Oceanio estas termaso, nome geografia mondoregiono, kiu inkluzivas la kontinenton Aŭstralio kaj multajn insulojn de Pacifiko. Ĝi havas areon de proksimume 8.500.000 km2, kaj proksimume 30.000.000 homoj loĝas tie. Oni povas dividi la Pacifikajn insularojn en tri etendareajn grupojn: Melanezio, Mikronezio, kaj Polinezio.[1] Etenda al la Orienta kaj al la Okcidenta hemisferoj, Oceanio havas terareon de 8 525 989 km² kaj populacion de ĉirkaŭ 41 milionoj. Kompare kun la kontinentoj, la regiono de Oceanio estas la plej malgranda en terareo kaj la dua plej malgranda pri loĝantaro post nur Antarkto.

Oceanio
angle Oceania
kontinento
Oceania (orthographic projection).svg
Deveno de nomo: ὠκεανός (ōkeanós), oceano
Lando 14
Plej grandaj urboj Sidnejo, Melburno, Brisbano, Perto, Auckland, Adelajdo
Areo 8 536 716 km² (853 671 600 ha)
Loĝantaro 35 670 000
Denseco 4,18 loĝ./km²
Horzono UTC+08:00 al UTC-06:00 (UTC+8:00 al -6:00)
Ĉefaj lingvoj angla, franca
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Oceania

Oceanio havas tre diversan mikson de ekonomioj el tre disvolviĝintaj landoj kaj tutmonde konkurencaj financaj merkatoj de Aŭstralio, Nov-Kaledonio, Nov-Zelando, Franca Polinezio kaj Havajo, kiuj rangas alte en vivkvalito kaj indico de homa disvolviĝo,[2][3] ĝis la multe malpli evoluigitaj ekonomioj kiel tiuj de Papuo-Nov-Gvineo, Indonezia Nov-Gvineo, Kiribati, Vanuatu kaj Tuvalu,[4] kaj inkludante ankaŭ mezgrandajn ekonomiojn de Pacifikaj insuloj kiel Palau, Fiĝioj kaj Tonga.[5] La plej granda kaj plej loĝata lando en Oceanio estas Aŭstralio, kaj la plej granda urbo estas Sidnejo, fakte tie.[6]

La unuaj setlantoj de Aŭstralio, Nov-Gvineo, kaj de la grandaj insuloj ĝuste oriente alvenis antaŭ pli ol 60 000 jaroj.[7] Oceanio estis por la unua fojo esplorita de eŭropanoj el la 16-a jarcento antaŭen. Portugalaj navigistoj, inter 1512 kaj 1526, atingis lokojn de la Tanimbaraj Insuloj, de kelkaj el la Karolinoj kaj de okcidenta Papuo-Nov-Gvineo. En sia unua vojaĝo en la 18-a jarcento, James Cook, kiu poste alvenis al tre disvolvigitaj Havajoj, iris al Tahiti kaj sekvis ĝis la orienta marbordo de Aŭstralio por la unua fojo inter eŭropanoj.[8] En la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito okazis grava militagado, ĉefe inter Aliancanoj nome Usono kaj Aŭstralio unuflanke, kaj la Aksa Japanio.

La alveno de eŭropaj setlantoj en postaj jarcentoj rezultis en gravaj ŝanĝoj en la socia kaj politika pejzaĝo de Oceanio. En pli nuntempaj tempoj estis pliiĝanta diskuto pri naciaj flagoj kaj deziro de kelkaj oceanianoj montri sian distingeblan kaj unuopecan identecon.[9] La roka arto de Aborigenaj Aŭstralianoj estas la plej longdaŭra kontinue praktikata arta tradicio en la mondo.[10] Puncak Jaya en Papuo estas la plej alta montopinto en Oceanio kun 4 884 metroj.[11] Plej Oceaniaj landoj estas mult-partiaj reprezentaj parlamentaj demokratioj, kaj turismo estas granda enspezofonto por la landoj de la Pacifikaj Insuloj.[12] Melanezio inkluzivas la grandan insulon Nov-Gvineo. Nur en Nov-Gvineo oni parolas proksimume mil diversajn indiĝenajn lingvojn. Ĝi estas regiono de granda lingva diverseco. Kaj, laŭ studoj de mitokondriaj genoj, regiono de tre granda gena diverseco.

Mapo de Oceanio el la World Factbook de la CIA.

HistorioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Oceanio.

la Historio de Oceanio inkludas la historiojn de Aŭstralio, Nov-Zelando, Havajo, Papuo-Nov-Gvineo, Fiĝioj kaj de aliaj insul-landoj de Pacifiko.

La prahistorio de Oceanio estas kutime dividita en la prahistorio de ĉiuj el ties ĉefaj areoj: nome Polinezio, Mikronezio, Melanezio, kaj Aŭstralazio, kaj tiuj ege varias pri kiam ili estis por la unua fojo loĝataj de homoj — el antaŭ 70 000 jaroj (Aŭstralazio) ĝis antaŭ 3 000 jaroj (Polinezio).

 
Moai de Ahu Tongariki en Rapa Nui (Paskinsulo).

La apero de certaj skribaj dokumentoj koincidas kun la alveno de esploristoj el Eŭropo, kio kondukas la konstruadon de la historio de Oceanio en la sekvo de la itineroj kaj agado de esploristoj, kio certe estas negativa eŭropcentrisma rigardo al la historio de la kontinento. Post la epoko de la esplorado venis la tempo de koloniismo fare de diversaj potencoj kaj ĉefe de britoj, kiuj markis la kulturan heredon, kaj ekde tiam la historio estis la luktado inter ambaŭ tendencoj, nome koloniisma kaj kontraŭkoloniisma. Grava momento por la historio de la kontinento estis la alveno al tiuj lokoj, tiom for de aliaj centroj de la homaj civilizacioj, kiaj estas Eŭropo kaj Norda Atlantiko, de du gravaj okazaĵoj de la Historio de la mondo, nome la Unua Mondmilito kaj la Dua Mondmilito.

Historio de AŭstralioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Aŭstralio.
 
Papuaj portistoj helpas aŭstraliajn vunditojn en 1942 dum la Dua Mondmilito.

La historio de Aŭstralio komenciĝis kiam la homoj alvenis al la aŭstralia kontinento de la nordo antaŭ pli ol 42 000 jaroj. Tamen, ĝia skribita historio ne komenciĝis ĝis kiam esploristoj nederlandaj ĝin unue rigardis en la 17a jarcento.

