28-a de februaro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
aranĝo de 2021 tagoj |
La 28-a de februaro estas la 59-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 306 tagoj restas (307 en superjaroj).
Je la 28-a de februaro okazis, interalie:
EventojRedakti
- -202: Ĉinaj dinastioj: ribela gvidanto Liu Bang entroniĝis post falo de la dinastio Qin, komencigante la dinastion Han, regantan dum kvar jarcentoj
- 380: Edikto de Tesaloniko: romia imperiestro Teodozio la 1-a ordonis al ĉiuj subigitaj popoloj akcepti kristanan kredon pri la Sankta Triunuo en la formo akceptita de la unua koncilio de Niceo en 325)
- 457: Orient-romia imperiestro Leono la 1-a la Traco nomumis Ricimeron kaj Majorianon, respondecaj pri la morto de imperiestro Avito, magistri militum de la Okcident-Romia Imperio
- 628: Lasta reĝo de Sasanida Imperio Ĥosro la 2-a estis ekzekutita
- 870: Dum la 8-a universala koncilio en Konstantinopolo oni ekskomunikis Fotion la 1-a konsiderante lin skismisto - la kondamno rajtigis disdividon de kristanismo inter katolikismo kaj ortodoksismo
- 1476: Armeo de duko de Burgundio Karlo la Brava masakris 412 defendantojn de konkerita svisa urbo en la batalo de Grandson
- 1483: Pola reĝo Kazimiro la 4-a donis urborajton al Sędziszów Małopolski
- 1510: Ŝiparo de Afonso de Albuquerque atakis Goaon sur la Malabara Marbordo
- 1525: En Meksiko hispanaj konkistadoroj pendumis la lastan reganton de Tenoĉtitlano - Kuaŭhtemok
- 1609: Pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa donis urborajtojn al Sokółka
- 1768: (sekvatage en la superjaro) Bara Konfederacio komenciĝis - unua pola nacia insurekcio (kontraŭ Rusia Imperio)
- 1793: Prusa armeo okupis Częstochowa kaj poste sieĝis katolikan pilgrimejon Jasna Góra
- 1794: En Francio dum la Milito de Vendée respublikaj inferaj kolonoj masakris pli ol 500 homojn en Lucs-sur-Boulogne (Luarlandoj)
- 1801: Sankt-Peterburgo: fabriko Putilov fondiĝis
- 1806: Aŭstra Imperio aliĝis al Kontinenta Blokado de Napoleono kontraŭ Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
- 1824: Pollando: en Vilno oni kodamnis 2 gimnazianojn al mortpuno, aliajn al ĝismorta malliberigo kaj ekziligo al Siberio en proceso de junulara organizaĵo el Ĵemajtio
- 1825: Rusa-brita pakto pri landlimo inter Alasko kaj Kanado
- 1835: Elias Lönnrot publikigis finnan epopeon Kalevala
- 1854: Kontraŭuloj de sklaveco en Usono fondis Respublikanan Partion
- 1878: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Dejopejo
- 1892: Rudolf Diesel patentigis brulmotoron
- 1897: Francaj koloniistoj detronigis la lastan reĝinon de Madagaskara reĝlando - Ranavalona la 3-a
- 1900:Grandduklando Badeno iĝis unua membroŝtato en Germana Imperio doninta al virinoj plenan aliron al universitataj studoj
- 1904: Sporta klubo SL Benfica fondiĝis en Lisbono
- 1922: Egiptio sendependiĝis de Britio - brita protektorato finita
- 1925: Kanceliero Hans Luther iĝis provizora prezidento de Germanio post morto de Friedrich Ebert
- 1928: Barata fizikisto Chandrasekhara Venkata Raman malkovris fizikan proceson nomatan laŭ lia nomo
- 1933: Post la incendio de Reichstag oni limigis civitanajn rajtojn kaj malermesis agadon de Komunista Partio de Germanio
- 1933: Bertolt Brecht forlasis Germanion kaj tra Prago elmigris al Danio
- 1935: Usona kemiisto Wallace Hume Carothers inventis nilonon
- 1941: Fubala Klubo Independiente Santa Fe fondiĝis en Bogoto
