Siria lingvo

ŝemida lingvo

La siria lingvo estas dialekto de la mez-aramea lingvo de la nordokcidentaj ŝemidaj lingvoj de la afrikazia familio kiu estas skribata per la siria alfabeto, derivaĵo de la aramea alfabeto. Komence de la 3-a jarmilo ĝi estas parolata en Irano, Irako, Turkio, Libano kaj Sirio de pli ol 100 000 da parolantoj. Ĝia ISO-kodo estas syr.

Unue aperinte en la frua unua jarcento de nia erao en Edeso, la klasika siria lingvo fariĝis grava literatura lingvo tra la Proksima Oriento de la 4-a ĝis la 8-a jarcentoj, konservita en granda tekstaro de siria literaturo. Fakte, la siria literaturo ampleksas proksimume 90% de la aktuala aramea literaturo. La siria siatempe paroliĝis tra multe de la Proksima Oriento same kiel Anatolio kaj orienta Arabio. La siria devenis de Mezopotamio kaj poste disvastiĝis okcidente de Irako, en kiu ĝi fariĝis la interlingvo de la regiono dum la Mezopotamia Nov-Asiria periodo.

Ĝi estas interesa por studantoj de la Nova Testamento, ĉar la siria literaturo inkluzivas fruajn tradukojn de grekaj tekstoj, kies originaloj estas perditaj. La lingvo estas ankoraŭ uzata en la siria ortodoksa eklezio kaj en kelkaj orientaj katolikaj eklezioj: la ĥaldea katolika, la maronita, la siria katolika, la siria-malabara kaj la siria-malankara.