La loĝantaro indiĝena aŭstralia, ĉirkaŭkalkulita en 350 000 loĝantoj en la momento de la eŭropa setlejo, reduktis sin konsiderinde en la 150 sekvaj jaroj, ĉefe pro infektaj malsanoj apud la kultura malintegriĝo kaj al la deviga relokiĝo kiun ili suferis pro la antaŭeniro de la kolonioj.

Post la Dua Mondmilito Aŭstralio kuraĝigis enmigradon el Eŭropo. Ekde la 1970-aj jaroj kaj sekve al la abolo de la politiko pri Blanka Aŭstralio, oni helpis ankaŭ enmigradon el Azio.[13] Kiel rezulto transformiĝis la demografio, kulturo kaj mem-bildo de Aŭstralio.[14] La fino de la konstituciaj ligiloj inter Aŭstralio kaj UR estis plifortigita pere de la aprobo de la Australia Act 1986, finigante ajnan britian rolon en la regado de la Aŭstraliaj Ŝtatoj, kaj fermante la eblon de juraj alvokoj al la Priata Konsilantaro en Londono.[15]

Historio de Nov-ZelandoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Nov-Zelando.
 
Tāwhiao, dua reĝo de la maorioj, ĉirkaŭ 1890.

La historio de Nov-Zelando datiĝas de antaŭ almenaŭ 700 jaroj, kiam ĝi estis eltrovita kaj eksetlita de polinezianoj, kiuj evoluigis klaran maorian kulturon centritan sur parencecaj ligoj kaj lando. La unua eŭropa esploristo eltrovinta Nov-Zelandon estis Abel Janszoon Tasman la 13-an de decembro 1642. Nov-Zelando estis unu el la lastaj signifaj teroj kiun setlis homoj. En 1931 la lando akiris sendependecon de Britio; de 1945 ĝi estas ano de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj de 1947 membro de la Brita Komunumo.

Historio de Nov-GvineoRedakti

La insulo Nov-Gvineo estis loĝata de diversaj papuaj popoloj ekde antaŭ almenaŭ 20 000 jaroj.[16] Nov-Gvineo formis grandan kontinuan teramason, nome Sahul, kiam ĝi estis origine koloniigita, kiu enhavis kaj Aŭstralian kaj Tasmanion kaj Nov-Gvineon. Antaŭ inter 7000 kaj 13 000 jaroj, pro la plialtiĝo de la marnivelo, tiu teramaso dividiĝis en tri partoj: Nov-Gvineo, Aŭstralio kaj Tasmanio. La granda etna kaj lingva diverseco de Papuo estas la rezulto de diversigo de ĉirkaŭ 40 000 jaroj de seninterrompa homa estado, kun nur malmultaj kontaktoj en la marbordo proksime de Aŭstralio aŭ kun aliaj insulaj popoloj.

 
Puncak Jaya/Carstensz Pyramid, plej alta montopinto en Oceanio.

Ekde la 16a jarcento eŭropaj maristoj kaj esploristoj venis al la insulo kaj poste koloniaj potencoj disdividis la insulon inter nederlandanoj, britoj kaj germanoj. Dum procezo de malkoloniigo la orienta duono ja sendependiĝis, dum la okcidenta restis sub okupacio kaj kontrolo de Indonezio.

Historio de MikronezioRedakti

Inter 1952 (praktike jam ekde 1947) kaj 1986 la Federacio de Mikronezio estis parto de la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj de Usono, instalita laŭ la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj. Ankoraŭ nun Traktato de Libera Asociigo iugrade ligas ĝin al Usono.

Historio de Havajaj insulojRedakti

La historio de Havajo inkludas fazojn de la unua setlado de polinezianoj en la Arkipelago Havaja, la malkovron fare de eŭropanoj en la Moderna epoko, la enmigradon fare de eŭropanoj, usonanoj kaj azianoj, la elpovigon de la havaja monarkio, mallongan periodon de ekzistadon kiel respubliko kaj la aneksadon fare de Usono unue kiel teritorio kaj poste kiel usona ŝtato.

GeografioRedakti

 
Aoraki/Monto Cook, en la Suda Insulo de Nov-Zelando.

Oceanio estis origine konceptita kiel la teroj de la Pacifika Oceano, etende el la Malaka Markolo ĝis la marbordo de Ameriko. Ĝi enhavas kvar regionojn: Polinezio, Mikronezio, Malajzio (nune nomata Malaja insularo), kaj Melanezio.[17] Nuntempe, partoj de tri geologiaj kontinentoj estas inkluditaj en la termino "Oceanio": nome Eŭrazio, Aŭstralio, kaj Zelandio, same kiel la ne-kontinentajn vulkanajn insulojn de Filipinoj, Wallacea, kaj la malferman Pacifikon.

Oceanio etendiĝas ĝis Nov-Gvineo en okcidento, Boninoj en nordokcidento, Havajoj nordoriente, Rapa Nui kaj Insulo Sala kaj Gómez oriente, kaj Makvora Insulo sude. Ne estas inkluditaj la pacifikaj insuloj Tajvano, Riukiu-insularo, kaj la Japana insularo, ĉiuj el ili sur la randoj de Azio, kaj la Aleutaj Insuloj de Nordameriko. En sia periferio, Oceanio etendiĝas ĝis 28a grado norde ĉe la Boninaj Insuloj en la norda hemisfero, kaj ĝis 55a grado sude ĉe Makvora Insulo en la suda hemisfero.[18]

Oceaniaj insuloj estas el kvar bazaj tipoj: kontinentaj insuloj, altaj insuloj, koralrifoj kaj elstaraj koralplatformoj. Altaj insuloj estas el vulkana origino, kaj multaj enhavas aktivajn vulkanojn. Inter tiuj estas la insuloj Bougainville, Havajoj, kaj Salomonoj.[19]