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Germanaj regopovoj setligis ĝis tiu ĉi tago de Varto-Lando al Ĝenerala Gubernio ĉ. 100 mil judojn; en regiono de Poznań oni ordonis tuj maldungi ĉiujn polajn instruistojn; Gestapo malpermesis agadon al animzorga seminario translokigita de Lodzo al Szczawina; Pola Rezistomovado: en Varsovio aperis unua sekreta radiostacio de la Asocio de Armita Batalado; germanoj likvidis gimnazion en Gostynin; en Płock germanaj regopovoj arestis du ĉefepiskopojn, kiuj pereos en Działdowo venontjare; Nov-Jorko: parlamentano de Panamo en Ekvadoro skribis por "Nova Mondo", ke la civilizita mondo estas konsternita, ke malamikoj de Pollando forviŝis ĝin de la geografia mapo; Parizo: "Głos Polski" (Pola Voĉo) polemikas en komentario Amike, sed neprecize kun la franclingva artikolo de la pasinta tago: Poloj mortis, mortas kaj mortos kun unusola krio: "Vivu Pollando"; Vintra milito: Ruĝa Armeo reatakis en Karelia istmo; (sekvatage de la superjaro) Romo: pola ambasadoro raportis al la itala registaro pri Pollando sub la germana kaj soveta okupadoj, nombrinte 15 mil ekzekutitajn polajn gvidantojn kun ekzemploj de dekoj da miloj de militkrimoj kaj reprezalioj kontraŭ senkulpaj civiluloj
- 1941: Germana polico pafmortigis en Płock 25 judojn; en malliberejo en Rawicz germanoj enkondukis devon skribi leterojn en la germana lingvo; la plej malnova Universitato St. Andrews en Skotlando donis al la pola ĉefministro kaj armea generalo Władysław Sikorski honoran doktorecon de Jura Fakultato; Distrikto Giurgiu: matene germanoj kaj rumanoj komencis konstrui ponton super Danubo, kiu ebligos al Wehrmacht eniri al Bulgario; vespere Franz von Papen kaj bulgara parlamentano informis turkan ministron pri eksteraj aferoj, ke la 1-an de marto Bulgario aliĝos al pakto de la trio (Germanio, Italio, Japanio); Statistiko: dum februaro noktaj ĉasaviadiloj de RAF faris 568 aviadilflugojn kaj 13-foje aerbatalis, kaj itala aviado sur Albana Fronto faris 3173 aviadilflugojn, en tio per 951 bombaviadiloj, 1963 ĉasaviadiloj kaj 259 observaj aviadiloj
- 1942: Germana polico kaj ĝendarmoj pafmortigis de la 22-a ĝis la 28-a de februaro en 3 lokoj de distrikto Krasnostawski 35 personojn, en Skierniewice 12, en Lodzo kaj Brzeziny po 10 judojn; en Częstochowa germanoj aliŝanĝis nomon de unu aleo al Adolf Hitler; nokte sukcesa atako de britaj paraŝutistoj al germana radaro-stacio apud Havro; Orienta Fronto: meze de Kalinina Fronto parto de 29-a Armeo (5,2 mil soldatoj) kuniĝis kun ĉefaj fortoj de la 39-a Armeo; Indonezia Fronto: teralterigo de japana 16-a Armeo sur Javo; batalo en Sunda markolo: peza usona krozoŝipo USS Houston estis sinkigita kun 693 ŝipanoj, kune kun aŭstralia krozoŝipo HMAS Perth, kiu perdis 375 virojn; Statistiko: aliancitaj kaj neŭtralaj ŝtatoj februare perdis surmare siajn militŝipojn kaj ŝipojn, en tio germanaj submarŝipoj sinkigis 40 unuojn
- 1943: Sur nova juda tombejo en Żelechów (distrikto Gryfino) germanoj pafekzekutis kelkdekon de judaj metiistoj, kiuj postrestis post likvido de geto; germanaj regopovoj maldungis d-ron Wilhelm Hagen pro protesta letero kontraŭ planata murdo de 70 mil poloj, deportitaj de Zamość-regiono kaj sendis lin al orienta fronto; Gestapo arestis februare 1260 personojn en Varto-Lando; Pola Rezistomovado: en distrikto Lubelski oni faris februare 500 agojn kontraŭgermanajn; sur fervoja stacidomo en Krośniewice fuĝis 200 poloj deportataj al trudlaboro en Nazia Germanio; Kielce-regiono: taĉmento de Pola Enlanda Armeo protektanta radiostacion malarmigis 2 aŭtomobilojn ĝin serĉantaj; laŭ peto de jezuitoj superulino en Stara Wieś akceptis judinon, kiun pli frue baptis; germana sekreta polico prilaboris unuan raporton pri la soveta masakro de Katin; usona aviado atakis Breston kaj Kaljaron; baloto al Nacia Asembleo de Turkio; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Saint-Nazaire; Statistiko: aliancitaj kaj neŭtralaj ŝtatoj februare perdis surmare pluajn ŝipojn, el tio germanaj submarŝipoj sinkigis 68 ŝipojn
