Siria-malabara katolika eklezio
Siria-malabara katolika eklezio estas unu de orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi apartenas al ĥaldea tradicio kaj uzas siria-malabaran riton.
Siria-malabara katolika eklezio | ||
---|---|---|
Orientaj katolikaj eklezioj proprajura katolika eklezio Major archiepiscopal church (en) | ||
Komenco | 50 vd | |
Geografia situo | 9° 58′ 56″ N, 76° 16′ 35″ O (mapo)9.9822976.276305Koordinatoj: 9° 58′ 56″ N, 76° 16′ 35″ O (mapo) | |
Sidejo | St. Mary's Syro-Malabar Catholic Cathedral Basilica | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Historio
redaktiLa eklezio vidas apostolon Tomason kiel sia fondinto. Ekzistas antikva tradicio de kristanismo en Barato ekde la unua jarcento. Kiam la barataj kristanoj trovis sin sub portugala regado ili ribelis en 1653. Kristanoj estis dividitaj: la pligranda parto restis unuiĝintaj kun Romo. En 1923 estis kreita la siria-malabara katolika hierarĥio.[1]
La eklezio disvastiĝis precipe en Barato, ĉefe en Keralo. Ekstere de Barato la eklezio havas ankaŭ eparĥiojn en Aŭstralio, Kanado, Granda Britio, kaj Usono. La eparĥio en Aŭstralio kovras ankaŭ Nov-Zelando kaj Oceanio.
Referencoj
redakti- ↑ Farrugia, p. 874
Fontoj
redakti- Farrugia, Edward G.: Encyklopedický slovník křesťanského Východu. Olomouc : nakladatelství Centra Aletti Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2010. 1040 p. ISBN 978-80-7412-019-0