Oceanio estas unu el ok surteraj biogeografiaj regnoj, kiu formas la gravajn ekologiajn regionojn de la planedo. Rilate al tiuj konceptoj estas "Preskaŭ Oceanio", nome tiu parto de okcidenta Insulo Melanezio, kiu estis loĝataj dum dekoj da jarmiloj, kaj "Malproksima Oceanio", kiu estis pli ĵuse setlita. Kvankam la majoritato de la Oceaniaj insuloj kuŝas en Suda Pacifiko, kelkaj el ili ne estas limigitaj al la Pacifika Oceano – nome Kanguru-Insulo kaj Aŝmora kaj Kartia Insuloj, por ekzemplo, estas en la Suda Oceano kaj Hinda Oceano, respektive, kaj la okcidenta marbordo de Tasmanio frontas al la Suda Oceano.[20] La koralrifoj de Suda Pacifiko estas malaltaj strukturoj kiuj estis konstruitaj el bazalta lafo fluanta sub la oceana surfaco. Unu el la plej spektaklaj estas la Granda Barilrifo ĉe nordorienta Aŭstralio kun ĉenoj el rifareoj. Dua insultipo formita el koralo estas la elstaraj koralplatformoj, kiuj estas kutime iomete pli grandaj ol la malaltaj koralinsuloj. Ekzemploj estas Banaba (iam Oceana Insulo) kaj Makatea en la Tuamotua grupo de Franca Polinezio.[21][22]

 
Ekonomiaj ekskludaj zonoj de Pacifikaj ŝtatoj kaj teritorioj.

RegionojRedakti

Mikronezio, kiu kuŝas norde de Ekvatoro kaj okcidente de la Internacia datlinio, inkludas la Marianojn nordokcidente, la Karolinojn centre, la Marŝalojn okcidente kaj la insulojn de Kiribati sudoriente.[23][24]

Melanezio, sudokcidente, inkludas la insulon Nov-Gvineo, nome la duan plej grandan insulon de la mondo post Gronlando, konsiderante Aŭstralion kontinento, kaj pro multo la plej granda el la Pacifikaj insuloj. La aliaj ĉefaj Melaneziaj grupoj el nordo suden estas la Moluka Arkipelago, la Bismarka Arkipelago, la Salomona Arkipelago, Santakruza Arkipelago, Vanuatu, Fiĝioj kaj Nov-Kaledonio.[25]

Polinezio, etende el Havajoj norde ĝis Nov-Zelando sude, enhavas ankaŭ la insulojn de Tuvalu, Tokelau, Samoa, Tonga kaj la Kermadekoj okcidente, krom la Kukinsuloj, la Societa Insularo kaj Aŭstralaj Insuloj centre, kaj la Markizinsuloj, Tuamotu, Mangareva, kaj Paskinsulo oriente.[26]

Aŭstralazio siaflanke estas koncepto kiu enhavas Aŭstralion, Nov-Zelandon, la insulon Nov-Gvineo, kaj najbarajn insuloj en la Pacifika Oceano. Kun Hindio plej el Aŭstralazio kuŝas sur la Hind-Aŭstralia Plato el kiu tiu lasta okupas la sudan areon. Ĝi estas flankigita de la Hinda Oceano okcidente kaj de la Suda Oceano sude.[27][28]

GeologioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geologio de Aŭstralio.
 
La Pacifika plato enhavas plej el Oceanio, sen kalkuli Aŭstralazion kaj la okcidentan parton de Melanezio.

La Pacifika plato, kiu formas plej el Oceanio, estas oceana tektona plato kiu kuŝas sub la Pacifika Oceano. Kun 103 milionoj da kvadrataj kilometroj, ĝi estas la plej granda tektona plato. Tiu plato enhavas interne varmajn punktojn kiuj formas ekzemple la Havajajn Insulojn.[29] Ĝi estas preskaŭ tute oceankrusto.[30] La plej antikva membro kiu malaperis pere de la ciklo de platotektoniko okazis komence de la Kretaceo (antaŭ 145 ĝis 137 milionoj da jaroj).[31]

Aŭstralio, estante parto de la Hind-Aŭstralia Plato, estas la plej malalta, plej ebena, kaj plej antikva teramaso sur la Tero[32] kaj ĝi estis havinta relative stabilan geologian historion. Geologiaj fortoj kiaj la tektona levo de montaroj aŭ kolizioj inter tektonaj platoj okazis ĉefe en la plej frua historio de Aŭstralio, kiam gi estis ankoraŭ parto de Gondvano. Aŭstralio estas situa en la mezo de tektona plato, kaj tiel nuntempe ne havas aktivan vulkanismon.[33]

La geologio de Nov-Zelando male famas pro sia vulkana aktiveco, tertremoj kaj geotermaj areoj pro ties loko sur la limo inter la Aŭstralia kaj la Pacifika platoj. Multo de la baza rokaro de Nov-Zelando estis iam parto de la kontinentego Gondvano, kun Sudameriko, Afriko, Madagaskaro, Hindio, Antarkto kaj Aŭstralio. La rokoj kiuj nuntempe formas la kontinenton Zelandion estis inter Orienta Aŭstralio kaj Okcidenta Antarkto.[34]

La Aŭstrali-Novzelanda kontinenta fragmento de Gondvano disiĝis el la cetero de Gondvano fine de la Kretaceo (95–90 Ma). Ĉirkaŭ 75 Ma, Zelandio estis esence separata el Aŭstralio kaj Antarkto, kvankam eble nur malprofundaj maroj separis Zelandion kaj Aŭstralion en la nordo. La Tasmana maro, kaj parto de Zelandio poste kuniĝis kun Aŭstralio por formi la Aŭstralian platon (40 Ma), kaj nova platolimo aperis inter la Aŭstralia kaj la Pacifika platoj.

Plej insuloj en Pacifiko estas altaj insuloj (nome vulkanaj insuloj), kiel Paskinsulo, Usona Samoo kaj Fiĝioj, inter aliaj, kiuj havas pintojn de ĝis 1300 m stare abrupte el la propra marbordo.[35] La Nordokcidentaj havajaj insuloj estis formitaj proksimume antaŭ 7 ĝis 30 milionoj da jaroj, kiel ŝildovulkanoj super la samaj vulkanaj varmaj punktoj kiuj estis formintaj la Marmontoĉenon Havaj-Imperiestron norde kaj la ĉefajn Havajajn Insulojn sude.[36] La plej alta monto de Havajoj nome Mauna Kea estas 4205 m super la marnivelo.[37]

FlaŭroRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Aŭstralio.
 
Uluru (Ayers Rock) en Centra Aŭstralio.

