Ninivo

urboj de Irako

NinivoNinevo (Akada lingvo: Ninua; Siria lingvo: Ninua) estis la ĉefurbo de la antikva regno Asirio. Ĝi troviĝis ĉe la orienta bordo de rivero Tigriso, proksime al la moderna urbo Mosulo en Irako. La ruinoj de antikva Ninivo situas sur apudrivera ebena areo de 730 hektaroj, ĉirkaŭita de brika remparo de 12 kilometroj. La tuta spaco nun estas grandega ruinejo, esplorata de arkeologoj.

Ninivo
antikva urbo • telo • arkeologia loko • type site [+]
Koordinatoj36° 22′ 0″ N, 43° 9′ 0″ O (mapo)36.36666743.15Koordinatoj: 36° 22′ 0″ N, 43° 9′ 0″ O (mapo)

Ninivo (Irako)
Ninivo (Irako)
DEC
Ninivo
Ninivo
Map
Ninivo
Vikimedia Komunejo:  Nineveh [+]
vdr
Nergal Pordego
19-jarcenta imago de la nova ĉefurbo de Sanĥerib, konstruita en 704 a.K.
same 19-jarcenta imago de reprezenta palaca halo
La reĝo, ĉasanta leonon, el la Norda Palaco, Ninivo (nun en la Brita Muzeo en Londono)

Ninivo estis grava diskruciĝejo por komercaj vojoj transirantaj la riveron Tigrison. Okupante centran pozicion sur la granda vojo inter la Mediteranea Maro kaj la Hinda Oceano, sekve unuigante orienton kaj okcidenton, multaj riĉaĵoj trairis la urbon el multaj fontoj, tiel, ke ĝi fariĝis unu el la plej granda de ĉiuj regionaj antikvaj urboj.

La ejo kie troviĝas Ninivo aktuale suferas ĝeneralan kadukiĝon de ĝiaj monumentoj kaj spuroj, pro manko de konvena protekta tegmento, pro vandalismo al ĉi tiuj jam endanĝerigitaj restaĵoj kaj prirabado. La proksimeco al la ĉiam pli vastiĝantaj antaŭurboj de Mosulo ankaŭ metas tiun gravegan antikvan urbon en daŭrantan danĝeron. Tamen tiuj danĝeroj estis negravaj kompare al la vastaj kaj sistemaj detruoj fare de la militisma ĝihadisma grupo "Islama Ŝtato" inter 2014 kaj 2017.

Vidu ankaŭ redakti