Karolinoj
insularo en okcidenta Pacifiko, politike dividita inter Mikronezio kaj Palaŭo
La insuloj Karolinoj (angle Caroline Islands) estas insularo de la Mikronezio, okcidente de la Pacifika Oceano. Ili havas etendon de 1194 km² kaj 126 000 loĝantojn. Ĝi estas formata de preskaŭ mil atoloj kaj insuloj, kelkaj el tiuj de vulkana deveno, norde de la Ekvatoro.
Karolinoj | |
---|---|
insularo [+] | |
Akvejo | Pacifiko, Mikronezio |
Supermara alteco | 791 m [+] |
Koordinatoj | 7° 22′ 57″ N, 147° 2′ 15″ O (mapo)7.3825147.0375Koordinatoj: 7° 22′ 57″ N, 147° 2′ 15″ O (mapo) |
Plej alta punkto | Dolohmwar [+] |
Akvokolektejo | 1 160 km² (116 000 ha) [+] |
Areo | 1 160 km² (116 000 ha) [+] |
Nombro de insuloj | 900+ |
Ĉefa insulo | Ponape |
Loĝantaro | 125 000 [+] (2010) |
Horzono | UTC+09:00 [+] |
Karolinoj | |
Vikimedia Komunejo: Caroline Islands [+] | |
La ĉefaj insuloj estas Ponape, nome la plej etenda kaj alta, Truk, Kosrae, Yap kaj Palaŭo. La kvar unuaj, nome la plej orientaj, formis la ŝtaton Federacio de Mikronezio, dum Palaŭo, la plej okcidenta, konstituiĝis en aparta respubliko.
La insuloj ĝuas klimaton ekvatoran kaj estas plantejoj de kokosarboj, manioko kaj sukerkano. Estas ankaŭ elfosejoj de baŭksito kaj fosfatoj.