La plej diversa lando de Oceanio kiam temas pri medio estas Aŭstralio, kun tropikaj pluvarbaroj en nordoriento, montaroj en sudoriento, sudokcidento kaj oriento, kaj seka dezerto centre.[38] Dezertoj aŭ duon-arida tereno ofte konata kiel "outback" formas pro multo la plej grandan parton de la lando.[39] La marbordaj supraj teroj kaj la Zono Brigalow kuŝas inter la marbordo kaj la montoj, dum interne de la divida montaro estas grandaj areoj de herbejoj.[40] La plej norda punkto de la orienta marbodo estas la tropika pluvarbara Kabjorka Duoninsulo.[41][42][43][44][45]

Elstaraj trajtoj de la Aŭstralia flaŭro estas adaptaĵoj al arideco kaj incendioj kiel skleromorfeco kaj serotineco. Tiuj adaptoj estas komunaj en specioj el grandaj kaj bone konataj familioj Proteacoj (Banksia), Mirtacoj (Eucalyptus – eŭkaliptoj), kaj Fabacoj (Acacia – akacioj). La flaŭro de Fiĝioj, Salomonoj, Vanuatu kaj Nov-Kaledonio estas tropikaj sekaj arbaroj, kun tropika vegetaĵaro kiu inkludas specojn kiel palmoj, Premna protrusa, Psydrax odorata, Gyrocarpus americanus kaj Derris trifoliata.[46]

 
Novzelanda kamparo.

La Novzelanda pejzaĝo gamas el la fjordecaj riaroj de la sudokcidento ĝis la tropikaj strandoj de la plej malproksima nordo. La Suda Insulo estas dominata de la Sudaj Alpoj. Estas 18 pintoj de pli ol 3000 metroj en la Suda Insulo. Ĉiuj pintoj super 2 900 m estas en la Sudaj Alpoj, ĉeno kiu formas la spinon de la Suda Insulo; la plej alta montopinto el tiuj estas Aoraki/Monto Cook, kun 3 754 metroj. Tertremoj estas oftaj, kvankam kutime ne fortaj, averaĝe 3 000 jare.[47] Estas granda vario de indiĝenaj arboj, adaptitaj al ĉiuj variaj mikro-klimatoj en Nov-Zelando.[48]

En Havajo, unu endemia plantogenro, Brighamia, nuntempe postulas man-polenigon ĉar oni supozas, ke ĝia natura poleniginto estas formortinta.[49] La du specioj de Brighamia – nome B. rockii kaj B. insignis – estas reprezentataj en la naturo per ĉirkaŭ nur 120 individuaj plantoj. Por certigi, ke tiuj plantoj elsendas semojn, biologoj malsupreniras 910-metrojn altajn klifojn por surbrosi polenon sur iliajn stigmojn.[50]

FaŭnoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Faŭno de Aŭstralio.
 
La Pacifika petroiko vivas en insuloj de sudokcidenta Pacifiko.[51]

La prav-nomita Pacifika alciono (Todiramphus sacer) troveblas en la Pacifikaj Insuloj,[52] same kiel la invada kafra piknonoto (Pycnonotus cafer),[53] la Polinezia sturno (Aplonis tabuensis),[54] la Aŭstralia akcipitro (Accipiter fasciatus),[55] la Pacifika hirundo (Hirundo tahitica)[56] kaj la kardinala mizomelo (Myzomela cardinalis), inter aliaj.[57] Birdoj kiuj reproduktiĝas en la Pitkarna Insularo estas la feina ŝterno (Sternula nereis), la bruna ŝterno (Anous stolidus) kaj la ruĝvosta tropikbirdo (Phaethon rubricauda). La Pitkarna kanbirdo (Acrocephalus vaughani), endemia de Pitkarno, estis aldonita al la listo de endanĝerigataj specioj en 2008.[58]

Indiĝena de Havajo estas la Havaja korvo (Corvus hawaiiensis), kiu estas formortinta en naturo ekde 2002.[59] La bruna arboserpento (Boiga irregularis) estas indiĝena de nordaj kaj orientaj marbordoj de Aŭstralio, Papuo-Nov-Gvineo, Gvamo kaj Salomonoj.[60] Indiĝenaj de Aŭstralio, Nov-Gvineo kaj proksimaj insuloj estas paradizbirdoj, mielmanĝuloj, Aŭstralaziaj arbogrimpuloj, Aŭstralazia petroiko, alcionoj, artamedoj kaj ptilonorinkedoj.[61][62]

Unika trajto de la aŭstralia faŭno estas la relativa malabundo de indiĝenaj placentaj mamuloj, kaj dominado de marsupiuloj – grupo de mamuloj kiuj zorgas siajn idojn en sako, kiel la makropoj, posumoj kaj dasiuroj. La kantobirdoj de Aŭstralio, konataj ankaŭ kiel ripozbirdoj, kiel trogloditoj, la "pigogrupo", la Acanthiza, korvedoj, pardalotedoj, menuroj.[63] Hegemoniaj birdospecioj en la lando estas la Aŭstralia pigo, la Aŭstralia korako, la strepero (Strepera graculina), la krestokolombo kaj la kukabarao.[64] La koalo, emuo, ornitorinko kaj kanguruo estas naciaj animaloj de Aŭstralio,[65] kaj ankaŭ la Tasmana diablo estas unu el la tre bone konataj animaloj en la lando.[66] La goanna estas specioj de predantaj membroj de la genro de varanoj indiĝenaj de kontinenta Aŭstralio.[67]

La birdoj de Nov-Zelando evoluis en birdospecaro kiu inkludis grandan nombron de endemiaj specioj. Logike en izolan arkipelago Nov-Zelando akumulis birdodiversecon kaj kiam la kapitano James Cook alvenis en la 1770-aj jaroj li notis, ke la birdkantoj estis surdigaj. La mikso inkludas speciojn kun nekutima biologio kiel la kakapo kiu estas la nura birdo en la mondo nefluga, noktema, papaga kaj reproduktanta uzante masklarojn, sed ankaŭ multaj specioj kiuj estas similaj al la najbaraj terareoj. Kelkaj el la plej bone konataj kaj distingaj birdospecioj en Nov-Zelando estas la kivio, la keao, la takaheo, la menciita kakapo, la flavkapulo (Mohoua ochrocephala), tui kaj la nigravosta antorno (Anthornis melanura) aŭ en maoria korimako aŭ makomako.[68] La tuataro estas notinda reptilio endemia de Nov-Zelando.[69]

KonsistoRedakti

 
Satelita bildo centrita ĉe Oceanio.

DemografioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Demografio de Oceanio.

En la suba tabelo oni montras la datumojn rilatajn al la loĝataj teritorioj de Oceanio:

Nomo de regionoj, sekvitaj per landojn
kaj ĝiaj flagoj[70]
Areo
(km²)
Loĝantaro Loĝdenso
(laŭ km²)
Ĉefurbo ISO 3166-1
Aŭstralazio[71]
  Aŭstralio 7,686,850 22,028,000 2.7 Kanbero AU
  Nov-Zelando[72] 268,680 4,108,037 14.5 Velingtono NZ
External territories of Australia:
Aŝmora kaj Kartia Insuloj 199
  Kristnaskinsulo[73] 135 1,493 3.5 Flying Fish Cove CX
  Kokosinsuloj[73] 14 628 45.1 Okcidenta Insulo CC
Koralmaraj Insuloj 10 4
Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj 372 HM
  Norfolkinsulo 35 2,114 53.3 Kingstono NF
Melanezio[74]
  Fiĝio 18,270 856,346 46.9 Suvo FJ
  Nov-Kaledonio (Francio) 19,060 240,390 12.6 Noumeo NC
  Papuo-Nov-Gvineo[75] 462,840 5,172,033 11.2 Port-Moresbo PG
  Salomonoj 28,450 494,786 17.4 Honiaro SB
  Vanuatuo 12,200 240,000 19.7 Portvilao VU
Mikronezio
  Federacio de Mikronezio 702 135,869 193.5 Palikiro FM
  Gvamo (Usono) 549 160,796 292.9 Hagåtña GU
  Kiribato 811 96,335 118.8 Suda Taravo KI
  Marŝala Insularo 181 73,630 406.8 Majuro MH
  Nauro 21 12,329 587.1 Jareno (de facto) NR
  Nord-Marianoj (Usono) 477 77,311 162.1 Saipano MP
  Palaŭo 458 19,409 42.4 Ngerulmudo[76] PW
  Vejkinsulo (Usono) 2 12 Vejkinsulo UM
Polinezio
  Usona Samoo (Usono) 199 68,688 345.2 Pagopago, Fagatogo[77] AS
  Kukinsuloj (NZ) 240 20,811 86.7 Avaruo CK
  Paskinsulo (Ĉilio) 163.6 3,791 23.1 Hanga Roa CL
  Franca Polinezio (Francio) 4,167 257,847 61.9 Papeete PF
  Havajo (Usono) 16,636 1,360,301 81.8 Honolulu US
  Niuo (NZ) 260 2,134 8.2 Alofo NU
  Pitkarna Insularo (UR) 5 47 10 Adamstaŭno PN
  Samoo 2,944 179,000 63.2 Apio WS
  Tokelao (NZ) 10 1,431 143.1 Nukunonu TK
  Tongo 748 106,137 141.9 Nukualofo TO
  Tuvalo 26 11,146 428.7 Funafutio TV
  Valiso kaj Futuno (Francio) 274 15,585 56.9 Matauto WF
Sumo 8,536,716 35,669,267 4.2
Sumo minus kontinenta Aŭstralio 849,866 13,641,267 16.1


Plej grandaj urbojRedakti

La plej grandaj urbaj aglomeraĵoj de Oceanio troviĝas ĉefe en Aŭstralio, la plej loĝata lando de la kontinento, kaj Novzelando estus la dua. Jen la klasigo:

 
Sidnejo, la plej loĝata urbo en Aŭstralio kaj Oceanio.
 
Aŭklando, la plej loĝata urbo neaŭstralia en Oceanio.
 
Honolulu, nura milionurbo en malgrandaj insuloj de Oceanio.
  1. Sidnejo kun 4,6 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  2. Melburno kun 4,2 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  3. Brisbano kun 2,1 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  4. Perto kun 1,8 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  5. Aŭklando kun 1,3 milionoj da loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  6. Adelajdo kun 1,3 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  7. Honolulu kun 976,372 loĝantoj (Havajo, Usono, 2012)
  8. Gold Coast-Tweed Heads kun 576,747 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  9. Newcastle kun 540,002 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  10. Canberra-Queanbeyan kun 418,292 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  11. Christchurch kun 382,200 loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  12. Wellington kun 381,900 loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  13. Suva-Nausori kun 330,000 loĝantoj (Fiĝio, 2007)
  14. Port-Moresby kun 307,643 loĝantoj (Papuazio-Nov-Gvineo, 2009)
  15. Wollongong kun 288,101 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  16. Manokwari kun 286,079 loĝantoj (Okcidenta Papuazio, Indonezio, 2010)
  17. Sunshine Coast kun 241,643 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  18. Dili kun 234,331 loĝantoj (Orienta Timoro, 2010)
  19. Jayapura kun 233,859 loĝantoj (Papuazio, Indonezio, 2010)
  20. Hobart kun 216,276 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  21. Hamilton kun 209,300 loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  22. Hilo kun 189,191 loĝantoj (Havajo, Usono, 2012)
  23. Kota Sorong kun 184,239 loĝantoj (Okcidenta Papuazio, Indonezio, 2005)
  24. Geelong kun 174,086 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  25. Townsville kun 167,636 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  26. Granda Numeo kun 163,723 loĝantoj (Nov-Kaledonio, Francio, 2009)
  27. Kahului kun 158,316 loĝantoj (Havajo, Usono, 2012)
  28. Cairns kun 146,477 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  29. Papeete kun 131,715 loĝantoj (Franca Polinezio, Francio, 2007)

KulturoRedakti

ArtoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arto de Oceanio.
 
Moai sur insulo Rano Raraku.

La Arto de Oceanio estas markita de la multeco de insulaj teritorioj kiuj bordas la Pacifikan Oceanon, elstare la insuloj de Aŭstralio kaj Novzelando, kaj tri ĉefaj areoj de insuloj kaj insularoj: Polinezio, Melanezio kaj Mikronezio.

