Ulithi (en japa lingvo: Wulthiy, Yulthiy, aŭ Wugöy[1]) estas atolo en la insuloj Karolinoj de okcidenta Pacifiko, ĉirkaŭ 191 km oriente de Yap. Ĝi konsistas el 40 insuletoj totale 4.5 km², ĉirkaŭ laguno ĉirkaŭ 36 km longa kaj ĝis 24 km larĝa— nome 548 km² kaj unu el la plej grandaj en la mondo. Ĝi estas administraciita de la ŝtato Yap en la Federacio de Mikronezio. Ulithi havis 773 loĝantojn en 2000. Estas kvar loĝataj insuloj en la atolo Ulithi. Ili estas Falalop (en ulithia: Fl'aalop), Asor (Yasor), Mogmog (Mwagmwog), kaj Fedarai (Fedraey). Falalop estas la plej facile alirebla per aerodromo, kaj tie estas malgranda hotelo, gasliverejo, vendejo kaj unu el tri publikaj altlernejoj en la ŝtato Yap. Mogmog estas la sidejo de la ĉefo de la atolo Ulithi kvankam ĉiu insulo havas sian propran ĉefon. Aliaj gravaj insuloj estas Losiap (en ulithia: L'oosiyep), Sorlen (Sohl'oay), kaj Potangeras (Potoangroas).

Ulithi atolo.
Mapo de Ulithi atolo.

Dum la Dua Mondmilito la atolo estis loko de bataloj inter usonanoj kaj okupaciintaj japanoj. En la 23-a de septembro 1944 usonanoj konkeris la atolon, kiu poste iĝos grava marbazo.

Notoj redakti

  1. "Ulithi". Yapese Dictionary: English Finderlist. 27a de julio 2012. Alirita la 4an de februaro 2019.