- 1944: Volinia masakro: Ukraina Ribela Armeo kune kun germanaj nazioj masakris polan loĝantaron de la vilaĝo Huta Pieniacka murdante 800-1200 personojn sen diferenco pri sekso kaj aĝo, ĉ. 140 saviĝis - laŭ enketo de Instituto pri Nacia Memoro la masakron partoprenis ukrainaj volontuloj de la 4-a Polica Regimento SS kun kvazaŭarmea taĉmento konsistanta el ukrainaj naciistoj; nokte la 28-an/29-an de februaro taĉmento de URA kune kun helpo de ukrainoj masakris 156 polojn en vilaĝo Korościatyn kaj apuda fervojstacio (nun en Ternopila provinco); revenĝe, pro mortigo de kelkaj ĝendarmoj fare de polaj partizanoj germanaj taĉmentoj masakris 108 loĝantojn de vilaĝo Wanaty (proksime al Łaskarzew); Pola Rezistomovado: polaj taĉmentoj de Areo Tomaszów Lubelski atakis Ukrainan Ribelan Armeon en 2 vilaĝoj de distrikto Hrubieszowski; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj liberigis arestitajn kamparanojn de Opole Lubelskie kaj Chodel
- 1945: Ruĝa Armeo eniris al Szczecinek; soveta NKVD aranĝis embuskon kontraŭ Pola Rezistomovado batalanta dum germana okupado, arestante pli ol 20 personojn, en tio la edzinon de Melchior Wańkowicz; Brazilo: prezidento Getúlio Vargas dekretis pri enkonduko de deviga soldatservo (de la 21-a vivjaro); Orienta Fronto: usona 3-a Armeo konkeris Gladbach kaj 9-a Armeo atingis Neuss; Sudokcidenta Pacifiko: sur Luzono usona 14-a Armea Korpuso konkeris en Manila parlamentejon; Birma Fronto: barata 17-a Infanteria Divizio sturmis al Mejktila; reĝo Abdul-Aziz bin Saud direktis al Franklin D. Roosevelt skribaĵon kun militdeklaro de Sauda Arabio kontraŭ Germanio kaj Japanio; registaro de Irano decidis pri militdeklaro al Japanio; Statistiko pri aerbataloj en februaro: usona aviado faris 78 aeratakojn al Japanio pere de 3193 aviadiloj - rezulte estis 4222 mortigitoj, 38 735 detruitaj domoj, 85 352 personoj sen tegmento super la kapo; dum la monato japanoj perdis 732 aviadilojn, en tio 300 armeaj (en tio 150 batalperdoj, 150 la ekspluataj) kaj 432 surferdekaj (en tio 187 batalperdoj, kune kun 24 kamikazoj); aliancitaj kaj neŭtralaj ŝtatoj februare perdis surmare 36 ŝipojn, en tio de submara armilaro, kaj japanoj perdis 29, en tio 15 de submara armilaro
- 1945: En Lodzo okazis kolektiva entombigo de preskaŭ 1500 personoj el malliberejo Radogoszcz (kvartalo de Lodzo), murditaj de germanoj en amasa ekzekuto tuj antaŭ liberigo de la urbo fare de Ruĝa Armeo de la 17-a/18-a de januaro; Landa Nacia Konsilio dekretis pri volksdeutsche: Pri ekskludo de la pola socio malamikajn elementojn; partizana taĉmento frakasis komunistan malliberejon en Biłgoraj
- 1947: "Incidento 228" kaŭzita de reprezalia politiko de Kuomintango kontraŭ loĝantoj de Tajvano
- 1952: En Varsovia prizono estis pendumita germana militkrimulo, estro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio Albert Forster el Libera Urbo Dancigo
- 1953: Usonano James Watson kaj brito Francis Crick anoncis malkovron de la strukturo de DNA
- 1957: Unua bildstrio Gastono Lafuŝ' aperis en la Ĵurnalo de Spiruo.