En Aŭstralio elstaras la rokpentraĵoj, kiuj estas ege skemecaj, alvenante ĝi la geometria simpligo. Poste okazis la etendo al la pacifika periferio kaj oni produktis grandan kulturan diversecon. La majoritato de artaj montroj estis de rita karaktero, rilataj kun dancoj kaj ceremonioj de religia tipo: en Mikronezio oni produktis prilaboritajn arkitekturajn kompleksojn kun skulptaĵoj el ŝtono kaj megalitoj; en Guamo kaj la Marianaj Insuloj elstaras la domoj konstruitaj sur kolonoj el ŝtono (latte); en Havajo oni konstruis grandajn templojn (heiau), kun skulptaĵoj el ligno de ĝis tri metroj kiuj reprezentis diojn; en Novzelando, la maorioj disvolvigis tipon de lignoĉizado kun figuroj de politikaj kaj religiaj estroj; en Paskinsulo oni konstruis la famajn unuŝtonajn kapojn (Moai) inter la jaroj 900 kaj 1600; en Melanezio elstaras la grandaj kunsidejoj aŭ «domoj de la spiritoj», dediĉitaj al ceremonioj rilataj kun la kulto al la prauloj; la maskoj estis karakteraj de Nov-Gvineo (mai), Nova Irlando (malanggan) kaj Nov-Kaledonio (apuema); la Asmatoj de Irian Jaya (Okcidenta Nov-Gvineo) konstruis memorfostojn (bisj) de 5 al 10 metroj altajn, ĉizitaj kun figuroj antropomorfaj; en la insuloj Salomonoj oni produktis statuojn el ligno (indalo) de figuroj ĉu homaj ĉu bestaj, kun inkrustaĵoj el konkoj.[78]

EkonomioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekonomio de Aŭstralio.

Aŭstralio kaj Nov-Zelando estas la nuraj tre disvolviĝintaj sendependa landoj en la regiono, kvankam la ekonomio de Aŭstralio estas pro multo la plej granda kaj plej hegemonia en la regiono kaj unu el la plej grandaj en la mondo. Nov-Kaledonio, Havajo kaj Franca Polinezio estas tre disvolviĝintaj sed ili ne estas suverenaj ŝtatoj.

 
Melburno estas konsiderata ĉefa kerno por negocoj de Aŭstralio, kun multaj kvartaloj kaj la Negoca Konsilantaro de Aŭstralio.

Aŭstralio laŭ ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13-an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrikulturo. La lando havas grandan provizon da energiaj kaj mineralaj krudaĵoj. La monunuo estas la aŭstralia dolaro; la MEP se totala estas de 384 mil milionoj $ kaj pokapa de 18.720 $. Aŭstralio estas riĉa lando; ĝi generas sian enspezon el variaj fontoj kiaj min-rilataj eksportoj, telekomunikado, bankado kaj fabrikoj.[79][80][81] Ĝi havas merkatan ekonomion, relative altan MEP porpersona, kaj relative malalta indico de malriĉo. En terminoj de averaĝa riĉo, Aŭstralio rangis la dua en la mondo post Svisio en 2013, kvankam la indico de la landa malriĉo pliiĝis el 10.2% al 11.8%, el 2000/01 al 2013.[82][83] Ĝi estis identigita de la Credit Suisse Research Institute kiel la lando kun plej alta averaĝa riĉo en la mondo kaj kun la dua plej alta averaĝa riĉo por plenkreskulo en 2013.[82]

 
Ĉemara kvartalo laŭlonge de Auckland CBD, grava kerno de ekonomia aktiveco

Nov-Zelando estas la dua ekonomio en la regiono. Brutobredado estas la tradicia ĉefa produktado de la lando. La produktado de ligno kovras 3,4 % de la MEP en 2004. La ĉefaj eksportaĵoj estas viandaĵoj kaj laktaĵoj, kivifruktoj, lignaĵoj, kaj papero. Nov-Zelando havas antaŭenigitan merkatekonomion,[84] rangigitan la 14an en la Indico de homa disvolviĝo de 2019[85] kaj trian en la Indico de Ekonomia Libero de 2020.[86] Ĝi estas riĉe enspezkonomio kun porkapa Malneta enlanda produkto (MEP) de 36,254 usonaj dolaroj.[87] La landa valuto estas la Novzelanda dolaro, neformale konata kiel la "Kivia dolaro"; ĝi cirkulas ankaŭ en la Kuk-insuloj (vidu artikolon pri Kukinsula dolaro), Niue, Tokelau, kaj la Pitkarna Insularo.[88]

La majoritato de homoj loĝantaj en la Pacifikaj insuloj laboras en la serva sektoro kiu inkludas turismon, edukon kaj financajn servojn. La plej grandaj eksportaj merkataj celoj de Oceanio estas Japanio, Ĉinio, Usono, Sud-Koreio kaj Eŭropa Unio. La pli malgrandaj Pacifikaj landoj dependas el komerco kun Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Usono por eksporti varojn kaj ricevi aliajn produktojn. Aŭstralio kaj Nov-Zelando, kun aliaj landoj, estas membroj de Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (APEK).

La ĉefa produkto el Pacifiko estas koprokokoso, sed ankaŭ ligno, bovoj, palmoleo, kakao, sukero kaj zingibro estas produktata ofte tra la tropikoj de Pacifiko. Fiŝkaptado havigas gravan sektoron por multaj el la plej malgrandan landoj en Pacifiko, kvankam multaj fiŝkaptaj areoj estas fakte ekspluatataj de aliaj grandaj landoj, ĉefe Japanio. Naturaj resursoj, kiel plumbo, zinko, nikelo kaj oro, estas minataj en Aŭstralio kaj Salomonoj.

