Federacio de Mikronezio
lando, konsistanta el insuloj en Pacifiko
La Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio estas lando en Oceanio, sur insuloj en la Pacifiko.
Federated States of Micronesia | |
Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: "Patriotoj de Mikronezio" | |
Nacia devizo: "Peace - Unity - Liberty ("paco - unueco - libero") | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Palikiro |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | angla lingvo je nacia nivelo, loke ankaŭ pliaj lokaj lingvoj |
Areo % de akvo |
700 km² ? |
Loĝantaro | 111 000 (fine de marto 2009) |
Loĝdenso | 158 loĝ./km² |
Horzono | +10 kaj +11 |
Interreta domajno | .fm |
Landokodo | FM |
Telefona kodo | +691 |
Plej alta punkto | Dolohmwar |
Plej malalta punkto | Pacifiko |
Politiko | |
Politika sistemo | demokratia federacia prezidenta respubliko |
Ŝtatestro | prezidento David Panuelo (ekde 2019) |
Ĉefministro | David W. Panuelo |
Sendependiĝo | en 1986 |
Ekonomio | |
Valuto | usona dolaro |
Ĝi estas federacio de kvar ŝtatoj: nome Ĉuuk, Kosrae, Ponape kaj Yap. Tiuj kvar ŝtatoj komponas la plej parton de la insuloj Karolinoj, kune kun Palaŭo.
HistorioRedakti
Inter 1952 (praktike jam ekde 1947) kaj 1986 la Federacio de Mikronezio estis parto de la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj de Usono, instalita laŭ la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj. Ankoraŭ nun Traktato de Libera Asociigo iugrade ligas ĝin al Usono.
Ekstera politikoRedakti
La Federacio de Mikronezio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.