Szilvia Geszty [silvia gesti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Geszty Szilvia estas hungara-germana operkantisto, (koloratursoprano). Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Witkowsky Sylvia Maria Ilona [vitkovski silvia], ŝia persona nomo en Germanio estas Sylvia.

Szilvia Geszty
Persona informo
Naskonomo Witkowsky Sylvia Maria Ilona
Naskiĝo la  28-an de februaro 1934(nun 1934-02-28)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto 13-an de decembro 2018 (2018-12-13)
en Stutgarto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Péter Geszty
Okupo
Okupo operkantisto • kantadotrejnisto • muzikinstruisto
TTT
Retejo http://www.sylviageszty.de/
vdr

Szilvia Witkowsky [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1934 en Budapeŝto, ŝi mortis la 15-an de decembro 2018 en Stutgarto.

Biografio redakti

Szilvia Geszty frekventis gimnazion, sed dum la lernojaroj ŝi lernis pianadon kaj baleton. Post la abituriento ŝi edziniĝis kaj naskis, poste ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1959. Ŝia plej grava instruisto estis Erzsébet Hoór Tempis. Pli frue en 1958 ŝi atingis la unuan lokon en kantokonkurso en Budapeŝto, la trian lokon en Toulouse. Post la diplomo ŝi debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo, sed ŝi kantadis ĉefe en koncertoj. Ŝi havis ankaŭ okcidentgermanajn rilatojn. Inter 1961 kaj 1970 ŝi apartenis al operejo de Orienta Berlino, inter 1970-1972 al Hamburgo, inter 1972–1975 al Stutgarto. En Okcidenta Germanio ŝi denove edziniĝis. Resume ŝi kantadis en 85 scenejoj. En Hungario nur escepte ŝi havis rolojn.

Inter 1966-1974 ŝi estis konstanta partoprenanto de festivaloj en Edinburgo, Salcburgo, Munkeno kaj Glyndebourne. Pli frue hejme, ekde 1975 ŝi instruis en muzika altlernejo de Stutgarto, inter 1986-1991 de Zuriko.

El ŝia repertuaro redakti

Ŝiaj elektitaj lernintoj redakti

Memorigiloj redakti

  • en 1998 ŝi mem fondis internacian mezosopranan kantokonkurson

Fontoj redakti