- 1968: Barato: solena malfermo de Aŭrorurbo, la urbo fondita kun apogo de Unesko kaj UN
- 1971: Oni rezignis pri maldekstra trafikflanko en Sieraleono
- 1974: Usono kaj Egiptio religis diplomatiajn rilatojn, rompitaj en 1967
- 1975: En katastrofo en la stacio Moorgate de la metroo de Londono 43 personoj pereis
- 1986: Ĉefministro de Svedio Olof Palme estis pafmortigita de nekonato en centro de Stokholmo
- 1994: Bosnia Milito: 4 serbaj atakaviadiloj estis pafalterigitaj en zono de malpermesaj flugoj super Bosnio - unua militista interveno de NATO
- 1995: Usono: inaŭguro de internacia Flughaveno Denvero en Koloradio
- 1996: (sekvatage en la superjaro) Bosnia milito: post 4 jaroj finiĝis sieĝo de Sarajevo
- 1996: Rusio eniris al Konsilio de Eŭropo
- 1997: Rezulte de tertremo en nord-orienta Irano 1100 personoj pereis kaj 2600 vundiĝis
- 1998: Jugoslavia armeo komencis ofensivon kontraŭ Kosova Liberiga Armeo
- 2001: En Olympia, la ĉefurbo de Vaŝingtonio, ĉ. 400 personoj vundiĝis super la epicentro de tertremo
- 2002: Malvalidigo de ĝisnunaj valutoj en la landoj de Eŭrozono
- 2003: Václav Klaus iĝis prezidento de Ĉeĥio
- 2004: Pli ol miliono de loĝantoj en Tajvano faris vivan ĉenaron laŭ okcidenta insulbordo protestante kontraŭ politiko de Ĉinio - omaĝe al la incidento 228
- 2005: Steve Fossett komencis sukcese kiel la unua homo ĉirkaŭflugi la teron sen surteriĝoj kaj kompletigoj de brulaĵo
- 2005: Irako: en bomba atako de sinmortiginto, en rekruta policcentro en Hilla, 127 personoj pereis kaj kelkcent vundiĝis
- 2007: Usona kosmosondilo New Horizons preterflugis Jupiteron
- 2009: Monda ĉampionado pri nordia skiado en Liberec: dum kuro en distanco de 30 km pola skikuristino Justyna Kowalczyk gajnis oran medalon
- 2013: Vatikano: papo Benedikto la 16-a abdikis
- 2014: Politika krizo en Krimeo: rusaj soldatoj konkeris aerodromon apud Sebastopolo
- 2020: Varsovio: inaŭguro de Memorĉambro de Instituto pri Nacia Memoro „Strzelecka 8” en estinta unua ĉefa sidejo kaj torturejo de NKVD (unu el pli ol 550 en postmilita Pollando) - rezulte de komunistaj krimoj oni murdis 50 000 personojn, enprizonigis 250 000 politikajn malliberulojn kaj pli ol 1 100 000 arestadis ĝis 1948 por sovetigi Popolan Pollandon - samstrate loĝis turmentata de komunistoj spertulo pri hinda filozofio Leon Cyboran - malaperinta en 1977
NaskiĝojRedakti
- 1155: Henriko la Juna Reĝo, filo de Henriko la 2-a (Anglio) (m. 1183)
- 1462: Johanino la Beltranida, infantino de la Regno de Kastilio, reĝino de Portugalio (m. 1530)
- 1488: Henricus Glareanus, svisa humanisto, historiisto, muzikisto kaj poeto (m. 1563)
- 1533: Michel de Montaigne, franca verkisto, filozofo-humanisto, kreinto de eseo (m. 1592)
- 1535: Cornelis Gemma, belga astronomo, kuracisto, kartografo, astrologo kaj profesoro de la katolika Universitato de Loveno (m. 1578)
- 1552: Jost Bürgi, svisa astronomo, matematikisto kaj konstruisto de instrumentoj (m. 1632)
- 1616: (baptita) Kaspar Förster, germana komponisto kaj kantisto (m. 1673)