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

  1. Por historio de la termino, vidu Douglas & Ballard (2008) Foreign bodies: Oceania and the science of race 1750–1940
  2. "Australia: World Audit Democracy Profile". WorldAudit.org. Arkivita el la originalo la 13an de Decembro 2007. Alirita la 27an de Decembro 2021.
  3. "Rankings on Economic Freedom". The Heritage Foundation. 2016. Alirita la 27an de Decembro 2021.
  4. "Kiribati: 2011 Article IV Consultation-Staff Report, Informational Annexes, Debt Sustainability Analysis, Public Information Notice on the Executive Board Discussion, and Statement by the Executive Director for Kiribati". International Monetary Fund Country Report No. 11/113. 24a de Majo 2011. Alirita la 27an de Decembro 2021.
  5. "2011 Human Development Report: Pacific Islands' progress jeopardized by inequalities and environmental threats". UNDP. Alirita la 27an de Marto 2018.
  6. "Fast facts about Australia". Arkivita el la originalo la 20an de Aŭgusto 2003. Alirita la 27an de Decembro 2021.
  7. Aboriginal Australians (8a de Februaro 2019).
  8. "Secret Instructions to Captain Cook, 30 June 1768" (PDF). National Archives of Australia. Alirita la 27an de Decembro 2021.
  9. Dimensions of Australian Society, Ian McAllister – 1994, p. 333
  10. "Oceanic art", The Columbia Encyclopedia, Sesa Eldono, 2006.
  11. MacKay (1864, 1885) Elements of Modern Geography, p. 283
  12. Drage, Jean (1994). New Politics in the South pacific. Institute of Pacific Studies, University of the South Pacific. p. 162. ISBN 978-982-02-0115-6.
  13. ↑ Davison, Graeme; Hirst, John; Macintyre, Stuart (1999). The Oxford Companion to Australian History. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553597-9, pp. 338–39, 681–82.
  14. Davison, Hirst kaj Macintyre, pp. 442–43.
  15. Australia Act 1986. Australasian Legal Information Institute. Alirita 17a de Junio 2010.
  16. Foley, William A (1986). The Papuan languages. Cambridge University Press. ISBN 0-521-24355-6. p. 4.
  17. Dumont D'Urville, Jules-Sébastien-César (2003). Traduko de Ollivier, Isabel; Biran, Antoine de; Clark, Geoffrey. "On the Islands of the Great Ocean". Journal of Pacific History. 38 (2): 163–174. doi:10.1080/0022334032000120512. JSTOR 25169637. S2CID 162374626.
  18. Douglas & Ballard (2008) Foreign bodies: Oceania and the science of race 1750–1940
  19. Gillespie, Rosemary G.; Clague, David A. (2009). Encyclopedia of Islands. University of California Press. p. 706. ISBN 978-0-520-25649-1.
  20. Ben Finney, The Other One-Third of the Globe, Journal of World History, Vol. 5, No. 2, Fall, 1994.
  21. "Coral island", Encyclopædia Britannica. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  22. "Nauru", Charting the Pacific. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  23. Academic American encyclopedia. Grolier Incorporated. 1997. p. 8. ISBN 978-0-7172-2068-7.
  24. Lal, Brij Vilash; Fortune, Kate (2000). The Pacific Islands: An Encyclopedia. University of Hawaii Press. p. 63. ISBN 978-0-8248-2265-1.
  25. West, Barbara A. (2009). Encyclopedia of the Peoples of Asia and Oceania. Infobase Publishing. p. 521. ISBN 978-1-4381-1913-7.
  26. Dunford, Betty; Ridgell, Reilly (1996). Pacific Neighbors: The Islands of Micronesia, Melanesia, and Polynesia. Bess Press. p. 125. ISBN 978-1-57306-022-6.
  27. Douglas, Bronwen (2014). Science, Voyages, and Encounters in Oceania, 1511–1850. Palgrave Macmillan. p. 6.
  28. de Brosses, Charles (1756). Histoire des navigations aux terres Australes. Contenant ce que l'on sçait des moeurs & des productions des contrées découvertes jusqu'à ce jour; & où il est traité de l'utilité d'y faire de plus amples découvertes, & des moyens d'y former un établissement. Paris: Durand.
  29. "SFT and the Earth's Tectonic Plates". Los Alamos National Laboratory. Arkivita el la originalo la 17an de Februaro 2013. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  30. Frisch, Wolfgang; Meschede, Martin; Blakey, Ronald C. (2010), Plate Tectonics: Continental Drift and Mountain Building, Springer Science & Business Media, pp. 11–12, ISBN 978-3-540-76504-2.
  31. "Age of the Ocean Floor". Alirita la 28an de Decembro 2021.
  32. Pain, C.F., Villans, B.J., Roach, I.C., Worrall, L. & Wilford, J.R. (2012): Old, flat and red – Australia's distinctive landscape. En: Shaping a Nation: A Geology of Australia. Blewitt, R.S. (Eld.) Geoscience Australia and ANU E Press, Canberra. pp. 227–275 ISBN 978-1-922103-43-7
  33. Kevin Mccue (26a de Februaro 2010). "Land of earthquakes and volcanoes?". Australian Geographic. Arkivita el la originalo la 6an de Marto 2010. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  34. New Zealand within Gondwana el Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand
  35. "Fiji". CIA World Factbook. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  36. Clague, D.A. kaj Dalrymple, G.B. (1989) Tectonics, geochronology, and origin of the Hawaiian-Emperor Chain en Winterer, E.L. et al. (editors) (1989) The Eastern Pacific Ocean and Hawaii, Boulder, Geological Society of America.
  37. "Mauna Kea Volcano, Hawaii". Hvo.wr.usgs.gov. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  38. "Parks and Reserves – Australia's National Landscapes". Environment.gov.au. 23a de Novembro 2011. Arkivita el la originalo la 4an de Januaro 2012. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  39. Loffler, Ernst; Anneliese Loffler; A.J. Rose; Denis Warner (1983). Australia: Portrait of a continent. Richmond, Victoria: Hutchinson Group (Australia). pp. 37–39. ISBN 978-0-09-130460-7.
  40. Seabrooka, Leonie; McAlpinea, Clive; Fenshamb, Rod (2006). "Cattle, crops and clearing: Regional drivers of landscape change in the Brigalow Belt, Queensland, Australia, 1840–2004". Landscape and Urban Planning. 78 (4): 375–376. doi:10.1016/j.landurbplan.2005.11.007.
  41. "Einasleigh upland savanna". Terrestrial Ecoregions. World Wildlife Fund. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  42. "Mitchell grass downs". Terrestrial Ecoregions. World Wildlife Fund. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  43. "Eastern Australia mulga shrublands". Terrestrial Ecoregions. World Wildlife Fund. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  44. "Southeast Australia temperate savanna". Terrestrial Ecoregions. World Wildlife Fund. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  45. "Arnhem Land tropical savanna". Terrestrial Ecoregions. World Wildlife Fund. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  46. Newman, Arnold (2002). Tropical Rainforest: Our Most Valuable and Endangered Habitat With a Blueprint for Its Survival Into the Third Millennium (2a eld.). Checkmark. ISBN 978-0816039739.
