la plezuron kunvivi, serĉi la necesajn ekvilibrojn por starigi bonan komunikadon kaj sincere amikan interŝanĝon ĉirkaŭ tablo."
  • Hispanismo uzata de Ivan Illich en lia libro Tools for conviviality (1973) por kvalifiki samtempe ilojn de kiuj la funkcio estas determinata de tiu kiu manipulas ilin prefere ol per tiu kiu koncipas ilin, kaj tipon de post-industria socio karakterizata de tiuj iloj, la aŭtonomeco kaj la interdependeco.
  • en komputiko estas la kvalito de programaro kies uzado estas intuicia aŭ kiu sufiĉe gvidas la uzanton por bezoni nek formadon nek uzo-instruon (tiu ĉi lasta signifo radikale kontraŭstaras tiun kiun donis Ivan Illich al ĝi).