- 1655: Johann Beer, germana poeto, muzikisto kaj desegnisto, enestanta en esperantlingva Germana Antologio (m. 1700)
- 1683: René Antoine Ferchault de Réaumur, franca plurfaka sciencisto, kontribuinta al entomologio (m. 1757)
- 1698: Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach, salcburga princĉefepiskopo kaj teologo (m. 1771)
- 1743: René-Just Haüy, franca mineralogo, esploristo de piezoelektro de kristaloj (m. 1822)
- 1792: Karl Ernst von Baer, estona-rusa geografo, entomologo, embriologo germandevena (m. 1876)
- 1792: Karl Friedrich Heusinger, germana medicinisto
- 1793: Ernst John, germana pentristo kaj komercisto, patro de E. Marlitt (m. 1873)
- 1820: John Tenniel, angla pentristo kaj ilustristo, kiel ekz. de La aventuroj de Alicio en Mirlando (m. 1914)
- 1823: Ernest Renan, franca verkisto, filologo, orientalisto, filozofo-skeptikisto kaj poligloto, kies Vivo de Jesuo eniris la Indekson de malpermesitaj libroj (m. 1892)
- 1833: Alfred von Schlieffen, germana stratego, stabestro de Germana Imperio (m. 1913)
- 1837: Roman Żuliński, pola matematikisto, kunlaboranto de Romuald Traugutt, ekzekutita (m. 1864)
- 1844: Leó Frankel, hungara komunista revoluciulo juddevena (m. 1896)
- 1857: Alessandro Mazzolini, itala profesoro, stenografo, Esperanto-vortaristo, kontribuinta al "Ondo de Daŭgava", "Literatura Mondo", "Esperanto" kaj al Oficiala Klasika Libro de Esperanto (m. 1934)
- 1873: William McMaster Murdoch, skoto, unua oficiro de vaporŝipo Titanic (m. 1912)
- 1874: Johannes Ude aŭstra teologo kaj ekonomikisto (m. 1965)
- 1879: Zsigmond Szendrey, hungara etnografo, patro de Ákos Szendrey (m. 1943)
- 1881: Emil Nadányi, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1933)
- 1882: Pádraic Ó Conaire, irlanda verkisto travojaĝanta sian landon sur azeno (m. 1928)
- 1885: Ernő Tibor, hungara pentristo, viktimo de la koncentrejo Dachau (m. 1945)
- 1889: Kálmán Wallisch, hungara socialista politikisto, ekzekutita (m. 1934)
- 1889: Josef Engst, germana komerca instruisto en Mannheim kaj esperantisto (m. nekonata)
- 1893: György Dadányi, rumania hungara ĵurnalisto, hungara verkisto (m. 1969)
- 1898: Andor Becsky, hungara verkisto, frato de Irén Becski (m. 1978)
- 1901: Linus Pauling, usona Nobelpremiita kemiisto esporinta kemiajn ligojn kaj posta Nobelpremiito pri paco pro kampanjo kontraŭ atombomboj (m. 1994)
- 1903: Vincente Minnelli, usona reĝisoro, aŭtoro de la filmo Madame Bovary (m. 1986)
- 1911: Otakar Vávra, ĉeĥa reĝisoro, scenaristo kaj pedagogo instruinta reĝisoradon al esperantisto Tibor Sekelj (m. 2011)
- 1912: József Markos, hungara parodiisto juddevena, patro de György Markos (m. 1987)
- 1914: Ino Kolbe, germana denaska Esperanto-parolantino, kontrollegantino de esperantlingvaj publikaĵoj, kies patro estis kunfondinto de Germana Laborista Esperanto-Asocio (m. 2010)
- 1915: Roman Rozmiłowski, oficiro de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, famiĝinta kiel ekzekutisto de pola-aŭstra kunlaboristo Igo Sym - varbinta al kontraŭpola filmo "Heimkehr" (m. 1944)
- 1915: Peter Brian Medawar, brazila-brita Nobelpremiita kurcisto kaj biologo, membro de la Reĝa Societo de Londono (m. 1987)