  47. McKenzie, D.W. (1987). Heinemann New Zealand atlas. Heinemann Publishers. ISBN 978-0-7900-0187-6.
  48. NZPCN (2006). New Zealand indigenous vascular plant checklist. ISBN 0-473-11306-6. Peter de Lange, John W.D. Sawyer kaj J.R. Rolfe.
  49. "Hawaiian Native Plant Propagation Database". Alirita la 28an de Decembro 2021.
  50. Stephen Buchmann; Gary Paul Nabhan (22a de Junio 2012). The Forgotten Pollinators. ISBN 9781597269087. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  51. BirdLife International (2017). "Petroica pusilla". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2017: e.T103734840A157467789. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-1.RLTS.T103734840A157467789.en. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  52. Higgins, P.J, ed. (1999). Handbook of Australian Birds (PDF). Melbourne: OUP. p. 1178.
  53. BirdLife International (2016). "Pycnonotus cafer". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22712695A94343459.en.
  54. Pratt, H. Douglas; et al. (1987). The Birds of Hawaii and the Tropical Pacific. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-02399-1.
  55. "Brown Goshawk | Birds in Backyards". www.birdsinbackyards.net. Birdlife Australia. Arkivita el la originalo la 17an de Aŭgusto 2016. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  56. Turner, Angela K; Rose, Chris (1989). Swallows & Martins: An Identification Guide and Handbook. Houghton Mifflin. ISBN 978-0-395-51174-9.
  57. BirdLife International (2017). "Myzomela cardinalis". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2017: e.T22703868A118657750. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-3.RLTS.T22703868A118657750.en. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  58. "The IUCN Red List of Threatened Species". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  59. Howard Youth. "Hawaii's Forest Birds Sing the Blues". Arkivita el la originalo la 18an de Marto 2007. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  60. Invasive Species: Animals – Brown Tree Snake, National Agricultural Library, United States Department of Agriculture, Alirita la 28an de Decembro 2021.
  61. Christidis, L., Boles, W., 2008. Systematics and Taxonomy of Australian birds, Collingwood, Victoria, Australia. CSIRO Publishing.
  62. Steadman. 2006. Extinction & biogeography of tropical Pacific birds
  63. Gill, Frank; Donsker, David, elds. (2016). "Rollers, ground rollers & kingfishers". World Bird List Version 6.3. International Ornithologists' Union. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  64. Egerton, L. ed. 2005. Encyclopedia of Australian wildlife. Reader's Digest
  65. "Australia's National Symbols". Department of Foreign Affairs and Trade. Alirita la 15an de Julio 2015.
  66. "Welcome" (PDF). Save the Tasmanian Devil. Junio 2008. p. 1. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  67. Underhill D (1993) Australia's Dangerous Creatures, Reader's Digest, Sydney, New South Wales, ISBN 0-86438-018-6
  68. Trewick SA, Gibb G. 2010. Assembly of the New Zealand avifauna – a review of molecular evidence. IBIS 152: 226–253.
  69. Trewick SA. 2011. Vicars and vagrants: Assembly of the New Zealand avifauna. Australasian Science 32: 24–27.
  70. Regionoj laŭ la kategoriiga mapo de UNO, escepte de tio ke iuj regionoj donitaj ĉi tie povas esti konsiderataj kiel estantaj en ambaŭ kaj en Oceanio kaj en Azio aŭ en Norda Ameriko
  71. Uzado de ĉi tiu termino povas esti malsama. UNO nomas ĉi tiun regionon kiel "Aŭstralio kaj Novzelando."
  72. Novzelando estas ofte konsiderata kiel parto de Polinezio sed ne Aŭstralazio.
  73. 73,0 73,1 Kristnaskinsulo kaj Kokosinsuloj estas Aŭstraliaj eksteraj teritorioj en Hinda Oceano sudokcidente de Indonezio.
  74. Malinkluzivas partojn de Indonezio, insulaj teritorioj en Sud-Orienta Azio (regiono de UNO), ofte konsiderata kvazaŭ ĝi estas en Oceanio.
  75. Papuo-Nov-Gvineo estas ofte konsiderata kiel parto de Aŭstralazio kaj Melanezio. Ĝi estas iam inkluzivata en Malaja insularo de Sud-Orienta Azio.
  76. La 7-an de oktobro de 2006, registaro moviĝis el la antaŭa ĉefurbo Koror al Melekeoko, kiu estas je 20 km al nordoriento de Koror sur insulo Babeldaob, kaj poste al Ngerulmudo.
  77. Fagatogo estas sidejo de registaro de Usona Samoo.
  78. Onians, John (2008). Atlas del arte. Ed. Blume, Barcelona. ISBN 978-84-9801-293-4. p. 208-209.
  79. Cassen, Robert. (1982) Rich Country Interests and Third World Development. United Kingdom: Taylor & Francis. ISBN 0-7099-1930-1.
  80. Australia, wealthiest nation in the world (20a de Oktobro 2011). Alirita 24a de Julio 2012.
  81. "Australian's the world's wealthiest", The Sydney Morning Herald, 31a de oktobro 2011. Kontrolita 24a de julio 2012.
  82. 82,0 82,1 Credit Suisse Research Institute (9a de Oktobro 2013)Global Wealth Reaches New All-Time High. The Financialist. Credit Suisse. Alirita 10a de Oktobro 2013.
  83. AAP. "Richest nation but poverty increasing", 12a de Oktobro 2013. Kontrolita 12a de Oktobro 2013.
  84. (Aprilo 2018) World Economic Outlook. Internacia Monfonduso. ISBN 978-1-48434-971-7.
  85. "Human Development Report 2020" (PDF). Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado. 15a de Decembro 2020. Alirita la 24an de Decembro 2021.
  86. Rankings on Economic Freedom. The Heritage Foundation (2016). Alirita 30a de Novembro 2016.
  87. "Report for Selected Countries and Subjects: October 2020". International Monetary Fund. Alirita la 24an de Decembro 2021.
  88. Currencies of the territories listed in the BS exchange rate lists. Bank of Slovenia. Alirita 22a de Januaro 2011.
  89. Downes, Siobhan (1a de Januaro 2017). "World famous in New Zealand: Hobbiton Movie Set". Stuff Travel. Alirita la 30an de Decembro 20217.
  90. Braithwaite, David (28a de Junio 2007). "Opera House wins top status". The Sydney Morning Herald. Alirita la 30an de Decembro 20217.

BibliografioRedakti

Vidu ankaŭRedakti