Gergely Nógrádi [gergej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nógrádi Gergely estas hungara operkantisto, kantoro, ĵurnalisto, verkisto. Lia patro estas Gábor Nógrádi.

Gergely Nógrádi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1971 (1971-02-07) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Gábor Nógrádi vd
Profesio
Okupo ĵurnalistokantoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Gergely Nógrádi inter legantoj en 2013

Gergely Nógrádi [1] naskiĝis la 7-an de februaro 1971 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gergely Nógrádi devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris teatrosciencan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, samtempe li lernis en mezgrada konservatorio. Jam la gimnazia jaroj li kontribuis en pluraj porjunularaj gazetoj, poste en 1994 li estis oficiale ankaŭ ĵurnalisto. Li akiris plian (kantistan-pedagogian) diplomon en 1996 en Muzikakademio de Budapeŝto, lia ĉefinstruisto estis Boldizsár Keönch. En la lerneja jaro 1996 li lernis kantadon en Muzikakademio de Stuttgart, kie instruis lin Szilvia Geszty. Kiel operkantisto li kantadis en la Muzikakademio de Budapeŝto, Budapeŝta Ŝtata Operejo, Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Csokonai (Debrecen), Nacia Teatro (Miskolc), Nacia Teatro (Szeged), Teatro Szigligeti (Szolnok). Ekde 2002 lia ĉefa okupiĝo estas la verkado kaj ne la kantado. Li verkas romanojn, redaktas revuojn, fabelojn. En 2006 li akiris politikistan diplomon en Universitato de Pécs, post jaroj ankaŭ liturgian-kantoran diplomon en Juda Universitato (Budapeŝto). Ekde 2008 li estas eldonisto, ekde 2009 li estas kantoro en urboparto Buda. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

El liaj libroj redakti

  • Hogyan csináljunk Pavarotti? (2004)
  • Coccolino (fabellibro, 2005)
  • Györgyi - Miért pont ő? (memuaro, 2008)
  • Agenor (romano, 2011)

Fontoj redakti