- 1916: Nguyễn Văn Kỉnh, vjetnama ambasadoro en Moskvo, esperantisto, prezidanto de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (m. 1981)
- 1919: Brian Urquhart, asista ĝenerala sekretario de UN, ricevinto de Premio Zamenhof (m. 2021)
- 1920: Jadwiga Piłsudska, pola pilotino, leŭtenanto de Pola Soldataro, laŭ edukiteco arkitekto, filino de marŝalo Józef Piłsudski (m. 2014)
- 1921: Willi Sitte, germana pentristo kaj komunista politikisto (m. 2013)
- 1929: Elemér Gál, rumania hungara verkisto, instruisto kaj ĵurnalisto (m. 2007)
- 1930: Werner W. Wallroth, germana filmreĝisoro, verkisto kaj scenaristo (m. 2011)
- 1933: Irma Huszár, rumania hungara televida redaktorino, edzino de Sándor Huszár
- 1934: Szilvia Geszty, hungara-germana operkantisto, (m. 2018)
- 1935: Maciej Iłowiecki, pola verkisto, ĵurnalisto kaj publicisto, spertulo pri amaskomunikiloj, etiko kaj manipulado
- 1937: Magda Dobos B., rumania hungara ĵurnalistino kaj filologino
- 1939: Dénes Hollanda, rumania hungara inĝeniero, universitata profesoro
- 1939: Erika Pluhar, aŭstra aktorino, kantistino kaj verkistino
- 1942: Brian Jones, brita gitaristo, kunfondinto de la rok-grupo Rolling Stones (m. 1969)
- 1947: Włodzimierz Lubański, pola futbalisto, olimpika majstro
- 1948: Sándor Skultéty, rumania hungara libroredaktoro, tradukisto
- 1953: Kōzō Murashita, japana kantisto, aŭtoro de ŝlagroj (m. 1999)
- 1953: Paul Krugman, usona Nobelpremiita ekonomikisto esploranta problemojn de tutmondiĝo kaj ekonomia geografio
- 1956: István Csutak, rumania hungara ŝtatoficisto, politikisto
- 1958: Natalia Estemirova, rusia instruistino kaj ĵurnalistino ĉeĉendevena, aktiva membrino de Memorial, laŭreatino de la premio je la nomo de Anna Politkovskaja, murdita (m. 2009)
- 1958: Jeanne Mas, franca kantistino kaj aktorino
- 1968: Péter Sebestyén, rumania hungara eklezia verkisto
- 1969: Szabolcs Veres, rumania hungara/hungara grafikisto
- 1972: Ville Haapasalo, finnlanda aktoro konata en Rusio
- 1985: Jelena Janković, serba tenisistino
- 1993: Emmelie de Forest, dana kantistino kaj aŭtorino de tekstoj
MortojRedakti
- 468: Hilario, papo, patro de la eklezio, teologo
- 628: Ĥosro la 2-a, lasta reĝo de Sasanida Imperio
- 1069: Al-Mutadid, islama reĝo de la Tajfo de Sevilo en Hispanio
- 1508: Filipo, palatinata princo-elektisto de la Rejno (n. 1448)
- 1551: Marteno Bucero, germana teologo kaj protestanta reformaciisto (n. 1491)
- 1572: Gilg Tschudi, svisa politikisto kaj historiisto (n. 1505)
- 1626: Cyril Tourneur, angla dramisto kaj poeto (n. 1575)
- 1648: Petro Paŭlo Rubens, flandra pentristo, desegnisto kaj diplomato (n. 1577)
- 1664: Francisco de Zurbarán, hispana pentristo de la Hispana ora epoko (n. 1598)
- 1697: János Haller, hungara politikisto,verkisto, praavo de László Haller (n. 1626)
- 1728: Ogyū Sorai, japana konfuceanisma filozofo (n. 1666)
- 1836: August Grotefend, germana filologo kaj pedagogo
- 1856: Helmina von Chézy, germana ĵurnalistino, poetino kaj libretistino (n. 1783)
- 1859: Beda Weber, aŭstra politikisto kaj teologo
