Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj
La Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj - angle Trust Territory of the Pacific Islands - estis kuratora teritorio, kiun la 18-an de julio 1947 la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj transdonis al Usono por protekta administro. La teritorio antaŭe estis mandato de la Ligo de Nacioj donata al la Japana Imperio, la "Japania Mandato Suda Pacifiko".
Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj | |||
---|---|---|---|
Kuratoraĵo | |||
Flago | Blazono | ||
Kuratora teritorio de la Unuiĝintaj Nacioj [+] | |||
Lando | Mikronezio | ||
- koordinatoj | 11° N, 152° O (mapo)10.5152Koordinatoj: 11° N, 152° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 1 779 km² (177 900 ha) [+] | ||
Areo | 1 779 km² (177 900 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 132 929 [+] | ||
Denseco | 74,72 loĝ./km² [+] [+] | ||
Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj | |||
Vikimedia Komunejo: Trust Territory of the Pacific Islands [+] | |||
El la kuratora teritorio la 3-an de novembro 1986 eksiĝis la Federacio de Mikronezio, la 22-an de decembro 1990 la Respubliko de Marŝala Insularo kaj la 1-an de oktobro 1994 Palaŭo. La Nord-Marianoj en 1978 iĝis dependa teritorio de Usono.
Traktato de Libera Asociigo (angle Compact of Free Association) ekzistas inter Usono kaj la Federacio de Mikronezio, la Respubliko de Marŝala Insularo kaj Palaŭo. La traktato fiksas inter alie, ke la pacifikaj ŝtatoj - en kazo de neceso - taskigas Usonon pri la armea defendo de siaj teritorioj.
Historio
redaktiĜis la starigo de la kuratora teritorio la de Usono konkeritaj insuloj estis regataj pere de armeaj guberniestroj (angle Military Governor). Temis pri la sekvaj admiraloj de la usona pacifika marŝiparo:
- Chester W. Nimitz, armea guberniestro de la Marianoj ekde la 19-a de junio 1944,
- Raymond A. Spruance, armea guberniestro de la Marŝal-Insuloj, la Karolinoj kaj la Marianoj ekde la 3-a de februaro 1946, kaj
- Louis E. Denfeld, armea guberniestro de la Marŝal-Insuloj, la Karolinoj kaj la Marianoj ekde la 28-a de februaro 1947.
Post kiam la kuratora teritorio estis starigita en julio 1947, la administran respondecon de la Usona Departmento de Mararmeo - tiujare integrigitan en novan sekretarion de defendo - transprenis al la Usona Departmento de la Internaĵo, kaj Louis E. Denfeld iĝis la unua alta komisiito de la kuratora teritorio (angle High Commissioner of the Trust Territory). Li havis plurajn posteulojn; la lasta el ili estis Janet J. McCoy, kies tasko finiĝis la 10-an de julio 1987 [1], kvankam la administra respondeco plurfoje alternis inter la du sekretarioj.[2]
La ĉefa sidejo de la kuratora administrejo unue estis en Honolulu (Havajo), en 1954 translokiĝis al Gvamo kaj en 1963 al Saipano, la ĉefurbo kaj plej granda insulo de la Nord-Marianoj[3].
Notoj
redakti- ↑ rulers.org: altaj komisiitoj de la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj (angle)
- ↑ Dan MacMeekin: "La Nord-Marianoj: politika kaj leĝa kronologio ĝis 1990" (angle) Arkivigite je 2010-02-27 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ libweb.hawaii.edu: bildoj de la ĉefa sidejo de la kuratora administrejo en Saipano
Eksteraj ligiloj
redakti- Kimie Hara: anglalingva artikolo "Mikronezio kaj la Postmilita Rekreo de la Azia Pacifiko" Arkivigite je 2008-02-08 per la retarkivo Wayback Machine