- 1866: József Gaál, hungara verkisto, membro de Societo Kisfaludy kaj Hungara Scienca Akademio (n. 1811)
- 1869: Alphonse de Lamartine, franca poeto, verkisto kaj politikisto (n. 1790)
- 1897: Károly Torma, hungara arkeologo malkovrinta ruinojn de Aquincum (n. 1829)
- 1911: Horace Huet, franca esperantisto, membro de Lingva Komitato, sekretario de esperantlingva periodaĵo "La Revuo" (n. 1860)
- 1920: Joseph Rhodes, angla ĵurnalisto, partoprenanto de UK 1911, Esperanto-vortaristo, fondinto de la unua Esperanta Societo en Anglio, tradukisto de Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto (n. 1856)
- 1921: Hermann Schmidt, germana politikisto kaj urbestro de Erfurto (n. 1851)
- 1925: Friedrich Ebert, germana politikisto, prezidento de la Vajmara Respubliko (n. 1871)
- 1926: János Bársony, hungara kuracisto, akuŝisto, ginekologo kaj profesoro (n. 1860)
- 1932: Guillaume Bigourdan, franca astronomo, esploristo de nebulozoj (n. 1851)
- 1935: Chiquinha Gonzaga, brazila komponistino de ĉoro (n. 1847)
- 1940: Alfonso la 13-a, reĝo de Hispanio el dinastio Burbonoj (n. 1886)
- 1943: Alexandre Yersin, franca bakteriologo svisdevena, malkovrinto de la bacilo de pesto (n. 1863)
- 1946: Róbert Meszlényi, hungara muzikkritikisto kaj komponisto (n. 1883)
- 1959: Maxwell Anderson, usona dramaturgo, gajninto de la premio Pulitzer (n. 1888)
- 1962: Anna Földes, hungara verkistino, fratino de Zoltán Földes (n. 1879)
- 1963: Rajendra Prasad, unua prezidento de Barato, membro de Barata Nacia Kongreso (n. 1884)
- 1965: Adolf Schärf, aŭstra politikisto, deputito al la Federacia Konsilio (n. 1890)
- 1986: Olof Palme, ĉefministro de Svedio, aganta favore al la Tria mondo, murdita (n. 1927)
- 1987: Anny Ondráková, ĉeĥa filma aktorino rolinta en la filmo Jen la ŝtono aŭ Kiel per amo eblas ekflami en momento eĉ al mortinto (n. 1903)
- 1991: Román Mottl, rumania hungara grafikisto (n. 1921)
- 1993: Honda Iŝiro, japana reĝisoro, scenaristo kaj aktoro, kreinto de monstroj kiel Godzilo kaj Mosro (n. 1911)
- 2006: Owen Chamberlain, usona Nobelpremiita fizikisto malkovrinta la duan korpusklon - antiprotono (n. 1920)
- 2006: Flórián Kaló, hungara aktoro, voĉoaktoro kaj verkisto (n. 1932)
- 2011: Annie Girardot, franca aktorino de la Franca Komedio (n. 1931)
- 2012: Zofia Turowicz, pola aktivulino pri sendependeco, instruistino de pakistana junularo pri glisflugo, edzino de Władysław Turowicz, kreinto de Pakistana Aerarmeo (n. 1916)
- 2013: Donald A. Glaser, usona fizikisto kaj neŭrosciencisto, Nobelpremiita pro invento de bobelkamero (n. 1926)
- 2015: Yaşar Kemal, turka-kurda verkisto, defendanto de homrajtoj (n. 1923)
- 2020: Freeman Dyson, usona teoria fizikisto, matematikisto, futurologo, aŭtoro de la koncepto Dajsonstrukturo (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Eklezio
- Hilario, papo kaj teologo
- Oswald de Worcester, anglosaksa sanktulo, ĉefepiskopo de Jorko
- Finnlando: Tago de Kalevala (epopeo de finnoj)
Tagoj de semajnoRedakti
La 28-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.